Ĉi tie ni aperigas raportojn pri eventoj, okazintaĵoj en la Esperanto-Centro, en la urbo kaj regiono, aŭ eĉ pri niaj eksterlandaj vojaĝoj, partoprenado en Esperanto-aranĝoj.


Federacia Meritkruco

Zsófia Kóródy estis distingita per la Federacia Meritkruco kun honordiplomo subskribita de la Federacia Prezidento Frank-Walter Steinmeier. La renoman ordenon transdonis la distriktestro Marcel Riethig el Göttingen la 19an de junio 2024.
La festo okazis en la urbodomo de Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo en ĉeesto de Christopher Wagner, urbestro de Herzberg, Gerhard Walter kaj Lutz Peters eksurbestroj, lokaj politikistoj kaj Esperanto-geamikoj. Ili elkore gratulis al Zsófia Kóródy kaj dankis pro la pli ol dudekjara konstanta laborado, pro la aktiva engaĝiĝo por la neŭtrala paclingvo Esperanto kaj por Herzberg – la Esperanto-urbo.
Tio estas agnosko ankaŭ al la komunutila agado de Esperanto-Societo Südharz (EGS), al la Esperanto-Centro sub gvido de Peter Zilvar kaj ankaŭ al la Esperanto-movado.
Jen fotoalbumo pri la festevento
kaj jen gazetartikolo en la regiona gazeto Harz Kurier.


Vizito al Göttingen

24.04.2024: Esperanto-klubanoj ekskursis al Göttingen, kie Dr. Steffen Möller, estrarano de GEA gvidis ilin tra la urbo, kune vizitis la faman universitatan bibliotekon kaj promenadis en la botanika ĝardeno. Estis agrabla kunestado kaj lernado, lingvoekzercado.