Bonvenon al Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo
Deutsch | English | Français | Magyar | Italiano | 한국어 | Lietuvių | Polski | Português | Српски / Srpski | Sverige
Prezentadmaterialo kun fotoj: Herzberg - la Esperanto-urbo (.pdf 3.4 MB)
Herzberg am Harz estas urbeto en la mezo de Germanio. La urbo havas ĉ. 900-jaran historion. Multon interesan vi povas trovi en Esperanto pri la urbo, ĝia historio, vizitindaĵoj, ĝemelurbaj kontaktoj, ktp. sur la urba hejmpaĝaro: http://herzberg.de
La decido
Ekde la 12-a de julio 2006 Herzberg uzas oficialan kromnomon „la Esperanto-urbo“. Por tio voĉdonis ĉiuj kvar partioj en la Herzberg-a urboparlamento. Poste urbestro Gerhard Walter ricevis centojn da gratuloj el la tuta mondo.
Ĝemelurbaj kontaktoj
Speciale sukcesa estas la apliko de Esperanto por vigligo de ĝemelurbaj kontaktoj inter Herzberg kaj Góra en Pollando. En aprilo 2005 la urbestroj Gerhard Walter kaj Tadeusz Wrotkowski interkonsentis uzi Esperanton kiel neŭtralan pontolingvon. Esperanto estas instruata en la lernejoj de ambaŭ urboj. En aŭgusto 2006 okazis per Esperanto la unua renkontiĝo de lernantoj el Herzberg kaj Góra en arbara junular-feriejo en Herzberg-Pöhlde. Similaj renkontiĝoj, kun eĉ pli internacia partoprenantaro, okazos laŭplane en ĉiu somero.
Esperanto-pioniro
Esperanto-agado en Herzberg komenciĝis en la 1960-aj jaroj, kiam Joachim Gießner [:joahim gisner:] ekinstruis la neŭtralan pontolingvon. Li estis dum 46 jaroj tre aktiva prezidanto de la Germana Esperanta Fervojista Asocio, dum 22 jaroj prezidanto de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio kaj tradukis ĉirkaŭ 400 kantojn al Esperanto. La regiona klubo Esperanto-Societo Sudharco (Südharz) festis en 2001 sian 25-jaran jubileon per kleriga kaj kultura aranĝo kun internacie elstaraj partoprenantoj en la kastelo super la urbo.
Agadoj
Klerigado kaj kulturo estas la precipaj laborkampoj de la Herzberg-aj esperantistoj. Interkultura Centro Herzberg funkcias interalie kiel filio por klerigado kaj kulturo de la Germana Esperanto-Asocio kaj klerigcentro por la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Dum la tuta jaro okazas Esperanto-kursoj, pluklerigaj studsesioj, fakaj kursoj kaj aliaj Esperanto-aranĝoj. Herzberg estas germania kaj internacia centro por klerigado de Esperanto-instruistoj.
Ni ŝatus, se Herzberg fariĝus Esperanto-modelurbo kun dulingvaj vojmontriloj, manĝokartoj en Esperanto kaj multaj aliaj ofertoj por esperantistaj gastoj. Unuaj paŝoj al tiu celo jam videblas: multloke vojmontriloj gvidas al „Esperanto-Centro“, kaj la restoracio sur monto „Großer Knollen“ en januaro 2007 surtabligis la unuajn Esperanto-manĝokartojn de la Esperanto-urbo.
Herzberg estas vizitinda ne nur pro la klerigaj kaj kulturaj aranĝoj de la Interkultura Centro Herzberg, sed ankaŭ pro la bela pejzaĝo kaj la interesa historio.
Atingeblo
Herzberg situas meze de Germanio, ĉe la suda flanko de la Harz-montaro. En la montaro komenciĝas tuj najbare la Nacia Parko Harz kun vastaj arbaroj, antaŭ la montaro troviĝas karsta pejzaĝo kun montetoj, rokoj kaj kavernoj. Interesajn ekskursocelojn oni trovas ankaŭ en la proksimaj vilaĝoj, agrablaj feriolokoj: Sieber, Lonau, Scharzfeld kaj Pöhlde.
Herzberg estas facile atingebla de la aŭtoŝoseo A7 sur vojoj B243 kaj B27. Proksimaj flughavenoj: Hannover, Paderborn, Halle/Leipzig, Berlin, sed nek Frankfurt kaj Dortmund estas tro for.
2010
Herzberg - la Esperanto-urbo deziras al vi agrablajn festotagojn, sukcesan, felĉan novan jaron kaj invitas al interesaj novaj programoj dum 2010!
Herzberg - la Esperanto-urbo atendas vin en somero 2010! OSIEK-konferenco 17-23. julio - venu, se vi ne veturos al UK! Eĉ poste kulturfestivalo.
Ni kore invitas vin partopreni en la ĉi-jara renkontiĝo, kiu ne nur ebligos por vi ĝui la belecon de nia urbo, ofertos multajn vidindaĵojn en la regiono, sed zorgos pri fakaj temoj kaj aparta Esperanto-etoso en la Esperanto-urbo dum la tuta semajo.
Bv. klaki ĉi tien por detalaj informoj kaj aliĝilo.
|