Germana Esperanto-Centro - Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (GEC) estas germania kaj internacia centro por Esperanto, oficiale komisiita de Germana Esperanto-Asocio (GEA) por klerigi kaj kvalifiki estontajn Esperanto-fakulojn, kursgvidantojn kaj Esperanto-instruistojn, ja en Germanio ĉe ŝtataj institucioj (altlernejoj, universitatoj, kleriginstitutoj, ktp.) ne estas eble ricevi tiuspecan kvalifikon, diplomon.

Ofertoj
En la Esperanto-Centro troviĝas ampleksa Esperanto-biblioteko kaj specialaj kolektaĵoj de unikaj arkivmaterialoj, kiuj estas je dispono por kursanoj, studemuloj, esplorantoj de Esperanto-historio, kulturo, ktp. La kunvenejoj estas bone ekipitaj per sendrata reto kaj ĉiuj modernaj teknikaĵoj por efika laboro.

Klerigado, studsesioj, fakseminarioj (por aktualaj kursofertoj, klerigsesioj bv. rigardi en la menuo 'Programoj')
Dum la tuta jaro okazas en la Centro Esperanto-lingvokursoj, perfektigaj kaj fakaj kursoj, klerigsesioj kaj seminarioj, instrukapabliga trejnado kaj multaj aliaj Esperanto-aranĝoj.
Esperanto por esperantistoj estas ne nur nova ebleco por interhoma komunikado, sed ankaŭ perilo de fakaj scioj. Per organizado de specialaj fakaj kursoj ni havas tri ĉefajn celojn:
  • perfektigi lingvajn kapablojn, instrui fakvortojn, fakesprimojn, instigi kursanojn, prelegantojn uzi fakterminojn;
  • lernigi ne nur la lingvon, sed provizi interesiĝantojn per interesaj temoj, novaj scioj;
  • ebligi spert- kaj opiniointerŝanĝon per diskutado, ktp.
Studprogramo
La studprogramo varias laŭ la klerig-tipoj, la instruado okazas en modulara sistemo kaj sekvas la modelojn de universitatoj.
La ĉefaj studobjekoj estas: Esperanto-gramatiko, esperantologio, interlingvistiko, Esperanto-literaturo, historio, didaktiko, metodologio.
Al la ĉeftemoj aldoniĝas ekz. movadaj konoj, varbado, informado pri Esperanto, organizado kaj financado de E-kluboj, ktp.
Estas ellaborata nova modulara klerigprogramo, kiun eblos plenumi parte per interreta studado kaj parte per ĉeestado en klerigsesioj. Per regula partopreno en specialaj kursoj, trejnado, seminarioj, ktp. oni ricevas kreditpoentojn, kiuj aldoniĝas al la postularo por akiri atestilon pri instrukapablo, kursgidado, movada sperto.
 
Sesio-gvidantoj
Kvalifikitaj, spertaj fakuloj - Peter Zilvar, Zsófia Kóródy - kaj prelegantoj: internacie konataj fakuloj, invititaj gastprelegantoj, movadaj gvidantoj, ktp. Krom la konstantaj kunlaborantoj, instruistoj ĉe ICH jam ĉ. 40 famaj germanaj lingvistoj, profesoroj kaj fakprelegantoj helpis la kleriglaboron. Ankaŭ el eksterlando ofte venas invititaj gastoj. Nur kelkaj el la aro de jamaj gastprelegantoj: Detlev Blanke, Katarina Bodnárova, Giancarlo Fighiera, Dennis Keefe, Dr. Ilona Koutny, Eric- Dieter Krause, Stefan MacGill, Ana Montesinos, Dr. Sean O'Riain, Prof. John C.Wells, Dr. Katalin Kováts, Johannes Müller, Francesco Maurelli, Sara Spano, ktp.

Partopreno
La trejnsesioj okazas ĝenerale semajnfine, komenciĝante vendredon posttagmeze. Sabate estas tuttage prelegoj, diskutoj, dimanĉe la programo finiĝas fruposttagmeze.
  • Eblas partopreni unuopajn kursojn, fakprelegojn laŭ la interesiĝterenoj, t.e. viziti nur elektitan studadsemajnfinon.
  • Eblas partopreni serion de unuopaj semajnfinaj kursoj kaj kolekti studpoentojn. Por ricevi kvalifikon oni bezonas difinitan nombron de studpoentoj. Al interesiĝantoj ni sendos la detalan regularon por fariĝi kursestro, instruisto, Esperanto-fakulo.
Por lingva perfektiĝo GEC ofertas semajnfinajn kaj tutsemajnajn lingvokursojn kun intensa lernado, specialajn seminariojn pri plej diversaj temoj. Bv. regule rigardi nian jarkalendaron por akiri aktualajn informojn pri la ofertoj.
 
Aliĝo
Aliĝkondiĉo: bona lingvoscio. Se necese, ni prizorgas la lingvan perfektigon de la kandidato ĝis la bezonata nivelo.
Kotizo: 60€/persono/semajnfino (ĝenerale 16 studhoroj), GEA-membroj 45€, EGS-membroj: 30€, GEJ-membroj: senpage (subvenciita de GEJ). Se vi havas financajn malfacilaĵojn, bv. peti informon pri subvenciebloj, rabatoj, subteno far fondaĵoj, sponsoroj.
Aliĝu ĉe: esperanto-zentrum@web.de

Atenton!
Speciala klerigoferto en 2024, ekz. Esperanto-Kulturgvidanto. Bv. demandi, aliĝi ĉe: esperanto-zentrum@web.de