|
Programkalendaro 2025
Tutjara programoferto de
Germana Esperanto-Centro (GEC) / Interkultura Centro Herzberg (ICH)
Bv. atenti, ke nia programkalendaro estas foje-foje refreŝigata, povas esti etaj ŝanĝoj kaj aldoniĝi novaj programeroj.
Deŝutebla programkalendaro por 2025 (.pdf, 168KB)
Jen kelkaj regulaj Esperanto-servoj, programoj:
1) Marde, en ĉiu semajno de 15h: Esperanto-Klubo en la biblioteko aŭ en la Esperanto-ĝardeno de la Esperanto-Centro (ICH), depende de la vetero. Interparoladoj, informoj, fotoprezentadoj, foje internaciaj gastoj, kantado, raportoj, projektoj, ktp.
2) Marde, en ĉiu semajno de 19-22h: Buntaj Vesperoj en Herzberg. Instruado, diskutrodo, babilado per Zoom, diverstemaj prelegoj, prezentadoj (en kunlaboro kun la regiona klerigcentro LEB). Detaloj, ligilo: https://eventaservo.org, temolisto ĉi-tie (.pdf 75KB).
3) La 18a fakekspozicio en la Kastela muzeo. Temo: Otto Dix en Mondmilito I. „Mi tre forte esperas, ke baldaŭ estos paco.“ Bv. viziti ĝin!
4) Speciala klerigoferto de 2025, ekz. Esperanto-Kulturgvidanto. Bv. demandi, aliĝi ĉe: esperanto-zentrum@web.de
Dato
|
Evento/Temo
|
Loko
|
februaro 14-16
|
Semajnfina intensa Esperanto-kurso: grupetoj laŭ niveloj (A1, A2-B1, B2-C1)
|
Herzberg, ICH
|
februaro 16
|
11:00 Inaŭguro de ekspozicio: Maks kaj Moric - verko de Wilhelm Busch
|
Herzberg
kastela muzeo
|
marto 09
|
10:30 Kunsido de „Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg“
13:30 Kunsido de Esperanto-aktivuloj
|
urbodomo
Herzberg, ICH
|
marto 10
|
|
virtuala/Zoom
|
aprilo 11-13 |
Semajnfina intensa Esperanto-kurso: grupetoj laŭ niveloj (A1, A2-B1, B2-C1) |
Herzberg, ICH |
aprilo 14 |
17h Memorkunveno okaze de la mortodatreveno de L.L. Zamenhof ĉe la Zamenhof-monumento |
Herzberg, Zamenhof-placo |
aprilo 30
|
Klubkunveno: partopreno en tradiciaj Harz-montaraj festoj okaze de la „Valpurga Nokto“.
|
Harz-montaro
|
majo 22 |
19-20:30 Enkonduka leciono, informvespero pri Esperanto ĉe VHS Berlin/Pankow |
virtuala/Zoom |
majo 23-25 |
Vizito de pola grupo (ankaŭ el Góra). Ĉeftemo: sociaj agadoj de virinoj |
Herzberg, ICH |
junio 07-09
|
Pentekosta Kultursemajnfino en Esperanto-Centro Herzberg: prelegoj, lernado |
Herzberg, ICH
|
junio 08
|
Klubevento: Komuna Esperanto-partopreno ĉe publika urba festprocesio en Herzberg
|
Herzerg |
julio 11-18
julio 18-25
|
2x1-semajnaj kursoj (SEP-10/1-2, .pdf, 193KB), intensa lernado, trejnseminario por Esperanto-kulturgvidantoj, kulturaj programeroj, muziko, sporto, ekskursoj al la regiono
|
Herzberg, ICH
Harz-regiono
|
julio 26
|
Esperanto-Tago: memortago de la apero de la unua libro en Esperanto
|
internacia tago
|
julio 26-aŭgusto 02 |
110-a Universala Kongreso de UEA |
Brno, Ĉeĥio |
oktobro 02-05 |
Germana kaj Beneluksa Kongreso |
Schleiden-Gemünd (DE)
|
oktobro 10-12 |
TORPEDo-20: Pedagogiaj Tagoj, trejnseminario por aktivuloj, kulturgvidantoj |
Herzberg, ICH |
novembro 14-16 |
Semajnfina intensa Esperanto-kurso: grupetoj laŭ niveloj (A1, A2-B1, B2-C1)
|
Herzberg, ICH
|
decembro 12-14
decembro 13 |
Tradicia jarfina kunveno, studsemajnfino: lingva perfektigo kaj trejnsesio, kulturprogramo
Kristnaska kaj Zamenhof-festo
|
Herzberg, ICH
Herzberg, ICH
|
|
|
|
|
|
|
Se vi interesiĝas pri programoj, eventoj el antaŭaj jaroj, vi povas trovi ligilojn al antaŭjaraj programkalendaroj, informiĝi pri okazintaĵoj, trovi detalojn pri organizado, programeroj, ktp. (Atentu, ni ne plu kontrolas tiujn ligilojn, do pardonu nin, se vi ne plu trovas ion en la iama loko.)
| |