Por la multflankaj agadoj de la Esperanto-Centro tre gravas regulaj kaj bonaj kontaktoj kun partneraj organizaĵoj de la Esperanto-movado, kun ekstermovadaj edukaj kaj kulturaj asocioj, institucioj, bibliotekoj, muzeoj kaj kompreneble ankaŭ kun lokaj agadgrupoj, kluboj, asocioj. lernejoj, ktp. el Herzberg kaj el la regiono.

Por publikaj Esperanto-agadoj en Herzberg la ĉefa partnero estas la urba administracio (urbodomo).
Nia listo ne estas kompleta, ni pardonpetas, se iu partnero ne (ankoraŭ) estas menciita.

Kunlaborantaj Esperanto-partneroj

 

Emblemo,
mallongigo
Nomo Priskribo Agadoj
Ligilo, kontakto
EMAS Esperanto en Malsupra Saksio Landa Asocio de GEA en Malsupra Saksio (Niedersachsen) regionaj agadoj, kunlaboro kun aliaj Esperanto-grupoj en la federacia lando  
  Förderverein Schlossmuseum Subtenasocio Kastela Asocio Herzberg honorofice helpas la kastelan muzeon, serĉas sponsorojn, organizas gvidadojn en la kastela muzeo, ni kunlaboras por organizado de ekspozicioj  
 

Harzklub Herzberg

Harcklubo Herzberg am Harz organizas ekskursojn, prizorgas turismajn lokojn en la regiono  
  Zukunftswerkstatt Herzberg Futurateliero Herzberg (Asocio) grupigas lokajn aktivulojn por sociaj, kulturaj, mediprotektaj agadoj, plenums projektojn  
  Heimat und Geschichtsverein Hejmlanda kaj historia asocio de Herzberg prizorgas lokan historion, faras lokhistoriajn agadojn  
  Förderverein Knollen-Turm Subtenasocio Knollen-turo subtenas, sponsoras, prizorgas la faman turisman lokon  
  Juessee-Verein Asocio Jueslago-helpo prizorgas la ĉirkaŭaĵon de la lago, la tie vivantajn bestojn, la naturon  
  Karstwanderweg Asocio Karst-migradvojo    
HES Hamburga Esperanto-Asocio (HES) aktiva Esperanto-grupo en Hamburgo ni kunlaboras por kulturaj kaj lingvaj agadoj, organizado de seminarioj, muzikaj eventoj  
FUEN        
UEA UEA-KER ekzamenkomisiono KER-ekzamenoj laŭ la gradoj B1 + B2 + C1 + C2 ni varbas por ekzamenoj, organizas kursojn, seminariojn, ekzamensesiojn, preparas kursanojn por la ekzamenoj uea.org, edukado.net
Zsófia Kóródy rajtigita ekzamenanto, Peter Zilvar ekzamenhelpanto
ILEI Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj tegmentorganizaĵo de landaj instruistaj fakasocioj arkivo, instrukapabligaj kursoj, trejnado, ekzamenoj de ILEI ilei.info
LEB Ländliche Erwachsenen-Bildung
 
Regiona Plenkreskula Edukinstitucio subteno por klubagadoj, kursoj, klerigseminarioj Zoom-diskutado https://goettingen.leb-niedersachsen.de/kulturelle-bildung.html
         

 

Gastoj, seminarianoj, vizitantoj el aliaj landoj en la Esperanto-Centro respektive en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz (nekompleta listigo):

El Eŭropo: Aŭstrio, Belgio, Bosnio, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Danlando, Estonio, Finnlando, Francio,  Germanio, Greklando, Hispanio, Hungario, Irlando, Islando, Italio, Katalunio, Kiprio, Kroatio, Latvio, Litovio, Luksemburgio, Nederlando, Norvegio, Pollando, Portugalio, Rumanio, Ruslando, San Marino, Serbio, Slovakio, Slovenio, Svedio, Svislando, Ukrainio
 
El aliaj kontinentoj:
Afriko: Benino, Israelo, Kongo, Madagaskaro, Senegalo, Tanzanio, Togolando, Zairo
Azio: Armenio, Ĉinio, Georgio, Hindio (Barato), Hongkongo, Indonezio, Irano, Pakistano, Japanio, Kazaĥio, Koreio, Nepalo, Novzelando, Singapuro, Vjetnamio
Ameriko: Argentino, Brazilo, Ĉilio, Domenika Respubliko, Kanado, Kolombio, Kubo, Meksiko, Usono
Aŭstralio