La vasta agado de la Esperanto-Centro Herzberg, la internacia lingvo Esperanto kaj la eventoj en Esperanto-urbo vekis la intereson jam de pluraj radio kaj televidkanaloj. Ili sendis raportistojn por pretigi intervjuojn, fotistojn, kameraistojn por fari fotojn kaj filmojn. Pri tiuj vizitoj kaj produktoj ni regule raportis, raportas, ĉi tie ni provos listigi kelkajn, transpreni detalojn de nia malnova retpaĝaro. Bv. havi paciencon.

09.11.2004 - Germana televido filmis ĉe ICH
Fama televidteamo MDR (Mitteldeutsche Rundfunk) el Berlin venis por filmi la novan ICH en Herzberg/Harz.