Ni regule refreŝigas, ampleksigas nian programkalendaron, do por novaĵoj, eventualaj ŝanĝoj bv. rigardi en la maldekstra menuo: Programoj.
Bv. laŭeble frue aliĝi al kursoj, eventoj de la Esperanto-Centro! Tio multe helpas nian organizan laboron. Dankon!


(106.5KB) Elŝuti
Buntaj Vesperoj

Buntaj Vesperoj en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo - ankaŭ en 2024 per Zoom

En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.
Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue. La virtualaj kunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB), kiu agnoskas niajn virtualajn kunvenojn kiel trejnadon.
Jen la listo de la temoj, prezentadoj ĝis la fino de 2024 (.pdf, 114.3KB).

Detaloj pri la ĉiusemajnaj temoj aperas ĉe eventaservo.org kaj tie vi trovas la enirkodon.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
 

Klerigofertoj

GEA-Klerigofertoj (ekde 2024):

1. Esperanto-Kulturgvidanto

per Germana Esperanto-Centro & Germana Esperanto-Instituto (Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo)
Aliĝo: esperanto-zentrum@web.de, kun antaŭpago laŭ interkonsento
Starto: se aliĝas almenaŭ 7 partoprenantoj
Daŭro: 3 semestroj
Kostoj:
Rabato: membroj de GEA kaj AGEI: 20%-a rabato, EGS-membroj: 50%-a rabato, kunhelpantoj ricecas eĉ pli da rabato laŭ interkonsento
Temaro, taskoj:

  • partopreno en almenaŭ tri semajnfinaj klerigmoduloj + TORPEDO (Pedagogiaj Tagoj)
  • laŭeble partopreno en Someraj Esperanto-Perfektigaj Kursoj (SEP)
  • perretaj vesperaj studhoroj (entute ĉ. 200 instruhoroj)
  • du praktikaj taskoj, unu el tiuj en Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo

2. Faka Esperanto-kulturklerigado (por la praktika uzado de Esperanto)

Klerigelementoj, temoj:

a) Esperanto-kulturo
b) Historio de Esperanto
c) Kiel organizi seminariojn, projektojn respektive kongresojn?
d) Kiel ordigi Esperanto-bibliotekon (librojn, gazetojn, ktp)?
e) Kiel prizorgi historiajn Esperanto-arkivmaterialojn?
f) Kiel redakti, produkti informajn flugfoliojn, bildkartojn, modernajn varbilojn, ktp.?
g) Kiel traduki fakajn, ekzemple kulturajn kaj turismajn tekstojn?
h) Kiel instali kaj organizi diverstipajn elektronikajn gvidilojn?
i) Kiel organizi informtablojn, informbudojn, krei vojmontrilojn, ktp.?
j) Kie kaj kiel organizi diverstipajn ekspoziciojn?
k) Kiel organizi Esperanto-muzikeventojn?
l) Kiel verki inform- kaj varbtekstojn, ekz. por la gazetaro kaj amaskomunikiloj?
m) Kiel financi (internaciajn) kulturprojektojn?
n) Aktualaĵoj kaj diversaĵoj


Lingvokursoj

Lingvokursoj en 2024

En ICH, ĉeeste
en grupetoj, laŭ niveloj: komencantoj (A1), komencintoj (A2, B1), progresintoj (B2, C1)
februaro 09-11
aprilo 27-majo 01
julio 06-13 kaj 14-21: intensa, tutsemajna lernado - Somera Esperanto-Perfektigo (SEP)

Rete, ĉe Popolaltlernejo VHS Berlin/Pankow
https://www.berlin.de/vhs/volkshochschulen/pankow/kurse/fremdsprachen/semester-highlights-1237572.php
bazaj sciindaĵoj pri Esperanto, strukturo, gramatiko, enkonduko en la lingvon (A1)
februaro 19, 19-20:30h
aprilo 25, 19-20:30h
septembro 23, 19-20:30h
novembro 27, 19-20:30h