RSS

Eventoj 2015 - 2016


Tutjara programoferto de Germana Esperanto-Centro (GEC) / Interkultura Centro Herzberg (ICH) kaj Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI, landa sekcio de ILEI) 
Programojn el la pasintaj jaroj, fotojn, albumojn pri multaj eventoj, interesaĵoj (ekde 2009) vi povas trovi sube, sub la tabelo, alklakante la ligilon.

2016
Elŝutebla: jarkalendaro por 2016 (.pdf, 96,5KB ). La liston de specialaj prelegoj enkadre de Interkulturaj Vesperoj en partnereco kun LEB ni povas sendi al vi rete.


PROGRAM-KALENDARO 2016   -   Jubilea jaro

Esperanto-urbo 10-jara!
Esperanto-Societo Südharz 40-jara!

Dato Temo Loko

2016 februaro 05-07

72a Studsesio: studmodulo pri novaj teknikoj + Vikipedio & perfektiga Esperanto-Kurso

Herzberg ICH

februaro 19-21 Intensa semajnfina kursaro por komencintoj, konversaciemuloj ICH

marto 03-08
marto 04

73a GEA-Studsesio: seminario pri arkivoj kaj historio, gvidata de Jan & Lene Niemann, DK
19:00 Vivo en Gronlando: prelego de gesinjoroj Niemann (LEB-evento)
ICH
marto 05 11:00 Malfermo de ekspozicio pri Ex libris, kolektaĵo de Esperanto-Centro en la urba muzeo Welf-kastelo, Herzberg
marto 12 19:00 Prezentado, fotoj de Mireille Grosjean pri Svislando ICH
marto 25 - aprilo 01 32a Printempa Semajno Internacia (PSI) Bad Hersfeld
aprilo 25-29 Tutsemajnaj intensaj lingvokursoj A1-B1, B2-C1 (VHS Bildungsurlaub) + metodika trejnado VHS + ICH 
Herzberg
aprilo 29 - majo 01 Kultur-turisma semajnfino, ekskursoj, festo de Valpurga nokto

ICH
Harz-montaro

majo 13-16
majo 15
93a Germana Esperanto-Kongreso: prelegoj, prezentado
18:00 AGEI-jarĉefkunveno
München
majo 27-29

Renkontiĝo, konferenco de blindaj Esperantistoj

Herzberg/Sieber
ICH + Hotel Zum Pass
junio 10-12

74a Studsesio: studmodulo pri gramatiko, lingvistiko.
Intensa paroliga lingvokursaro en diversaj niveloj, antaŭekzamena prepariĝo (B1-B2-C1)

ICH
junio 12-13 Lingvaj ekzamenoj de Germana Esperanto-Instituto  ICH
junio 14-18 Lerneja grupo el Rybnik vizitas Herzberg Herzberg, ICH
junio 24 14-18h: Festo en la parko (kun Esperanto-informbudo, ludoj) Domeyer Park
julio 03-10 Somera Arbara Lernejo (SALO 11): kunferiumado kaj lingvokurso por ĝemelurbaj gejunuloj el Herzberg kaj Góra Herzberg/Sieber
julio 09
julio 10
 
11:00 10-jara jubileo de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo: kultura festprogramo, ekspozicio, bufedo
11:00: urborigardado kun gvidado en Esperanto, vizito al la Esperanto-Centro
16:00: Forumo pri Esperanto-urbo, poste ĝardenfesto kun rostado 
Welf-kastelo
Herzberg
ICH, ICH-ĝardeno
julio 16-23

89a SAT-kongreso
prelegoj, riĉa kulturprogramo, urborigardado, ekskursoj en la Harz-montaro, en Hannover, ktp. 
(komuna vetureblo al UK en Nitra, Slovakio)
Ekspozicio pri SAT-movado

Herzberg/Sieber

 
septembro 11 Tago de la Monumento: informado en la Esperanto-sekcio en la kastela muzeo Kastela muzeo - Esperanto-ĉambro
septembro 14 de 16h: Interkultura Fazeola Festo kun Zukunftswerkstatt: ĝardena pikniko, babilado ICH-ĝardeno
septembro 22-29 Erasmus+ projektseminario en Poznan, PL por elektitaj trejnotoj kaj kunveno de projektpartneroj Poznan, PL
septembro 30 - oktobro 03 TORPEDo 11: Pedagogiaj Tagoj, 75a Studsesio: studmodulo pri didaktiko, metodiko, instrukapabliga trejnado ICH

oktobro 28-30

Kunveno kaj konsultiĝo de Landaj Ligoj, estrarkunsido de GEA

Herzberg

oktobro 24 Tago de la Bibliotekoj: kulturevento rilate al la Esperanto-Sekcio en la urba biblioteko urba biblioteko, ICH
novembro Esperanto-Societo Südharz 40-jara!
Jubilea kulturprogramo, kluba festo, ekspozicio 
ICH
decembro 09-11
decembro 10
76a Studsesio, plukerigado, studmodulo pri literaturo, movadhistorio
18:00 Zamenhof- kaj Kristnasko-festo
ICH
restoracio
decembro 28 - januaro 04, 2017 Jarfina festo, novjara renkontiĝo LUMINESK Kleve (Niederrhein)
     

 

 

 


Programofertoj el pasintaj jaroj  (ekde 2009). Fotojn, albumojn vi povas vidi en la fotogalerio de Eventoj kaj Esperanto-objektoj en la menuo maldekstre.

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts