RSS

Aktuale



EMAS-kunsido en Hannover  2018-10-13

Kiel reprezentantoj de la Esperanto-Centro tri personoj partoprenis el Herzberg la jarĉefkunvenon de EMAS (Esperanto en Malsupra Saksio). Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar raportis pri la multflanka loka kaj regiona agado de la Esperanto-Centro en Herzberg, pri kursoj, klerigado, partopreno en internaciaj eventoj kaj projekto, kiel ekz. la ĵus finiĝinta Erasmus+ projekto kun pola kaj slovaka partneroj. En la kunsido en Hannover sub gvido de Thonmas Heberlein, prezidanto de EMAS, diskutadis 14 personoj, reprezentantoj de Esperanto-grupoj, kluboj en la federacia lando. La kunvenintoj elektis novan kasistinon (Lena Eis) pro la subita forpaso de Alke Geveke, kiu dum multaj jaroj aktive aranĝis la financajn aferojn de la asocio. Post la oficialaĵoj sekvis mallonga promenado en la urbo kaj komuna tagmanĝo en la ĉina restoracio Mikado, kie eblis trankvile babiladi, interŝanĝi opiniojn, ideojn kaj plani agadojn ĝis la sekvontjara kunsido. Fotoj


UK en Lisbono, Portugalio, 2018  2018-10-11

En la 103-a UK en Lisbono nome de la Esperanto-Centro Herzberg partoprenis Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, kiuj prezentis en la Movada Foiro la Esperanto-Centron kaj ĝian multflankan aktivaĵon en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, kontribuis al la programo de la Tago de Lernado per prelego pri la nova Esperanto-retkurso de Dr. Rudolf Fischer kaj pri la projekto de la Esperanto-Centro por krei por estontaj instruistoj kaj movadaj gvidantoj. La delegitoj el Herzberg aparte ĝojis ricevi la t.n. feliĉkarpon, donacon de la Japana Esperanto-Instituto pro la lerneja agado en la Esperanto-urbo. Ili ĉeestis ankaŭ la kunsidojn pri Esperanto-bibliotekoj kaj konsultiĝis kun gekolegoj pri kunordigado de kataloglaboro kaj kreado de komuna Esperanto-katalogo. La kongreso donis ankaŭ bonan eblon por amikaj renkontiĝoj, babilado, reciproka informado pri Esperanto-agadoj kaj eventoj, kaj por komuna partopreno en urborigardado, ekskursoj, fakaj kunsidoj, ktp. Fotoalbumo


SALO-13  2018-10-11

Inter 20-27 julio 2018 en Góra (PL) okazis la 13a SALO, la kunferiumado de gejunuloj el la ĝemelaj urboj Herzberg (DE) kaj Góra (PL). La 6 gelernantojn el Herzberg akompanis Michaela Stegmaier kaj Silvia Hoffmann, pri la antaŭtagmeza Esperanto-instruado kaj la interesaj posttagmezaj libertempaj aktivaĵoj zorgis la lokaj organizantoj, instruistinoj. Dum du tagoj vizitis la eventon Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy el Herzberg kun Gabriela Kanopfer el Hattorf, kiuj konsultiĝis kun siaj ĝemelurbaj geamikoj pri instruaj, edukaj kaj metodikaj demandoj kaj kompreneble ankaŭ pri organizado de estontaj SALO-j, krome pri aliaj ĝemelurbaj interagadoj, planoj por la sekvaj jaroj. La 3-persona germana delegacio - krom urborigardado en Góra - renkontiĝis ankaŭ kun klubanoj de la loka Esperanto-grupo. Albumo 


Erasmus+ projekto dum SES  2018-10-11

Meze de julio 2018 finiĝis la 2-jara Erasmus+ projekto "3-piliera ponto" kun partnerorganizaĵoj E@I el Slovakio kaj CEM el Pollando. En la lasta seminario kaj kunveno de projektgvidantoj nome de la Esperanto-Centro Herzberg partoprenis Peter Zilvar, Zsófia Kóródy, Gabriela Kanopfer, Michaela Stegmaier kaj Cornelia Luszczek. Dum la Somera Esperanto-Studado (SES) en Liptovski Mikulas (SK) eblis partopreni preparkurson antaŭ la KER-ekzamenoj.
La semajna programo de SES sekvis la kutiman strukturon: lingvokursoj en la matenoj, libere elekteblaj prelegoj, prezentadoj, aktivaĵoj kaj ekskursoj  en la posttagmezoj, koncertoj, dancado kaj teatra prezentado en la vesperoj. Tiuj programeroj bone kontribuis al la trejnado de novaj aktivuloj por la Esperanto-movado - laŭ la celaro de la trilanda projekto, do la seminarianoj multe lernis kaj spertiĝis. Fotoj


Somera Esperanto-Perfektigo (SEP3)  2018-10-11

La Esperanto-Centro Herzberg komence de julio 2018 denove, jam la trian fojon organizis Someran Esperanto-Perfektigon (SEP), du foje unu-semajnajn intensajn lingvokursojn unu post la alia. La lecionojn gvidis Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy adaptante instrumaterialojn kaj metodojn al la niveloj kaj bezonoj de la kursanoj. En la posttagmezoj okazis ekskursoj al pitoreskaj regionoj de la Harz-montaro. Okazis ankaŭ kulturaj programeroj, kantado, ludado kaj komuna manĝado kun konstanta lingvoekzercado dum babilado. Estas ĝojige, ke tiuj eventoj ofte allogas ankaŭ eksterlandajn partoprenantojn, ja pli indas por ili veni ne nur al iu semajnfina trejnado sed resti pli longe kaj lerni, perfektiĝi pli profunde sub gvido de spertaj prelegantoj, trejnistoj. Fotoj 


81a Studsesio  2018-10-11

La 81-a Studsesio en la Esperanto-Centro Herzberg fine de junio 2018 traktis la antaŭanoncitajn temojn pri lingvistiko kaj lingvopolitiko. Martin Ptasinski parolis pri la interslava lingvo, kiu aparte vekis la interesiĝon de pluraj partoprenantoj kaj instigis je diskutado. Anina Stecay kompilis dupartan prezentado pri naciaj, ŝtataj, minoritataj kaj endanĝerigitaj lingvoj, dialektoj, ktp. kaj gvidis diskutrondon pri lingvopolitikaj demandoj, aktualaĵoj. Ambaŭ prelegintoj kontribuas al la ellaborado de nova interreta studplatformo kaj kunsidis pro tio kun Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy por pritrakti detalojn, studmaterialojn kaj diskuti pro la teknika prezenteblo. La partoprenantoj de la intensa semajnfina trejnado povis ĝui ankaŭ la prelegojn de Yashovardan, redaktoro de la GEA-gazeto Esperanto aktuell. Fotoj


Partopreno en GEK-2018  2018-06-17

En la 95a Germana Esperanto-Kongreso en Zweibrücken partoprenis kvin reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg (ICH). Fakte temis pri trilanda kongreso kunorganizita kun partnerorganizaĵoj de Francio kaj Luksemburgio, eĉ Eŭropa Esperanto-Unio havis sian kunvenon tie. Dum la kvartaga evento ICH ekspoziciis faldfoliojn, informilojn pri sia agado, pri lokaj kaj internaciaj projektoj kaj broŝurojn pri la Esperanto-urbo Herzberg. La kongresa programo enhavis interesajn prelegojn, jarĉefkunsidon de GEA, ekskursojn kaj agrablan kulturvesperon kun dancoj kaj kantoj. Reprezentantoj de ICH, Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy prelegis pri la lastaj gravaj Esperanto-eventoj en Herzberg kaj pri daŭripovaj atingaĵoj, vidindaĵoj en la urbo. Dum la kunveno de AGEI Zsófia Kóródy prezentis la novan interretan Esperanto-kurson de dr. Rudolf Fischer (Esperanto en dialogo) kaj la klerigofertojn de ICH. Pri la kongresa reprezentiĝo de esperantistoj el Herzberg raportis ankaŭ la urba hejmpaĝo kaj la regiona gazeto Harzkurier. Artikolo, fotoj


Ellrich: Esperanto-kafejo  2018-05-20

Esperanto-klubanoj el Herzberg ekskursis en la regiono kaj organizis sian klubkunvenon en Ellrich, urbeto ne tro for de la Esperanto-urbo, kie antaŭ nelonge malfermiĝis kafejo, kiun funkciigas nova esperantista paro. Ili ekinteresiĝis pri la internacia lingvo, decidis partopreni intensivan Esperanto-kurson en la Esperanto-Centro en Herzberg kaj ne nur rakontis tiam pri sia nova glaciaĵejo/dolĉaĵejo sed ankaŭ kore invitis la iamajn kursanojn kaj Esperanto-klubanojn viziti ilin en Ellrich. La speciala klubkunveno fariĝs granda sukceso: la babilado okazis en bela ĉirkaŭaĵo, kreiĝis amika etoso kaj ĉiuj ĝuis la frandaĵojn de la kafejo: kafon, memfaritajn kukojn kaj bongustegajn proprajn glaciaĵ-kreaĵojn. Ni deziras al la nova kafejo sukceson kaj al la mastroj agrablajn travivaĵojn per Esperanto! Fotoj


Cseh-seminario  2018-05-12

Reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg (ICH) estis invititaj de Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago, Nederlando al semajnfina kunveno. Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy gvidis specialan metodikan seminarion, kiu analizis la specifaĵojn de la Cseh-metodo, traktis kun la IEI-reprezentantoj kaj trejnitoj la uzeblon de la tradicia metodo en la nova interreta epoko kaj okazis spertinterŝanĝo pri didaktiko, instrumaterialoj kaj lernhelpiloj. La seminarianoj solvis ankaŭ praktikajn taskojn kaj prezentis sian mallongan modellecionon.
La du institucioj bone kunlaboras de pluraj jaroj kaj per reciprokaj vizitoj, prelegoj, organizado de seminarioj plifortigas la interagadon. Dum la printempa kunveno okazis ankaŭ interŝanĝo de duoblaĵoj el la bibliotekoj de la du Esperanto-Centroj. Fotoalbumo


Verdaj Skoltoj en Herzberg  2018-04-29

En la printempa ferio okazis renkontiĝo de la Verdaj Skoltoj en Herzberg. Jam antaŭ la renkontiĝo Zsófia Kóródy kaj Cornelia Luszczek instruis Esperanton al la germanaj gelernantoj, por refreŝigi ilian lingvokonon. La loka grupo de junaj skoltoj sub gvido de Michaela Stegmaier gastigis la internacian grupeton de gejunuloj el Belgio, Francio kaj Kanado. Ili havis riĉan programon kaj multajn komunajn aktivaĵojn dum la unusemajna tendumado en la parko apud la Junulardomo: ili diskutadis, ludadis, manĝis kune, lernis pri lokaj festoj, kutimoj kaj ne nur esploris la urbon, sed ekskursis ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo. Ili vizitis ankaŭ la Esperanto-Centron kaj pasigis agrablan tempon tie en la Esperanto-ĝardeno. Urbestro Lutz Peters oficiale salutis la gastojn kaj gastigantojn, laŭdis ilian iniciatemon kaj ilian kuraĝon tendumi en fruprintempa malvarma, kelkfoje eĉ pluva vetero. Fotoj


Montru ĉion (436) || Unua | Antaŭa | 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | Sekva | Lasta
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts