|
Esperantaj objektoj
En tiu ĉi parto ni montras al vi laŭeble ĉiujn objektojn, kiuj estas troveblaj en la urbo kun Esperanto-teksto, surskribo, informo. Ilia ĝenerale uzata nomo estas Zamenhofaj Esperanto-Objektoj, mallonge ZEO-j. Ili pli kaj pli multnombriĝas, plej ofte depende de akirebla homforto por plani, prepari, realigi ilin kaj kompreneble depende de akirebla financa subteno.
Televida filmo de RTL, kiu prezentas Interkulturan Centro Herzberg, la agadon por Esperanto kaj Esperanto-vidindaĵojn, interesaĵojn en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo.
Filmo, kiu montras la Esperanto-objektojn (ZEO-jn) kaj buntan faceton de la esperantrilataj eventoj, de la vivo en la Esperanto-urbo kaj la rezultojn de 5-jara agado de Interkultura Centro Herzberg kaj bonvolemaj, helpemaj, sindonaj lokaj Esperantistoj.
ZEO-j, ESPERANTO-ŜILDOJ, OBJEKTOJ
Bildo |
Priskribo |
Rimarko |
Broŝuro |
 |
30 informtabuloj laŭ la migradrondvojo Akvo-8 kun resumaj tekstoj en Esperanto. |
|
|
 |
12 grandaj lignaj urborandaj tabuloj, kiuj salutas alvenantojn ankaŭ esperantlingve en Herzberg kaj ĝiaj 4 vilaĝoj.
|
|
|
 |
7 restoracioj havas esperantlingvajn manĝokartojn kaj ekzistas 3 Esperanto-pladoj. Restoraciojn kun esperantlingvaj menukartoj aŭ aliaj informiloj oni rekonas per la ŝildeto "ESPERANTO SERVO".
|
|
|
 |
4 grandaj kromŝildoj apud la kajoj kun la nomo de Herzberg kiel Esperanto-urbo aldone al la oficialaj fervojaj urbo-nomoj en la ĉefstacidomo.
|
|
|
 |
Monumento de Joachim Gießner starigita honore al la Esperanto-pioniro kaj dumjardeka stacidomestro de Herzberg. Gießner dum multaj jaroj estris GEFA kaj IFEF kaj tradukis kelkcent kantojn al Esperanto.
|
|
|
 |
Monumento de d-ro L.L. Zamenhof. La busto el marmoro estis inaŭgurata la 15an de decembro 2009, je la 150-a naskiĝtago de la iniciatinto de Esperanto. La monumenton starigis Interkultura Centro Herzberg kaj parte financis esperantistoj el la tuta mondo per donacoj. (Eblas ankoraŭ kontribui kaj ricevi belan memorkvitancon kontraŭ pago de 50 EUR.)
|
|
|
 |
La nomon 'Zamenhof-placo' ricevis en 2017 la placo, kie staras la Zamenhof-monumento. La inaŭguro okazis memore al la 100-a mortodatreveno de Zamenhof (14. aprilo 1917), pri kio ankaŭ UNESCO-memorigis. |
|
|
 |
Multaj publikaj ŝildoj, informtabuloj kaj turismaj vojmontriloj estas dulingvaj: en la germana kaj en Esperanto.
|
|
|
 |
Dulingva ŝildo sur la frontflanko de la malnova urbodomo, nuna turisma oficejo, kiu bonvenigas en la germana kaj en Esperanto gastojn en la Esperanto-urbo.
|
|
|
 |
La naturprotekta asocio NABU kune kun Zukunftswerkstatt Herzberg instalis ĉirkaŭ la Jues-lago promenvojon, t.n. arboinstrupadon, kiu prezentas 53 diversajn arbospeciojn. La arboj estas ekipitaj per informŝildetoj, sur kiuj aperas ties specinomoj en la germana, la latina kaj en Esperanto. |
|
|
 |
Okaze de la 64a IFEF-kongreso en ĉeesto de Gerhard Walter, urbestro, Margarete Zavoral, reprezentanto de BSW kaj centoj da kongresanoj kaj gastoj, estis oficiale inaŭgurita la Esperanto-placo antaŭ la stacidomo de Herzberg. |
|
|
 |
La urba biblioteko havas dulingvan ŝildon pri la malfermtempoj. En la biblioteko estas alireblaj, prunteblaj ĉ. 2 mil Esperanto-libroj kaj kelkaj serioj de gazetoj. En la legoĉambro, kie ofte okazas Esperanto-kunvenoj, seminarioj, prelegoj, ktp. Esperanto inform-bildoj ornamas la murojn. |
|
|
 |
La muzeo en la kastelo de Herzberg disponigas tutan ĉambron al Esperanto. Sur la muro du konstantaj grandaj tabuloj informas pri Esperanto kaj pri Herzberg kiel Esperanto-urbo. Materialojn por portempaj ekspozicioj prizorgas Interkultura Centro Herzberg ĝenerale el la riĉa kolektaĵo de la Esperanto-Centro kaj biblioteko, respektive pri diversaj esperantrilataj temoj. |
|
|
 |
10 informŝildoj pri la partnereco inter Herzberg kaj la pola urbo Góra estas oficiale uzataj por memorigi pri partnereco. Ili troviĝas sur la muro de la urbodomo, sur pluraj publikaj konstruaĵoj en Herzberg kaj sur la muro de la Esperanto-klubo en Góra. |
|
|
 |
Pluraj tabuloj pri la ĝemelurbaj rilatoj kun Góra en Pollando apud la ĉefaj aŭtovojoj tra Herzberg. |
|
|
|
 |
Esperanto-benkoj: 15 benkoj memorigas pri Esperanto kaj pri Esperanto-famuloj dise en la urbo. Ili estis starigitaj dank' al bonvolemaj sponsoroj, kies nomoj estas indikitaj sur la koncernaj objektoj.
Benkovojo: promenvojo tra Herzberg de benko al benko rilate al Esperanto. Malkovru la urbon kaj lernu pri la donacintoj, sponsoroj. |
|
|
|
Preskaŭ ĉiuj ĝisnunaj objektoj estis faritaj per kunlaborantoj de Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro, per volontuloj, helpantoj aŭ el kluba buĝeto aŭ per bonvolemaj subvenciantoj. Kompreneble ankaŭ la urbo kunhelpas, sed havas limigitajn resursojn por tiu celo.
Ni dankas al ĉiuj, kiuj jam finance subtenis tiujn iniciatojn kaj anticipe dankas al ĉiuj, kiuj eĉ per malgrandaj sumoj ŝatus, povas kontribui al estontaj Esperantlingvaj, Esperanto-rilataj objektoj.
En la menupunkto Kontaktoj vi trovas kontonumerojn kaj informojn, kien kaj kiel vi povas sendi monon por tiu celo.
Zamenhof-monumento
Je la 15a de decembro 2009 estis la 150-a datreveno de la naskiĝo de d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof. La urboadministracio kaj la urbestro volonte konsentis, ke estu Zamenhof-monumento en la nova Esperanto-urbo. Ĝi estas la unua tia monumento en Germanio kaj inaŭgurita en centra parto de la urbo.
Aspekto: sur fundamento staras 1 metron granda nigra marmorŝtono (postamento), sur kiu staras la 0,85 m alta Zamenhof-busto el blanka marmoro. Jen fotoj pri la monumento kaj la preparlaboro.
Financado:
Ni preparis belan "Zamenhof-briketon" je valoro de 50 €. Vi povas vidi ĝin ĉi tie.
Subteno: Ni petas ĉies kontribuon! La unuaj 40 subtenantoj (5 el Koreo, 4 el Brazilo, 3 el Usono, 3 el Italio, 1 el Aŭstrio, 1 el Francio, 1 el Japanio, 1 el Kanado, 1 el Norvegio, 1 el Pollando) jam akiris la belaspektan ZAMENHOF-BRIKETON por subteni daŭrepovan memorejon kaj instigilon por la tuta Esperanto-movado.
Bv. mendi (almenaŭ) 1 BRIKETON je valoro de 50,00 EUR kun individua numero, stampo kaj subskriboj. Ni sendos ĝin al via adreso en koverto.
Inaŭguro: 15-an de decembro 2009 en Herzberg am Harz, Germanio okazis speciala evento kun muziko, kulturaj programeroj, kun posta akcepto en la kavalira salono de la belega kastelmuzeo. La programon vi trovas sub la menupunkto Aktuale.
|
|