RSS

Aktuale



Klubvespero pri Hungario  2018-04-06

La Esperanto-klubo en Herzberg kunvenas en ĉiu merkredposttagmezo kaj krom lingvolernado, ekzercado ofte organizas kulturvesperojn. Tiam la klubanoj pritraktas interesajn, aktualajn temojn, lernas pri aliaj landoj, kutimoj, kulturoj. Speciala kleriga evento en marto - en kunlaboro kun LEB (Ländliche Erwachsenenbildung) - estis lernado pri Hungario, ĝia historio, geografio, popolkutimoj, folkloro, ktp. Al la agrabla vespera programo aldoniĝis gustumado de memfaritaj pladoj laŭ hungaraj receptoj. Dank' al la kontribuo de Krisztina, kiu pretigis bongustaĵojn, la partoprenantoj povis gustumi brasikaĵon, viandaĵojn kun aldonitaj kapsikoj en la koloroj de la nacia flago: ruĝa, blanka (flaveta), verda kaj eĉ trinki hungaran vinon. La klubanoj kaj la gastoj devenintaj el Hungario, Pollando kaj Nederlando aŭskultis hungaran muzikon, rigardis filmetojn kaj rakontis pri siaj spertoj en Hungario. Fotoj


Kunvenoj de la Fondaĵo Esperanto-urbo  2018-03-28

La Fondaĵo Esperanto-urbo en marto 2018 havis sian jarkunsidon en la urbodomo en Herzberg: kunvenis la estraro (sub gvido de urbestro Lutz Peters) kaj la kuratoraro (sub gvido de eksurbestro Gerhard Walter). Laŭ la ĉiujara kutimo la du organoj de la fondaĵo komune kunsidas, tiel eblas rekta informado pri la laboro kaj decidoj. La kunvenintoj diskutadis en bona harmonio, ja la celoj estas la samaj: trovi pli da financaj subtenantoj kaj saĝe decidi pri la subvenciado de laŭstatutaj agadoj, ekz. kulturaj eventoj, instruado kaj disvastigado de Esperanto, ĝemelurba agado. Okazis decido ankaŭ pri eldono de nova faldfolio, kiu estos disdonata en Esperanto-renkontiĝoj por trovi novajn sponsorojn. La kuratoraro havis ankaŭ alian taskon: okazis renovigo de la gvidantaro kaj elekto de novaj membroj. La nova prezidanto de la kuratoraro fariĝis Andreas Emmerich, al la membraro aldoniĝis tri novaj personoj. Raporto germanlingve sur la urba hejmpaĝo, fotoj.


Intensa lingvokurso (VHS-Bildungsurlaub)  2018-03-20

La intensa lingvokurso komence de marto estis organizita en la Esperanto-Centro en kunlaboro kun la Popolaltlernejo (VHS) Osterode-Göttingen, gvidata de Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar. Ĝi ricevis agnoskon kiel klerigcela feriosemajno kaj ebligis al la partoprenantoj forpermeson de laboro. La lernado daŭris 40 horojn en 5 tagoj, la lernprogramo enhavis gramatikan perfektigon, plibonigon de la parolkapablo, plilarĝigon de la vortprovizo, diskutadon pri aktualaj novaĵoj en la mondo kaj en la Esperanto-movado. La biblioteko de Interkultura Centro Herzberg estis taŭga loko por la kurso: Esperanto-vortaroj, lernolibroj, faklibroj, gazetoj, ludoj, ktp. estis je dispono kaj multe uzataj de la kursanoj. Krom la lernado restis iom da tempo promenadi kaj ekkoni vidindaĵojn en Herzberg, fari mallongajn ekskursojn al la regiono kaj agrable pasigi kune la vesperajn horojn babilante, ludante. Je la fino de la semajno ĉiuj ricevis de la Popolaltlernejo atestilon pri partopreno. Raporto sur la urba hejmpaĝo, fotoalbumo.


Lingvokurso por komencantoj  2018-02-19

En la semajnfina intensa lingvokurso partoprenis entuziasmaj interesiĝantoj, kiuj alvenis por lerni Esperanton en Interkultura Centro Herzberg (ICH) en Herzberg - la Esperanto-urbo. Ili estis komecantoj aŭ komencintoj kaj rapide lernis sub la gvido de Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar. La baza lernmaterialo estis la lernolibro de Stano Marĉek, al kiu estis aldonitaj Cseh-metodaj ekzercoj, gramatikaj klarigoj kaj taskoj por akiri bazan vortprovizon por tuja komunikado. La partoprenantoj ŝatis la vigligajn situaciajn kaj lingvajn ludojn kaj ĝojis ekkoni kelkajn spertajn kaj junajn esperantistojn, niajn eks-lernantinojn, kiuj vizitis nin dum la semajnfino: Cornelia Luszczek helpis paroligi la kursanojn kaj Michaela Stegmaier, prezidantino de GEJ, kontribuis ankaŭ al la vespera programo per gitarludado kaj instigo al komuna kantado. La lecionoj daŭris de la 9a horo matene ĝis vespero, kun paŭzoj kaj promenado en la urbo, vizito al la kastelo. En sabato okazis komuna vespermanĝo en la Esperanto-Centro kaj transdono de la KER-atestiloj al ekzamenitoj en 2017. La kursanoj konatiĝis ankaŭ kun kelkaj klubanoj, uzis la bilbiotekon de ICH, estis informitaj pri la vasta uzeblo de Esperanto kaj ricevis multajn utilajn movadajn informojn. Ili planas intense lernadi kaj reveni al Herzberg por daŭriga kurso. Fotoalbumo


Karnavalo en Pöhlde  2018-02-19

La tradicia vintra evento en Pöhlde allogis multajn spektantojn, interesiĝantojn. La spektakla karnavala programo en tiu urboparto de Herzberg enhavis ankaŭ en 2018 procesion en variaj, multkoloraj kostumoj, bele dekoraciitajn, ornamitajn ĉarojn, surstratan marŝadon kaj dancadon, viglan muzikludadon far marŝantaj muzikgrupoj. La Karnavala Klubo Pöhlde elpensis la prezentatajn scenojn, kostumojn kaj maskojn kaj multon laboris dum la tuta jaro por prepari la buntan programon, organizi la kelkhoran eventon. Al la spektantaro aliĝis ankaŭ grupo de klubanoj, geamikoj kaj gastoj de la Esperanto-Centro Herzberg, kiuj surhavante Esperanto-reklamilojn prezentis sin al la publiko. Jen kelkaj bildoj en la fotoalbumo.


Vizito al Sekelj Tibor ekspozicio  2018-02-05

El la riĉa kolektaĵo de Tibor Sekelj, la mondfama esperantisto, vojaĝanto, esploristo, la muzeo en urbo Senta (Zenta) en Serbio organizis specialan ekspozicion, kiu montras ĉi-jare ĉefe ĉapelojn kaj maskojn. Laŭ donackontrakto kun la vidvino Elisabet la muzeo prizorgas la pli ol sepcent objektojn kaj regule organizas laŭtemajn ekspoziciojn el la multflanka, valora kaj tre unika kolektaĵo. Inter 17 decembro 2017 - 12 februaro 2018 estis videblaj multaj interesaĵoj, kiujn Tibor Sekelj akiris dum siaj vojaĝoj al egzotikaj landoj, malmulte konataj regionoj. Reprezentanto de Interkultura Centro Herzberg, Zsófia Kóródy ricevis inviton kaj havis la ŝancon rigardi tiun ĉi belegan ekspozicion, ĝuante la gastamon de Elisabet kaj la kompetentan fakan gvidadon de la estro de la muzeo. Post la rondrigardo en la muzeo okazis parolado pri serĉado de kunlaboreblo kun Interkultura Centro Herzberg, kiu prizorgas la esperanto-rilatajn ekspoziciojn en la urba muzeo en la Welf-kastelo en Herzberg. Fotoalbumo


Urbestra saluto  2018-01-13

Okaze de la nova jaro - jam laŭ plurjara tradicio - la urbestro de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo dissendas sian novjaran saluton ankaŭ nome de la urba konsilio kaj urba administracio. La mesaĝon sur bela bildkarto pri la urbo - kun subskribo de la nuna urbestro Lutz Peters - ricevis inter aliaj asocioj, kluboj kaj ankaŭ la aktivuloj de Interkultura/Esperanto-Centro Herzberg. Per tiu karto deziras ankaŭ ni al vi ĉiuj feliĉan novan jaron, sukcesojn, bonan sanon kaj multe da ĝojo en la jaro 2018.
Ne forgesu rigardi nian novan jarkalendaron kaj elekti taŭgan programon, ĉu lingvokursojn, ĉu klerigseminarion aŭ iun kulturan respektive turisman eventon, ktp. por vi laŭ via interesiĝo, bezono aŭ plaĉo. Multe da interesaj ofertoj atendas vin kaj kompreneble ankaŭ niaj servoj ekz. en la Esperanto-biblioteko, estos je via dispono. Vizitu la Esperanto-Centron kaj ankaŭ la Esperanto-muzeon en la Welf-kastelo, rigardu la urbon kaj konatiĝu kun la vidindaĵoj, ZEO-j en tiu unika loko. Bonvenon!


Zamenhof-festo en Sieber  2017-12-11

La tradician Zamenhof-feston la 9an de decembro en 2017 la Esperanto-Centro organizis en Sieber, en la Esperanto-hotelo Zum Pass. Kunvenis 25 personoj, Esperanto-amikoj el la regiono kaj eĉ gastoj el Pollando kaj Ĉinio. En la bele dekoraciita salono post komenca babilado ĉiuj ĝuis la bongustajn antaŭmenditajn pladojn de la hotela restoracio. Sekvis tradicia evento: alvenis Sankta Nikolao kun granda sako, el kiu li hazarde elektite disdonadis la donacetojn kunportitajn de la partoprenantoj. Bonegan etoson kreis la komuna kantado de kristnaskaj kantoj kaj la akompana pianomuziko de Richard Koscielny. La posedantoj de la hotelo, familio Liberski, fiere montris la belan murpentraĵon kun citaĵo el La vojo, poemo de Zamenhof. Ĝin pentris junaj polaj pentroartistoj. Albumo


80-a Studsesio  2017-12-11

La 80-a Studsesio traktis aktualan temon: lerni pri la vivo kaj verkoj de Zamenhof, ja en 2017 eĉ UNESKO rekomendis festeventojn pro la 100-a mortodatreveno de la iniciatoro de Esperanto. Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy prelegis kaj gvidis diskutadon pri historio, literaturo kaj Esperanto-kulturo. La partoprenantoj povis konsulti plurajn albumojn, biografiojn kaj aliajn faklibrojn pri D-ro Esperanto en la biblioteko de la Esperanto-Centro, ili legis kaj analizis ankaŭ kelkajn poemojn de Zamenhof. Dum la urborigardado en Herzberg okazis vizito al la kastelo, kie en la Esperanto-muzeo estas ankoraŭ videbla la ekspozicio pri Zamenhof el la kolektaĵo de la Esperanto-Centro. En la ĉambroj por la porokazaj ekspozicioj surprizo atendis la vizitantojn: inter la pentraĵoj far la pentroartisto Siegfried Schubert estis ankaŭ bela portreto de Zamenhof. Post intensa, tuttaga lernado la studsesianoj partoprenis la tradician Zamenhof-feston, kiu ĉi-jara okazis en Sieber, en hotelo Zum Pass. Bildoj


Gastoj el Japanio  2017-12-11

Esperanto-urbo, la vidindaĵoj kaj diversaj Esperanto-servoj allogas pli kaj pli multajn vizitantojn, interesiĝantojn. Ne estas surprize, ke kelkaj anoncas sian alvenon nur kelkajn tagojn aŭ horojn antaŭe. En novembro d-ro Izumi Yorimichi kaj lia edzino el Japanio vizitis Germanion, pasigis kelkajn tagojn en Berlino, de kie ili rekte veturis al Herzberg por persone sperti Esperanto-urbon, rigardi la arkivon kaj bibliotekon en la Esperanto-Centro kaj renkonti lokajn Esperanto-parolantojn. Ili kun ĝojo renkontis ankaŭ la kursanojn de la semajnfina intensa lingvokurso kaj volonte fariĝis parolpartneroj dum kelkaj instruhoroj. Pri la surpriza vizito aperis ankaŭ raporto sur la urba hejmpaĝo kaj gazetartikolo en la regiona gazeto Harzkurier. Fotoj, gazetartikolo (Harzkurier)


Montru ĉion (436) || Unua | Antaŭa | 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | Sekva | Lasta
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts