RSS

Virtualaj klubkunvenoj


Pro la koronviruso publikaj eventoj, grupkunvenoj estas malpermesataj kaj estas forta rekomendo resti hejme kaj eliri nur, se estas grava kialo, urĝa aranĝendaĵo. En tiu situacio kompreneble nek nia Esperanto-klubo povas funkcii laŭ la regula maniero. Post kelksemajna paŭzo en marto 2020 ni ekstudis eblon aranĝi la kunvenojn en virtuala formo kaj ekde la mezo de aprilo ni uzas la interretan programon ZOOM por kontakti ne nur klubanojn sed ankaŭ akcepti vizitantojn el pluraj landoj, el multaj kontinentoj. La kunventempo restas: en ĉiu mardo inter 18-19h la Esperanto-Centro Herzberg estas atingebla por babilado, informinterŝanĝo, diskutado pri aktualaĵoj kaj pri aliaj elektitaj temoj. Ni prezentas ankaŭ interesaĵojn el nia biblioteko kaj montras diversajn materialojn el nia kolektaĵo. Ĉiuj estas bonvenaj! https://us04web.zoom.us/j/5986278052  (Meeting-ID: 598 627 8052). Detaloj, aktualaj temoj, anoncoj ĉe https://eventaservo.org/


Reen
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts