RSS

Publika Esperanto-biblioteko kaj internacia arkivo en Herzberg am Harz


Projekto por publika Esperanto-biblioteko en Herzberg
 
Gravajn decidojn faris la urba konsilio de Herzberg! Jen kelkaj detaloj pri la planoj:       
 
PLANO 1) PUBLIKA ESPERANTO-BIBLIOTEKO
Ili konsentis, ke tre baldaŭ eblos instali specialan Esperanto-sekcion en la publika urba biblioteko.
Temas pri almenaŭ 70-metra librobretaro, kiu ebligos prezenti tie riĉan kolektaĵon de
  • Esperanto-libroj,
  • binditaj gazetoj,
  • lernmaterialoj, vortaroj en Esperanto kaj aliaj lingvoj,
  • fakaj materialoj, ekz. pri pedagogio, metodiko, interlingvistiko.
  • nove aperintaj libroj, gazetoj, aktualaĵoj
Finfine en Germanio Esperanto estos videbla, spertebla, studebla en publika kaj malfermita urba biblioteko, kiu estas vizitebla dum la regulaj malfermhoroj.
Ĝi estos ankaŭ konstanta informejo kaj kun aparta legoĉambro ankaŭ kunvenejo por ĉiuj generacioj.
 
PLANO 2) BLINDULA BIBLIOTEKO
Urbo Herzberg kaj Interkultura Centro Herzberg helpeme akceptis, transprenis de la ĝisnuna prizorganto Rob Moerbeek el Nederlando la blindulan bibliotekon, kolektaĵon de Brajlaj materialoj, kiuj alvenis el Rotterdam kaj estas provizore deponitaj en la malnova urbodomo. Laŭ esperoj ankaŭ tiu grava kolektaĵo baldaŭ trovos sian hejmon en taŭga loko kaj povos ekfunkcii prunto-servo.
Ni petas vian helpon, financan subtenon!
 
LIMDATO: La unua etapo, la unuaj paŝoj devas esti farataj antaŭ la vintro, do tuj, dum novembro-decembro 2014!
 
BEZONO: Ni esperas, ke ni sukcesos rapide kolekti monon por bazaj investokostoj kaj akiri la bezonatan financan subtenon de vi kaj aliaj helpemaj, bonkoraj Esperantistoj, asocioj, ktp. por bretaro, transportkostoj, laboristoj por la instalado kaj elformado de taŭgaj kondiĉoj por la nova biblioteka sekcio.
 
PLANO 3) INTERNACIA ARKIVEJO
Laŭ la planoj, en la jaro 2015 eblos ekuzi ejojn de iama baza lernejo en Herzberg/Sieber kiel Esperanto-arkivejon por taŭge solvi tie la stokadon de konservendaĵoj, ekz:
  • gazetduoblaĵoj, arkivo de ICH
  • arkivmaterialoj de GEA
  • arkivmaterialoj de ILEI kaj restnumeroj de IPR
  • arkivmaterialoj de ISAE kaj restnumeroj de Scienca Revuo
  • aliaj E-materialoj laŭbezone
La nova stokejo signifos ankaŭ novan kapaciton por akcepti Esperanto-librojn, gazetojn kaj arkivmaterialojn kaj plenumi interŝanĝdezirojn.
La arkivejo povos funkcii ankaŭ kiel eta oficejo, surloka laborejo.
 
HELPANTOJ, honoroficaj homfortoj estos vere bezonataj, ekz. por min. 1-2-semajnaj periodoj por
  • ordigi materialojn,
  • listigi, katalogi ilin,
  • prepari stokojn por interŝanĝo kaj
  • plenumi laŭbezonan skan-labroron.
Laŭ interkonsento por certa tempo ni povos oferti senkostan tranoktadon en la "Esperanto-loĝejo" (Volontulejo), en specialaj kazoj ni povos pagi iom da poŝmono.
 
LIMDATO: Nefiksita, dum 2015 ni planas finfari la translokadon kaj sisteme ordigi ĉion. Pri la uzkondiĉoj de la ejoj ni ankoraŭ devos paroli kun la urboadministracio.
 
BEZONO: Antaŭvidataj bezonataĵoj estas ĉ. 100 m-oj da bretoj, bretaro, libroŝrankoj (pluraj eĉ ŝloseblaj), aktujoj, tabloj kaj simplaj oficejaj mebloj, aparatoj, honorarietoj kaj loĝkostoj por volontuloj.
 
FINANCOJ: Ni kalkulas je tuja bezono de ĉ. 5000 EUR. Pro tio ni petas financan helpon, subtenon.
 
ADOPTU BRETOJN, BRETARON:                     
ekz. 1m = 30 EUR, 5m = 150 EUR, 10m = 300 EUR. 170m = 5100 EUR
Bv. indiki, ĉu via nomo aperu en la publika listo de donacintoj:  JES  /  NE
 
SUBTENU la urbon, kiu multe subtenas Esperanton!
Via donaco estos ankaŭ naskiĝtaga donaco al la 10-jara Interkultura Centro Herzberg, kiu realigis kaj realigadas multon por krei Esperanto-urbon, servi la Esperanto-movadon, instrui kaj informadi la publikon pri la internacia lingvo.
 
KONTONUMERO:
1) IBAN  DE28263510150101457927,  BIC  NOLADE21HZB Sparkasse Herzberg am Harz,
ricevanto: Esperanto-Gesellschaft Südharz, DE-37412 Herzberg am Harz, bonvolu mencii la celon "donaco por biblioteko kaj arkivo".
Volonte ni sendos al vi komunutileccelan donackvitancon por via financoficejo.
 
2) Vi povas uzi ankaŭ la UEA-konton ikch-a.

Deŝutebla flugfolio (.pdf, 186KB). Bv. printi, disdoni, dissendi, varbi per vi inter viaj konatuloj! Dankon.
 
Anticipe ni dankas al vi pro via helpemo, bonvolema, rapida subteno!
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts