|
Programkalendaro 2026
Tutjara programoferto de
Germana Esperanto-Centro (GEC) / Interkultura Centro Herzberg (ICH)
Bv. atenti, ke nia programkalendaro estas foje-foje refreŝigata, povas esti etaj ŝanĝoj kaj aldoniĝi novaj programeroj.
Deŝutebla programkalendaro por 2026 (.pdf, 166KB)
Jen kelkaj regulaj Esperanto-servoj, programoj:
1) Marde, en ĉiu semajno de 16h: Esperanto-Klubo en la biblioteko aŭ en la Esperanto-ĝardeno de la Esperanto-Centro (ICH), depende de la vetero. Interparoladoj, informoj, fotoprezentadoj, foje internaciaj gastoj, kantado, raportoj, projektoj, ktp.
2) Marde, en ĉiu semajno en marto-aprilo de 19-22h: Buntaj Vesperoj en Herzberg. Instruado, diskutrodo, babilado per Zoom, diverstemaj prelegoj, prezentadoj (en kunlaboro kun la regiona klerigcentro LEB). Detaloj, ligilo: https://eventaservo.org, temolisto ĉi-tie (.pdf 111KB).
3) Nova fakekspozicio en la Kastela muzeo. Temo: "Du Esperanto-jubileoj en 2026“. Bv. viziti ĝin!
4) Speciala klerigoferto de 2026, ekz. Esperanto-Kulturgvidanto. Bv. demandi, aliĝi ĉe: esperanto-zentrum@web.de
|
Dato
|
Evento/Temo
|
Loko
|
|
rete-ĉeeste
|
Klerigsesioj, trejnado por Esperanto-kursgvidantoj, kun finekzameno
|
Herzberg, ICH
|
|
marto 03-
aprilo 28
|
|
Herzberg, ICH
per ZOOM
|
|
marto 20-22
|
Semajnfina intensa Esperanto-kurso: grupetoj laŭ niveloj (A1, A2-B1, B2-C1) |
Herzberg, ICH
|
|
aprilo
|
Nova ekspozicio en la kastela muzeo: „Du Esperanto-jubileoj en 2026“ |
Herzberg,
kastela muzeo
|
|
aprilo 14 |
17h Memorkunveno okaze de la mortodatreveno de L.L. Zamenhof ĉe la Zamenhof-monumento |
Herzberg, Zamenhof-placo |
aprilo 30-
majo 03 |
Semajnfina intensa Esperanto-kurso: grupetoj laŭ niveloj (A1, A2-B1, B2-C1)
30.04. Valpurga Nokto - programoj en la Harz-montaro |
Herzberg, ICH
Harz-regiono |
|
majo 06 |
15-18h: Tago de malfermita pordo en Esperanto-Centro Herzberg |
Herzberg, ICH |
|
majo 09 |
10-13h Esperanto-informtablo sur la ĉefplaco |
Herzberg, Marktplatz |
|
majo 23-25
|
|
Olomouc, CZ
Herzberg
|
|
junio |
Nova migradekspozicio: „Esperanto kaj Esperanto-urbo Herzberg am Harz“ |
Herzberg |
|
junio 09 |
Internacia Tago de Arkivoj: 16h kafo kaj kuko en la Esperanto-Centro |
Herzberg, ICH |
|
junio 12-14
|
Semajnfina intensa Esperanto-kurso: grupetoj laŭ niveloj (A1, A2-B1, B2-C1)
|
Herzberg, ICH |
|
julio 14-24
julio 24-31
|
2x1-semajnaj kursoj ( SEP-11/1-2, .pdf, 116KB), agnoskita ankaŭ kiel kleriĝcela feriumado (Bildungsurlaub): intensa lernado, trejnseminario por Esp.-instruantoj, kulturgvidantoj, kulturaj programeroj, muziko, sporto, ekskursoj al la regiono
|
Herzberg, ICH
Harz-regiono
|
|
julio 25
|
Jubilea festo: 20-jara Esperanto-urbo Herzberg am Harz: muziko, publikaj prezentadoj
|
Herzberg
|
|
aŭgusto 01-08 |
111-a Universala Kongreso de UEA (UK) |
Graz, AT |
|
septembro |
Informtablo ĉe la lago-festo "Jues en Flamoj" |
Herzberg,
Jues-lago |
|
septembro 11-13 |
Semajnfina intensa Esperanto-kurso: grupetoj laŭ niveloj (A1, A2-B1, B2-C1) |
Herzberg, ICH |
|
septembro 14 |
Tago de Monumentoj |
Herzberg, ICH |
|
septembro 29 |
Eŭropa Tago de Lingvoj |
multloke |
|
oktobro 02-04 |
Semajnfina intensa Esperanto-kurso: grupetoj laŭ niveloj (A1, A2-B1, B2-C1)
TORPEDo-21: Pedagogiaj Tagoj, metodika trejnseminario por instruantoj, kulturgvidantoj |
Herzberg, ICH
|
|
oktobro 24 |
Tago de Bibliotekoj |
multloke |
|
oktobro 30-novembro 04 |
50-jara jubileo de EGS (Esperanto-Gesellschaft Südharz)
festkunvenoj, rerigardo, fakprelegoj, prezentado de la biblioteko, specialaj kolektaĵoj |
Herzberg, ICH |
decembro 11-13
decembro 13 |
Semajnfina intensa Esperanto-kurso: grupetoj laŭ niveloj (A1, A2-B1, B2-C1)
Tradicia jarfina kunveno, studsemajnfino: lingva perfektigo kaj trejnsesio, kulturprogramo
Kristnaska kaj Zamenhof-festo
|
Herzberg, ICH
Herzberg, ICH
|
|
|
|
|
|
|
|
Se vi interesiĝas pri programoj, eventoj el antaŭaj jaroj, vi povas trovi ligilojn al antaŭjaraj programkalendaroj, informiĝi pri okazintaĵoj, trovi detalojn pri organizado, programeroj, ktp. (Atentu, ni ne plu kontrolas tiujn ligilojn, do pardonu nin, se vi ne plu trovas ion en la iama loko.)
|  |