NOVA RETPAĜARO LANĈITA! Herzberg am Harz kiel Esperanto-urbo atingos en somero 2024 la 18-jaran jubileon kaj fariĝos ’plenkreska’. Okaze de tio ni ŝatus montri la rezultojn, atingaĵojn de nia laboro kaj decidis ankaŭ refreŝigi la prezentejon, la retpaĝaron, aldonanta kelkajn novajn informojn kaj servojn al nia legantaro.

(La MALNOVA, arkivigita retpaĝaro kun amaso de informoj kaj galerioj restas kompreneble alirebla por plua uzado, studado, por enrigardo en la historion, eventojn, ktp. de tiu tre interesa periodo, de la kunlaboro de Interkultura Centro Herzberg kaj urbo Herzberg am Harz, kiel projektpartneroj.)

Herzberg am Harz estas bela, historia urbeto en la mezo de Germanio, distrikto Göttingen en Federacia Lando Malsupra Saksio, ĉe la suda parto de la turisma regiono Mez-montaro Harz. La komunumo havas ĉ. 14 mil loĝantojn en Herzberg kaj en ĝiaj kvar vilaĝoj (Lonau, Sieber, Scharzfeld kaj Pöhlde), situantaj je ĉ. 2-8 km-oj de la urbocentro. En 2029 ĝi atingos la 100-jaran jubileon de la ricevo de urbaj rajtoj kaj la kastelo festos sian 1000-jaran konstru-historion. Vi povas trovi interesaĵojn pri la urbo, ĝia historio, vizitindaĵoj, ĝemelurbaj kontaktoj, ktp. sur la urba retpaĝaro (en la germana) sub menupunkto Aktiv: http://herzberg.de.

Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo
estas unika kulturfenomeno. Ekde la 12-a de julio 2006 ĝi uzas la oficialan kromnomon 'la Esperanto-urbo'. La urba konsilantaro, reprezentantoj de kvar partioj, unuanime decidis doni al la urbo por diversaj celoj tiun oficialan kromnomon, en la germana ’Herzberg am Harz…die Esperanto-Stadt’.

Esperanto-historio en Herzberg
1910 - 'Esperanto-informejo' ĉe sinjoroj apotekisto Baitz kaj presisto Preis en la malsupra parto de la ĉefstrato: la 10-an de marto en tiama regiona gazeto (Kreis-Zeitung) aperis gazetartikolo, kiu alvokis al fondo de Esperanto-kluboj en la Suda Harz-montaro kaj anoncis kunvenon en Herzberg am Harz. La artikolo menciis ankaŭ la nomojn de tiuj konataj lokuloj.
 
1955 - Mezlerneja instruisto Hermann Pitzner instruis Esperanton kaj fondis grupon.
 
1968 - Joachim Gießner (1913 – 2003) translokiĝis al Herzberg, kie li laboris kiel estro de la stacidomo. Rilate al Esperanto li estis multtalenta pioniro. Li instruis la neŭtralan pontolingvon en la instrusalono de la loka stacidomo. Li estis dum 46 jaroj tre aktiva prezidanto de la Germana Esperanta Fervojista Asocio, dum 22 jaroj prezidanto de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). Li tradukis centojn da kantoj el pluraj lingvoj al Esperanto kaj fondis aktivan muzikgrupon kun tri konataj kaj ŝatataj muzikistoj el Herzberg. Li kreis lernolibron por turkoj kaj komencis fervojfakan terminologi-laboron. Li multon agadis ankaŭ por la partnerurbaj kontaktoj kun la pola ĝemelurbo Góra.

1976 - Fondo de Esperanto Societo Südharz (EGS) kun sidejo en Herzberg. La asocio estas la ĉefa agadanto kaj respondeculo pri Esperanto-agadoj, kreado de Esperanto-infrastrukturo en Herzberg. Ĝi bonvenigis gastojn jam el pli ol 70 landoj.

1998 - Germana Esperanto-Asocio (GEA) komencas klerigprogramon por Esperanto-fakuloj en Herzberg am Harz.

2001 - 25-jara jubilea festo de Esperanto-Societo Südharz en la Kavalira Salono de la Welf-kastelo.

2004 - Fondo de Interkultura Centro Herzberg (ICH), la sidejo de tri asocioj: Esperanto-Societo Südharz (EGS), Germana Esperanto-Centro - la Filio de Germana Esperanto-Asocio (GEA) por Klerigado kaj Kulturo, kaj Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI)

2005 - En aprilo la tiama urbestro, Gerhard Walter kaj Tadeusz Wrotkowski, urbestro de la pola ĝemelurbo Góra, interkonsentis ekuzi Esperanton kiel neŭtralan pontolingvon por la vigligo de ĝemelurbaj kontaktoj. La sukcesa realigo de tiu plano fariĝas nova strategia tasko kaj respondeco de EGS kaj la Esperanto-Centro.

2006 - Decido de la urba konsilantaro la 11an de julio: aldono de oficiala kromnomo 'Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo'.
Per Esperanto la urbo fariĝas pli kaj pli konata eĉ internacie. Sekvante strategian laborplanon daŭras la ellaborado de Esperanto-infrastrukturo en la urbo, Esperanto aperadas en pli kaj pli da publikaj lokoj, plimultiĝas Esperanto-servoj kaj kulturaj ofertoj dank' al la kunlaboro de la urba administracio kaj Esperanto-Societo Sudharco (Interkultura Centro Herzberg), kiel oficiala projektpartnero.
Komenciĝas Esperanto-instruado kiel kroma studobjekto, fakrondo en la urbaj bazlernejoj, en la faka mezlernejo kaj en la gimnazio.
En aŭgusto 2006 okazis per Esperanto la unua renkontiĝo de lernantoj el Herzberg kaj Góra en Somera Arbara Lernejo (SALO) en Herzberg-Pöhlde. La unusemajna kunferiumado, kunlernado de ĝemelurbaj junuloj okazis poste laŭplane en ĉiu somero aŭ en Herzberg aŭ en Góra.
 
2007 - Aperas granda dulingva ŝildo sur la malnova urbodomo (nun turisma oficejo) "Bonvenon en Herzberg - la Esperanto-urbo" kaj pluraj esperantlingvaj turismaj vojmontriloj, saluttekstoj en Esperanto ĉe la aŭtovojoj, Esperanto-informtabuloj sur publikaj konstruaĵoj.

2009 - La Germana kaj Eŭropa Esperanto-Kongreso okazis inter 28.05. – 03.06. en Herzberg am Harz. Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) honorigis urbestron Gerhard Walter pro la daŭra subteno de Esperanto-agadoj en Herzberg am Harz.

2010 - La Esperanto-Centro kaj la urbo festas la 100-jaran datrevenon de Esperanto en Herzberg.

Poste - longa listo de regulaj kaj porokazaj Esperanto-eventoj en la urbo:
  • kunsidoj, kursoj, seminarioj, konferencoj, kongresoj, interkulturaj vesperoj, prelegoj, koncertoj,
  • naciaj kaj internaciaj projektoj kun lernejoj, aliaj lokaj kaj regionaj kluboj, asocioj,
  • staĝado de studemuloj, volontuloj, gastigado de Esperanto-gastoj, ktp.
Celoj: konatigi Esperanton al la loĝantaro, labori por la publika prezentado de Esperanto en la urbo kaj en la regiono, konatigi la Esperanto-urbon en Germanio kaj en eksterlando, dise en la mondo.

Esperanto-modelurbo
Herzberg fariĝas Esperanto-modelurbo kun pli kaj pli videbla ĉeesto de la internacia lingvo en publikaj lokoj, kun multaj ZEOj (t.n. Zamenhofaj Esperanto-Objektoj):
  • dulingvaj vojmontriloj dise en la urbo
  • dulingvaj ŝildoj ĉe urbaj vidindaĵoj, ĉe la urba biblioteko kaj la Welf-kastelo
  • Esperanto-tabuloj ĉe promenvojoj (arbo-instrupado ĉirkaŭ la Jues-lago, pom-aleo, ĉeriz-aleo)
  • saluttabuloj apud la aŭtovojoj ĉe la urborandoj
  • Esperanto-bonvenigtabuloj ĉe la stacidomo, kajoj kaj ĉe la Kastela trajnhaltejo
  • Esperanto-placo, Dr. Zamenhof-placo, Joachim-Gießner-strato
  • Zamenhof- kaj Gießner-monumentoj, monumento sur la Esperanto-placo
  • informvitrinoj por Esperanto-novaĵoj, alvokoj, informoj
  • benkoj kun klarigtabuloj, sponsoritaj de Esperanto-asocioj kaj individuoj
  • esperantlingvaj informiloj, bildkartoj ekz. en la muzeo kaj ĉe la Turisma Oficejo
  • aŭdgvidilo en la Welf-kastelo
  • komputila informprogramo en Esperanto en la urba muzeo
  • manĝokartoj en Esperanto kaj aliaj ofertoj, servoj por esperantistaj gastoj
  • Esperanto-Centro kun granda biblioteko, arkivo kaj Esperanto-ĝardeno kun Esperanto-plantoj
  • informtabuloj ĉe vidindaĵoj, turismaj allogaĵoj en la najbaraj vilaĝoj, ktp.
  • konstanta, grandformata publika Esperanto-flago sur la Zamenhof-placo. Dank’ al la decido, permeso de la urba administracio tio estas unika en la mondo.
Gravas ankaŭ la informlaboro pri la lingvo Esperanto kaj la fenomeno 'Esperanto-urbo' al la gazetaro, amasmedioj kaj diversaj publikaj kanaloj. Regule aperas Esperanto-novaĵoj en regionaj kaj aliaj gazetoj, plurfoje okazis radio- kaj televidintervjuoj, raportoj, informoj dissenditaj eĉ per DPA.
 
Esperanto-klubo, asocioj, kulturagadoj
En Herzberg havas sidejon kelkaj Esperanto-asocioj, kiuj ofertas varian programon, diversajn servojn al lokuloj kaj vizitantoj, strebas je disvastigo de Esperanto en la urbo.
  • Esperanto-Societo Sudharco (EGS, Esperanto-Gesellschaft Südharz), regiona komunutila asocio, Esperanto-klubo estas aktiva de 1976, respondeca pri Esperanto-agadoj en kaj por la urbo. Ĝi ricevis konstantan kontrakton de la urboadministracio por komuna evoluigado de la ’Esperanto-urbo’. Dank’ al la bona kunagado daŭripovaj rezultoj estas jam videblaj ĉie en la urbo.
     
  • Esperanto-Domo en Grubenhagenstrato estas konata ankaŭ kiel Interkultura Centro Herzberg (ICH) respektive Germana Esperanto-Centro (GEC), la oficiala Filio de Germana Esperanto-Asocio (GEA) por Klerigado kaj Kulturo. Ĝi estas organiza centro por Esperanto-agadoj, tie okazas klubkunvenoj, kursoj, trejnseminarioj, kulturaj eventoj dum la tuta jaro.
    En la domo troviĝas ankaŭ ampleksa Esperanto-biblioteko kaj arkivo kun specialaj fakkolektaĵoj.
     
  • Asocio de Germanaj Esperantistaj Instruistoj (AGEI) havas sian sidejon en la Esperanto-domo, faras inform- kaj kleriglaboron, kunorganizas Esperanto-eventojn.
Ĝemelurbaj kontaktoj
Speciale sukcesa estas la apliko de Esperanto por vigligo de ĝemelurbaj kontaktoj inter Herzberg kaj Góra en Pollando. En la jaro 1993 la urbestroj de ambaŭ urboj subskribis kunlaboran kontrakton. Multe helpis la kontaktoj kun la Esperanto-klubo en Góra. Joachim Gießner aktive partoprenis en la siatempa fondkunveno.
 
Gravan, novan rolon ricevis Esperanto en la urbo en aprilo 2005. La tiama urbestro, Gerhard Walter kaj Tadeusz Wrotkowski, urbestro de la pola ĝemelurbo Góra, interkonsentis uzi Esperanton kiel neŭtralan pontolingvon por la vigligo de ĝemelurbaj kontaktoj.

En aŭgusto 2006 okazis per Esperanto la unua renkontiĝo de lernantoj el Herzberg kaj Góra en Somera Arbara Lernejo (SALO) en Herzberg-Pöhlde. La unusemajna kunferiumado, kunlernado de ĝemelurbaj junuloj okazis poste laŭplane en ĉiu somero organizite far Esperanto-Centro Herzberg aŭ en Herzberg aŭ en Góra dank' al subvencio de ambaŭ urboj kaj German-Pola Junulara Fondaĵo (DPJW).
 
Herzberg am Harz - kun la pitoreska grandregiono kaj multaj allogaj ekskursceloj - estas vizitinda ne nur pro la klerigaj kaj kulturaj aranĝoj de Interkultura Centro Herzberg, sed ankaŭ pro la varia pejzaĝo, belaj vidindaĵoj, la Jues-lago, la Welf-kastelo, ktp. kaj aliaj interesaj historiaj lokoj, raraĵoj en la urbo kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo.

1. ►Prezentadmaterialo (2021, okaze de la 15-jara jubileo de Esperanto-urbo, kun multaj fotoj pri aktivaĵoj, Esperanto-objektoj, vidindaĵoj, eventoj, ktp.)
2. (malnova:
pri vidindaĵoj, ktp. de Herzberg, Herzberg - la Esperanto-urbo kelkajn jarojn post la decido de la urba konsilantaro, la unuaj eventoj kaj rezultoj dank' al la aktiva laboro de la Esperanto-Centro; prezentado pri la Centro 2006-2008).