Ni regule refreŝigas, ampleksigas nian programkalendaron, do por novaĵoj, eventualaj ŝanĝoj bv. rigardi en la maldekstra menuo: Programoj.
Bv. laŭeble frue aliĝi al kursoj, eventoj de la Esperanto-Centro! Tio multe helpas nian organizan laboron. Dankon!


(106.5KB) Elŝuti
Buntaj Vesperoj

Buntaj Vesperoj en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo - ankaŭ en 2026 per Zoom

En marto kaj aprilo, poste laŭplane en aŭtuno denove en ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.
Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue. La virtualaj kunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (Ländliche Erwachsenenbildung - LEB), kiu agnoskas niajn virtualajn kunvenojn kiel trejnadon.
Jen la temolisto ĉi-tie (.pdf 111KB).

Detaloj pri la ĉiusemajnaj temoj aperas ĉe eventaservo.org kaj tie vi trovas la enirkodon.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
 

Klerigofertoj

GEA-Klerigofertoj (ekde 2026):

1. Esperanto-Kulturgvidanto

per Germana Esperanto-Centro & Germana Esperanto-Instituto (Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo)
Aliĝo: esperanto-zentrum@web.de, kun antaŭpago laŭ interkonsento
Starto: se aliĝas ĉ. 7 partoprenantoj
Daŭro: 3 semestroj
Kostoj:
Rabato: membroj de GEA kaj AGEI: 20%-a rabato, EGS-membroj: 50%-a rabato, kunhelpantoj ricecas eĉ pli da rabato laŭ interkonsento
Temaro, taskoj:

  • partopreno en almenaŭ tri semajnfinaj klerigmoduloj + TORPEDO (Pedagogiaj Tagoj)
  • laŭeble partopreno en Someraj Esperanto-Perfektigaj Kursoj (SEP)
  • perretaj vesperaj studhoroj (entute ĉ. 200 instruhoroj)
  • du praktikaj taskoj, unu el tiuj en Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo

2. Faka Esperanto-kulturklerigado (por la praktika uzado de Esperanto)

Klerigelementoj, temoj:

a) Esperanto-kulturo
b) Historio de Esperanto
c) Kiel organizi seminariojn, projektojn respektive kongresojn?
d) Kiel ordigi Esperanto-bibliotekon (librojn, gazetojn, ktp)?
e) Kiel prizorgi historiajn Esperanto-arkivmaterialojn?
f) Kiel redakti, produkti informajn flugfoliojn, bildkartojn, modernajn varbilojn, ktp.?
g) Kiel traduki fakajn, ekzemple kulturajn kaj turismajn tekstojn?
h) Kiel instali kaj organizi diverstipajn elektronikajn gvidilojn?
i) Kiel organizi informtablojn, informbudojn, krei vojmontrilojn, ktp.?
j) Kie kaj kiel organizi diverstipajn ekspoziciojn?
k) Kiel organizi Esperanto-muzikeventojn?
l) Kiel verki inform- kaj varbtekstojn, ekz. por la gazetaro kaj amaskomunikiloj?
m) Kiel financi (internaciajn) kulturprojektojn?
n) Aktualaĵoj kaj diversaĵoj


Lingvokursoj

Lingvokursoj en 2026

En ICH, ĉeeste
en grupetoj, laŭ niveloj: komencantoj (A1), komencintoj (A2, B1), progresintoj (B2, C1)
marto 20-22
aprilo 30 - majo 03
junio 12-14
julio 17-24 kaj 24-31: intensa, tutsemajna lernado - Somera Esperanto-Perfektigo (SEP-11)
septembro 11-03
decembro 11-13 (kun la tradicia Zamenhof-festo)

Detaloj pri la kursoj, niveloj, ktp. ĉi tie kaj ĉe eventaservo.org

Rabatoj: ekz. por studentoj, GEA-membroj: 20%, EGS-membroj: 50%
 
Tranoktebloj:
En la Esperanto-Centro, en feriodomoj, hoteloj, tendo, ktp. 
Al fru-aliĝantoj ni povas oferti tranoktadon en la Esperanto-Centro aŭ rekomendos aliajn favorajn tranokteblojn.
 
Loko: Esperanto-Centro Herzberg,  DE-37412 Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, www.esperanto-urbo.de
Aliĝo, kontakto: esperanto-zentrum@web.de, Tel., fakso: +49 5521 5983