RSS

SEP 2018


Semajnoj de Esperanto-Perfektigo

SEP3 - 2018

La trian fojon organizas Interkultura Centro Herzberg dusemajnan someran intensan lingvo-perfektigan kursaron
en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo.

SEP = Semajnoj de Esperanto-Perfektigo: 2x1 semajnoj kun intensa lingvolernado, lingva perfektigo kaj
metodika-instrukapabliga trejnado.
Aliĝu ĝustatempe, legu pri pagado, detaloj ĉi-sube.

Speciala somera oferto (informilo/aliĝilo .pdf, 162 KB)

01.07.-08.07.2018
08.07.-15.07.2018

1) Esperanto-lingvokursoj por
a)  Komencantoj
b)  Progresintoj

2)  Instrukapabliga-metodika trejnado por Esperanto-instruantoj (klerigmodulo)

Programo, detaloj

Ĉiutage: 6 instruhoroj
Posttagmeze: Urborigardado, ekskursoj kun gvidado, promenado, sportoj (naĝado, biciklado, tabloteniso, ktp.)
Vespere: Filmoj, muziko, ludoj, babilado
 
Kostoj
A) Kurskotizoj:        
1 semajno  120,00 €    
14 tagoj
     185,00 €
-  Eblas kelkaj stipendioj, bv. demandi!
-  (Rabatitaj prezoj: ekz. por studentoj)
 
B) Tranoktebloj
Ni peras por vi tranokteblon, elektu el la listo:

B.1) Hotelo (3 aŭ 4-stela, kun matenmanĝo)                35-60 € / nokto
B.2) Privata apartamento (se min. 2 personoj)               ĉ. 20 € / persono / nokto
B.3) Favorpreza Esperanto-tranoktejo                              15 € / persono / nokto
B.3) Tranoktado en propra tendo:                                       senkosta

Mi ĝiras antaŭpagon de 50,00 € al:
Esperanto-Gesellschaft Südharz en DE-37412 Herzberg am Harz
IBAN: DE28263510150101457927  BIC: NOLADE21HZB
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts