RSS

Góra - la ĝemelurbo


Herzberg am Harz estas en ĝemelurba rilato kun Góra (Pollando) ekde oktobro 1993. Nova etapo en tiu kontakto komenciĝis en 2005: ambaŭ urbestroj interkonsentis ekuzi Esperanton kiel pontolingvon kaj rekomendi la lernadon de la internacia lingvo al la urbanoj. La unuaj kursoj estis ofertitaj al lernejoj, instruistoj, urbaj dungitoj. 

Ekde tiam okazas multaj interesaj programoj, regulaj renkontiĝoj inter lernejanoj, klubanoj, amikaro, oficialaj vizitoj, akceptoj de urba administraro. En somero grupo de lernantoj el ambaŭ urboj partoprenas en 1-2 semajna intensa lingva trejnado, en t.n. Somera Arbara Lernejo (SALO), kie la komuna lernado, distriĝo, aventuroj zorgas pri neforgeseblaj travivaĵoj.

La historio de la nova ĝemelurba projekto, novtipa kunlaboro estas legebla sur la hejmpaĝo de urbo Herzberg, kune kun multaj novaĵoj, raportoj. Bonvolu entajpi la vorton 'esperanto' en la serĉkampon (Stichwortsuche). 

Ankaŭ la hejmpaĝo de urbo
Góra enhavas multajn informojn pri la vigla agado per Esperanto (uzu la serĉkampon Wyszukaj kaj alklaku la ruĝan butonon dekstre de ĝi).

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts