RSS

Fotoalbumoj


SALO-5
Somera Arbara Lernejo en Herzberg/Sieber por ĝemelurbaj lernejanoj kun intensa lernado de Esperanto
Ĵaneta kun siaj desegnaĵoj: kio okazis dum SALO-5? Ni multe lernis: ne nur Esperanton sed ekkoni, helpi unu la aliajn, kunagadi, amikiĝi Zamenhof certe ĝojis vidi la gajan Esperanto-junularon :-) Spectaculum (mezepok-stila festo en la kastelo de Herzberg) Kastela muzeo: ekspozicio pri Zamenhof Paroliga kurso kun André Dankon, André pro via helpo, ludoj, interesaj rakontoj pri KEKSO, GEJ, ktp. Busekskurso al la Harz-montaro. Paŭzo ĉe Torfhaus Urborigardado en Goslar (historia urbo de Monda Kulturheredaĵo) Dancado, muziko, prezentadoj plibeligis eĉ la pluvajn vesperojn Granda flago kaj la vicurbestro de Herzberg salutas la ĝemelurban delegacion antaŭ la urbodomo Akcepto kun donacetoj por SALO-5 partoprenantoj en la urbodomo Rostadfesto en la arbaro kun vizito de gepatroj, parencoj, gastoj, ekz. Gian Carlo Fighiera el Italio Babilado dum manlaboro, kreado de donacetoj Jen niaj desegnaĵoj pri la familio Vizito al Interkultura Centro Herzberg: biblioteko, organiza centro Naskiĝtaga festo kaj donacetoj por Michaela dum la adiaŭa vespero

Reen al la albumoj
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts