En Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo estas multnombraj Esperanto-objektoj, dulingvaj ŝildoj, tabuloj, publikaj lokoj kun Esperanto-nomo, vojmontriloj, monumentoj, ktp.
La strategia plano de la Esperanto-Centro - en kunlaboro kun la urbo - estas videbligi Esperanton paŝo post paŝo en la urbo, prezenti la internacian lingvon en frekventitaj lokoj, ĉe vidindaĵoj, laŭ promenvojoj, ktp.

Jen kelkaj ekzemploj (multaj aliaj sekvos):

  • Zamenhof-monumento
  • Gießner-monumento
  • monumento sur la Esperanto-placo
  • monumento ĉe la Ponto de Espero
  • monumento de amikeco en Domeyer parko
  • lignaj saluttabuloj je la urborando ĉe la aŭtovojoj
  • saluttabuloj, kromŝildoj ĉe la fervoja stacidomo
  • dulingvaj vojmontriloj dise en la urbo
  • multlingva vitro-tabulo ĉe la Zamenhof-monumento
  • informtabuloj ĉe la kastelo, urba biblioteko, turisma informejo, urbodomo, lernejoj, ktp.
  • turismaj informtabuloj ĉe gravaj vidindaĵoj en la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo
  • klarigŝildoj laŭ promenvojoj (akvo-8, arbo-instrupado, pom-aleo, ĉeriz-aleo, benkovojo)
  • tabulo kaj murpentraĵoj sur la muroj de la Esperanto-Centro

ktp.