Esperanto-Societo Sudharco (Esperanto-Gesellschaft Südharz - EGS)
regiona komunutila asocio kun sidejo en Herzberg am Harz, jam de la 1980aj jaroj regule ofertas Esperanto-lingvokursojn kaj ankaŭ fakajn kaj kulturajn klerigseminariojn.

En aŭtuno 2001 ĝi festis sian 25-jaran jubileon per varia kleriga kaj kultura programo kun regione kaj internacie elstaraj partoprenantoj en la Welf-kastelo kaj en la popola altlernejo (VHS) Osterode am Harz. Jam tiam okazis multaj praktikaj kaj sukcesaj interlaboradoj kun lokaj kaj regionaj politikistoj kaj oficistoj. EGS kunlaboras ankaŭ kun la regiona plukleriga institucio por plenkreskuloj (Ländliche Erwachsenenbildung, LEB), kiu agnoskas la kleriglaboron de EGS kaj ĝiajn lingvokursojn.

EGS ricevis konstantan kontrakton de la urboadministracio de Herzberg por komuna evoluigado de la ’Esperanto-urbo'. Dank’ al la bona kunagado daŭripovaj rezultoj estas jam videblaj ĉie en la urbo.
Ĝi akceptas membrojn ankaŭ el aliaj lokoj, el aliaj landoj. Bv. subteni ĝian agadon per via membriĝo, financa subteno, donacoj.

Servoj, taskoj:

  • gvidado de la loka klubo, administrado, flegado de la membraro
  • ordigado, listigado de la kolektaĵoj de la granda fakbiblioteko kun arkivo en la Esperanto-Domo
  • organizado de lingvokursoj kaj seminarioj, eventoj, memorfestoj, ktp.
  • informado pri Esperanto en la urbo kaj en la regiono
  • kunlaborado kun la urbo, la urba administracio je la modelo "Herzberg - la Esperanto-urbo"
  • zorgado pri Esperanto-instruado en la diversaj lernejoj de Herzberg
  • flegado de kontaktoj kun nia pola ĝemelurbo Góra
  • regula kontaktado, kunlaboro kun lokaj asocioj, kluboj
  • partopreno en regionaj kaj internaciaj eventoj, projektoj
Klubkunvenoj

En ĉiu mardo inter 15:30-18h okazas la klubkunvenoj en la biblioteko/seminariejo de la Esperanto-Centro kun lingvolernado, babilado, programplanado, ktp. Krom lingvo-ekzercado eblas ankaŭ aŭskulti prelegojn, partopreni diskutojn kaj spertiĝi pri en- kaj eksterlandaj Esperanto-movadaj aktivecoj, eventoj.

La klerigadon de la klubanoj plenumas kunlaborantoj de EGS kaj de la Esperanto-Centro aŭ porokazaj prelegantoj el Germanio aŭ alilandaj vizitantoj el ĉiuj kontinentoj.
En la programo estas ankaŭ prezentado de interesaj temoj, bildoj, filmoj, ludoj, kantado.
Se estas bona vetero, ni kunvenas en la Esperanto-ĝardeno de ICH.
Ofte ni havas eksterlandajn gastojn, restadas ĉi tie staĝantoj, volontuloj, vizitantoj, kiuj zorgas pri la internacieco de la klubkunvenoj.

Bonvenon al nia marda rondo kaj rekomendu ĝin al viaj geamikoj, konatuloj!

ZOOM-kunvenoj

En ĉiu mardo inter 19-22h ni funkciigas nian Zoom-ĉambron kaj ofertas lernadon, lingvoekzercadon, internacian kontaktadon per virtualaj medioj. La ĉiusemajnaj retkunvenoj traktas variajn temojn al kiuj kontribuas foje-foje alilandaj prelegantoj. La tutjaran liston vi trovas ĉi-tie. La regulan klerigadon ni realigas en kunlaboro kun la Regiona Plenkreskula Kleriginstitucio (Ländliche Erwachsenenbildung in Niedersachsen e.V. , LEB).
Detalojn, alvokojn kaj aliĝeblon ni aperigas ĉe eventaservo.org kaj per nia Facebook-paĝo. Bonvenon al la virtualaj klubkunvenoj!

Interkulturaj vesperoj

Temas pri porokazaj eventoj, ofte realigataj per prelegvojaĝantoj, staĝantoj, eksterlandaj gastoj. Ĉu vi ŝatus "kulturvojaĝi" en la mondo? Ni atendas por tiuj specialaj kunvenoj ĉiujn, kiuj ŝatus aŭdi, informiĝi, lerni pri la kulturo (lingvo, literaturo, muziko, arto, ktp.) de aliaj popoloj, interŝanĝi ideojn, pridiskuti kulturtemojn, volas ekkoni la tradiciojn kaj la nuntempan vivon en aliaj landoj.

La prelegoj daŭras ĉ. 60-90 minutojn. La prelegoj estas aŭ en Esperanto aŭ en naciaj lingvoj kun traduko al Esperanto. La kunvenoj estas publikaj, sen enirbileto, sed por specialaj okazoj povas esti petata iom da kotizo. Tiuj eventoj estas realigataj en kunlaboro kun Ländliche Erwachsenenbildung in Niedersachsen e.V. (mallonge LEB).


Lingvokursoj

(Por aktualaj kursofertoj, klerigsesioj bv. rigardi en la menuo 'Programoj')
Lernu Esperanton kaj perfektigu vian lingvoscion en ICH, kie Esperanto estas ĉiutage uzata hejma kaj laborlingvo! Lernu leĝere, senŝvite tamen efike! Lernu konversaciante aŭ rektmetode!
Ĉiujare ni anoncas plurajn kursojn por komencantoj, daŭrigantoj kaj perfektiĝemuloj. Bv. rigardi la programkalendaron (menuo Programoj).
La grupoj estas dividitaj laŭ niveloj. La anoncitaj kursoj de A1 ĝis C1/C2 sekvas la nivelojn laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), la kursgvidantoj estas spertaj fakuloj.
Jen la ofertoj:
  • ekzercigaj ĉeestaj kursoj
  • kelkaj tagoj en E-lingva medio
  • ebleco elprovi la lingvon en ĉiutaga vivo
  • evoluigo de parolkapablo
  • plilarĝigo de vortprovizo, leksiko
  • gramatika perfektigo
  • renkontiĝo kun aliaj E-parolantoj
  • faka, persona helpo de spertaj instruistoj
  • lingva prepariĝo antaŭ gravaj E-renkontiĝoj
Laŭdezire, laŭbezone (se estas min. 5 personoj) post antaŭa interkonsento ni organizas ĉeestajn kursojn en tempo plej konvena por vi!
Perfektiĝemuloj, bonaj lingvouzantoj, instruemuloj, movadaj aktivuloj bv. rigardi ankaŭ la ofertojn de la t.n. klerigseminarioj, studsesioj, kiuj ebligas lingvolernadon, partoprenon en fakseminarioj, fakprelegoj kaj en trejnado laŭ modulara klerigsistemo.
Instruado de Esperanto havas prioritaton en nia agado, tial Germana Esperanto-Centro (GEC), la oficiala klerigejo de Germana Esperanto-Asocio (GEA) ofertas Esperanto-lingvokursojn dum la tuta jaro de unutaga ĝis tutsemajna, de enkonduka ĝis perfektiga, do:    
  • je ĉiu nivelo
  • laŭ tradiciaj kaj modernaj metodoj
  • Cseh-metode
  • per modernaj instruhelpiloj
  • atentante individuajn bezonojn
Ni organizas laŭdezire ankaŭ
  • preparkursojn antaŭekzamenajn
  • provekzamenan testadon
La kursoj ĝenerale enhavas po 5 instruhorojn tage (9:30-12:45) kaj posttagmezan lingvoekzercadon enkadre de variaj interesaj libertempaj programoj.
La partoprenantoj ricevas oficialan kursfinan atestilon de GEC.

Instruistoj, kursgvidantoj:
  • Zsófia Kóródy (pli ol 30-jara instrupraktiko, universitata diplomo de ELTE Univ., Budapest, Hungario, pri Esperanto, la angla kaj hungara lingvoj kaj literaturo, rajtigita ekzamenanto de GEI, ILEI kaj KER-ekzamenoj)
  • Peter Zilvar (GEA-komsiito por klerigado, studis interlingvistikon ĉe UAM, Poznan, Pollando, rajtigita ekzamenanto de GEI, ILEI kaj KER-ekzamenoj)


Lingvokursoj en 2024
Vizitu Herzberg, ekkonu la Esperanto-urbon kaj ekskursu lernante, ekzercante Esperanton en la belega regiono de la Harz-montaro!

Dato Kurso Nivelo Rimarko Loko
februaro 09-11 Intensa semajnfina kursaro por komencantoj, komencintoj, konversaciemuloj (A1, A2-B1, B2-C1) A1-C1 niveloj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro ICH Herzberg
aprilo 25 19-20:30h VHS retkurso por komencantoj, informvespero pri Esperanto, enkonduko: Esperanto-gramatiko, baza vortprovizo (A1) A1 interesiĝantoj, komencantoj VHS Berlin/Pankow
aprilo 27-majo 02
Semajnfina Esperanto-kurso kun kulturaj programeroj, ekskursoj en la Harz-regiono,
partopreno en tradiciaj Harz-montaraj festoj okaze de la „Valpurga Nokto“.
A1-C2

ĉiuj niveloj, konversaciemuloj

ICH Herzberg, Harz-regiono
majo 17-21 Kursoj kun ekskursoj: 200-jara Jubileo de „La Harc-vojaĝo“ de Heinrich Heine. Unusemajna programo kun lernado, literatura seminario, ekskursoj sur la spuroj de la fama poeto Heinrich Heine de Göttingen, Ebergötzen, Osterode, Hanskühnenburg, Herzberg, Wernigerode kaj „Brocken“ (bicikle, migrante, parte trajne kaj per aŭto). A1-C2

Ankaŭ parttempa partopreno eblas.

Lernado en grupoj laŭ niveloj.

ICH Herzberg, Harz-regionoI
julio 05-13 kaj 13-21 SEP-9/1-2: Somera Esperanto-Perfektigo: intensa lingvolernado, konversaciado por infanoj, gejunuloj, plenkreskuloj. Ekskursoj per biciklo, trajno kaj piede, diskutado pri aktualaĵoj, konatiĝo kun Esperanto-literaturo kaj la biblioteko de Ia Esperanto-Centro, kulturaj programeroj (SEP-informilo, .pdf 193KB) A1-B1
kaj
B2-C1

atestilo pri partopreno,
por instruontoj: metodika trejnado
 

ICH Herzberg


aŭgusto 02-11

SEP-9/3: Somera Esperanto-Perfektigo: intensa lingvolernado, konversaciado por infanoj, gejunuloj, plenkreskuloj.
Ekskursoj, kulturaj programeroj 

A1-C2 atestilo pri partopreno,
por instruontoj: metodika trejnado
ICH Herzberg
septembro 23 19-20:30 VHS retkurso por komencantoj, informvespero pri Esperanto A1 interesiĝantoj, komencantoj VHS Berlin/Pankow
oktobro 03-06 TORPEDo-19: Pedagogiaj Tagoj, trejnseminario por aktivuloj, kulturgvidantoj B2-C2 atestilo pri partopreno ICH Herzberg
novembro 15-17 Semajnfina intensa Esperanto-kurso: grupetoj laŭ niveloj (A1, A2-B1, B2-C1) A1-C2 atestilo pri partopreno ICH Herzberg
novembro 26 19-20:30 VHS retkurso por komencantoj, informvespero pri Esperanto A1 interesiĝantoj, komencantoj VHS Berlin/Pankow
decembro 13-15 Studsemajnfino: lingva perfektigo kaj trejnsesio B2-C2 atestilo pri partopreno ICH Herzberg