|
Interkultura Centro Herzberg
Interkultura Centro Herzberg (ICH) estas la komuna nomo de kunagantaj Esperanto-asocioj en la Esperanto-Centro. Laŭ kontrakto subskribita en 2006 ICH estas oficiala partnero de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo por plenumi Esperanto-rilatajn taskojn, realigi Esperanto-agadojn por la urbo. ICH plenumas tri ĉefajn funkciojn:
1. estas la sidejo de Esperanto-Societo Sudharco (Esperanto-Gesellschaft Südharz, EGS), komunutila asocio, kiu kunligas esperantistojn el Herzberg am Harz kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Ĝi ofertas:
-
bibliotekon, muzeon, arkivon, siajn riĉenhavajn E-kolektaĵojn
-
klubkunvenojn en ĉiu semajno, ankaŭ virtualajn
-
Esperanto lingvokursojn plurfoje jare en diversaj niveloj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (A1-C2)
-
fakajn kursojn, fakprelegojn pri la plej diversaj temoj en Esperanto
-
kulturprogramojn, Esperanto-renkontiĝojn
-
tranoktejon ankaŭ per Pasporta Servo
-
interkulturajn vesperojn
-
virtualajn kunsidojn, eventojn per Zoom
-
kunvenejon, seminariejon, lokajn servojn, modernajn teknikaĵojn ankaŭ por kunsidoj de aliaj Esperanto-organizaĵoj
-
servojn kaj prizorgadon de evolupaŝoj por Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo
-
helpon por la ĝemelurba kunlaboro inter Herzberg kaj Góra (Pollando)
2. estas la sidejo de la Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germana Esperanto-Centro, GEC) kaj prizorgas:
-
klerigkursojn, trejnadon por kvalifiki estontajn movadajn aktivulojn, kursgvidantojn, Esperanto-instruistojn
-
fakseminariojn kunlabore kun germanaj kaj internaciaj Esperanto-fakorganizaĵoj
-
servojn, taskojn por regiona kunlaboro kun aliaj Esperanto-grupoj
-
lingvoekzamenojn surloke laŭ la regularo de Germana Esperanto-Instituto (GEI)
-
internaciajn projektojn, kontaktadon kun internaciaj partneroj
-
landajn kaj internaciajn eventojn, organizas konferencojn, kongresojn
-
kunlaboradon kun internaciaj kaj fakaj asocioj, ekz. UEA, ILEI, IFEF, SAT, ktp.
-
informadon pri kulturagadoj, eventoj, ktp. al amasmedio, gazetoj, radio kaj televido
-
aliajn asociojn, projektojn per spertaj Esperanto-fakuloj, instruistoj kun E-fakdiplomo: ekz. Zsófia Kóródy (ELTE, Budapest, Hungario), Peter Zilvar (UAM, Poznan, Pollando)
3. estas la sidejo de Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI), la germana landa sekcio de ILEI, kiu
-
informas gekolegojn pri fakaj novaĵoj, enlandaj kaj internaciaj fakaj eventoj
-
funkciigas retajn dissendoliston, cirkulerojn
-
organizas pedagogiajn eventojn
-
ofertas trejnseminariojn, intstrukapabligajn kursojn
-
partoprenas en enlandaj kaj internaciaj kunlaboroj, projektoj
-
reprezentas la landan asocion en internaciaj konferencoj, kongresoj
-
helpas al gekolegoj per faka, metodika konsilado, spertinterŝanĝo
-
ellaboras, rekomendas, disponigas didaktikajn helpilojn
-
rekomendas kaj pruntedonas lernolibrojn, lernhelpilojn, fakajn eldonaĵojn
-
zorgas pri speciala pedagogia-metodika fakkolektaĵo en la ICH-biblioteko
Roloj, agadoj
Interkultura Centro Herzberg estas malfermita al vasta publiko. Ĝi
-
funkcias kiel klubejo, kursejo, prelegejo, kunvenejo por fakaj kunsidoj, seminarioj, kultureventoj, memortagoj, festoj, libertempaj aktivecoj
-
ludas gravan rolon en la urba vivo kiel informcentro pri Esperanto kaj lingvorilataj temoj
-
ofertas siajn servojn - kiel organiza centro - al la germana kaj internacia Esperanto-movadoj
-
estas t.n. metiejo, kie la diversaj specialkolektaĵoj servas lingvoinstruadon, studcelojn, klerigkursojn
Fakaj servoj de ICH
-
Uzo de biblioteko (ĉ. 13000 libroj), ordigita gazetarkivo, kolektaĵoj kun elektronike serĉeblaj kataloglistoj
-
Surloka uzo (laŭ interkonsento pruntepreno) de centoj de sonmaterialoj, vidbendoj, kasedoj, filmoj
-
Televido, video-, DVD-aparato, magnetofono, komputilo por lingvolernado, projekciiloj, papertabulo
-
Freŝaj informoj pri E-movado kaj kulturo
-
Interreto: sendrata retaliro (WLAN)
-
Individua konsultado pri lingvo, lingvistiko, interlingvistiko, literaturo, movado, movadhistorio
-
Lingva perfektiĝeblo en "Verda Familio", esperantlingva medio
-
Informoj pri landaj kaj internaciaj eventoj, kulturaj kaj turismaj ofertoj en la Harz-regiono
Legoĉambro: belartaj verkoj, lernolibroj, vortaroj, lingvistika fakliteraturo ĉemane
|  |