La ekzamena sekcio de GEI havas sian sidejon en Herzberg.

Enlandaj lingvaj ekzamenoj

Kunlabore kun Germana Esperanto-Instituto (GEI) la Esperanto-Centro organizas diversgradajn lingvoekzamenojn. En Interkultura Centro Herzberg laboras rajtigitaj ekzamenantoj.
La niveloj de la GEI-ekzamenoj: 

A: kursfina ekzameno
B: ekzameno pri lingva kapableco
C: supera ekzameno pri lingva kapableco

Jen la priskribo kaj postularo de la kvar niveloj (.pdf).

Laŭdezire ni ofertas ankaŭ antaŭekzamenajn preparkursojn kun provekzamena testado.
Jen specimenaj ekzamentaskoj (.pdf).
 

Ekzamenoj en 2025

Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg organizos lingvoekzamenojn laŭ la regularo de Germana Esperanto-Instituto en Herzberg am Harz. 

Datoj por 2025 ne estas ankoraŭ fiksitaj.

Interesiĝantoj, kandidatoj bv. kontakti:
esperanto-zentrum@web.de (Peter Zilvar, fakestro pri GEI-ekzamenoj)
_______________

En niveloj B1, B2 kaj C1 eblos trapasi la UEA KER-ekzamenojn (laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro) en la sekva/j ekzamensesio/j:

Informoj pri sesioj kaj aliĝilo troviĝas ĉi tie.

 


Por aliĝi al preparkursoj al la novaj UEA KER-ekzamenoj kaj
por akiri la preparlibron (De nivelo al nivelo) bv. kontakti: zsofia.korody@esperanto.de