|
Aktuale
|
Raporto pri OSIEK-konferenco
|
2010-07-28
|
|
Unuafoje svingis sur la fasado de la urbodomo de Herzberg/H. (Germanio) grandega, ĉ. 4 m. larĝa Esperanto-flago por saluti 50 gastojn el 12 landoj okaze de la OSIEK-konferenco inter 17-24 julio. Pri la alkvalitaj, interesaj prelegoj, la varia programo bv. legi la raporton de Gian Carlo Fighiera, kiu dum tuta julio restis en Herzberg kaj valore kontribuis al la agado de la Esperanto-Centro. Fotojn vi trovas en la Fotoalbumo.
|
|
OSIEK-konferenco 17-23.07 en Herzberg
|
2010-07-18
|
|
OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj) organizas sian ĉi-jaran konferencon en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. La 50 partoprenantojn el 13 landoj atendas riĉa programo, fakprelegoj (ekz. de Blanke, Duc Goninaz, Ĵak Le Puil, Karpunina, Dörr, Witkam, Korody, Zilvar) kulturaj eventoj (koncerto, ekspozicio) kaj turismaj ekskursoj al la regiono (Goslar, Braunschwieg, Sieber, ktp. La detalan programon v. trovas per http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=91295910
Bonvenon! La unuajn fotojn vi vidas en nia albumo.
|
|
4-jara datreveno festata en ICH
|
2010-07-15
|
|
En la ĝardeno de Interkultura Centro okazis la kunveno por festi la 4-jaran ekziston de Esperanto-urbo. En la tre agrabla rostadfesto inter ĉ. 20 gastoj ĉeestis ankaŭ urbestro Gerhard Walter, lia sekretariino, klubanoj, geamikoj, vizitantoj. Kiel naskiĝtagan donacon fama E-pentristino, Helga Plötner transdonis belan pentraĵon al urbestro Walter.
Aparte bela momento estis la transdono de diplomo pri honora membreco al Gian Carlo Fighiera, kiu jam la trian fojon staĝas ĉe Interkultura Centro Herzberg por subteni la Esperanto-agadon.
Fotojn vi vidas ĉi tie.
|
|
Esperanto-urbo 4-jara!
|
2010-07-14
|
|
La urba konsilio antaŭ 4 jaroj, la 11an de julio 2006 decidis pri la aldono de la kromnomo 'la Esperanto-urbo' al Herzberg am Harz. Feliĉan naskiĝtagon! Kore ni dankas al ĉiuj, kiuj per kunagado, helpado subtenas la tre gravan, grandan, multflankan laboron por Esperanto en la urbo.
|
|
10-monata staĝado en la Esperanto-urbo
|
2010-06-30
|
|
Sukcesajn, eventoplenajn monatojn pasigis en Herzberg am Harz Ma³gorzata Komarnicka, sekretario de ILEI kaj sekretario de ĝia landa sekcio en Pollando. Enkadre de la ’Dumviva Lernado’ programo de EU ŝi ricevis stipendion kiel Grundtvig-asistanto kaj staĝis ĉe Interkultura Centro Herzberg, partoprenis plurajn seminariojn, fakkunvenojn, Pli...
|
|
Esperanto-floroj
|
2010-06-20
|
|
Unu post la aliaj ekfloradas la specialaj Esperanto-floroj en la ĝardeno de Interkultura Centro Herzberg. Ĉiuj tri plantoj estas oficiale registritaj kun la nomo 'Esperanto', la tulipo estas sufiĉe konata, malpli la Esperanto-klematito kaj la Esperanto-rozo ŝajne estas jam raraĵo, ne estas mendebla ĉe florvendistoj, sed videbla inter la multaj rozoj de la Eŭropa Rozario (rozĝardenego) en Sangerhausen.
Estas ĝojige vidi la bele florantajn plantojn, kiuj per siaj koloroj, odoroj dankas la prizorgadon.

|
|
Novaĵleteroj
|
2010-06-11
|
|
Novaĵleteroj, cirkuleroj estas nova servo por niaj legantoj, interesiĝantoj pri eventoj en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz. En aparta menupunkto "Novaĵleteroj" vi trovas la freŝajn numerojn kun multaj informoj, aktualaĵoj. La numeroj aperas en kronologia ordo. La cirkulerojn ni volonte sendas ankaŭ al privataj retadresoj, Bv. mendi de ni.
|
|
Bunta majo
|
2010-05-31
|
|
Buntaj fotoj kaj mallonga retrorigardo al kelkaj belaj eventoj dum majo:
- ekfloris la Esperanto-tulipoj en la ĝardeno de Interkultura Centro Herzberg
- okazis dimanĉa bazar-tago kun surstrataj budoj, varo-prezentadoj
- ni trovis kelkajn interesajn, utilajn objektojn, ekz. por lerneja instruado, en la pulbazaro
- ni plantis printempajn florojn al la Zamenhof-monumento
- Zsofia, Petro kaj Noblina el Koreio pasigis kelkajn belajn horojn en la urba festo (karuseloj, fajroludo....)
|
|
Partopreno en kongresoj
|
2010-05-26
|
|
Reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg (ICH), Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy partoprenis la
- Beneluksan Esperanto-Kongreson inter 12-14 majo en Antwerpen, Belgio kaj la
- Francan-Germanan Esperanto-Kongreson inter 21-24 majo en Kaiserslautern, Germanio.
En ambaŭ lokoj estis projekciita la Power Point prezentado: Vivo en la Esperanto-urbo kaj en Kaiserslautern ankaŭ la nova kompilaĵo pri la arkiviga laboro, kolektitaj materialoj kaj unikaĵoj en la biblioteko de ICH.
|
|
Kastelmuzea jubileo
|
2010-05-13
|
|
Interkultura Centro Herzberg partoprenas per informtabuloj en la 25-jara jubileo de la muzeo en la Welf-kastelo. La tri tabuloj koncize prezentas la agadon de la Esperanto-Centro en rilato kun la kastelo: 2 tabuloj montras gazetartikolojn, fotojn pri eventoj, kiuj okazis en la kastelo: ekspozicioj, prelegoj, koncertoj, akceptoj de konferencanoj, ktp. en la Kavalira Salono.
La tria tabulo enhavas la Esperantlingvajn broŝurojn, kiuj varbas per fotoj kaj teksto pri la kastelo, ĝia muzeo.
Dum la jubilea programo, akcepto kun bufedo, reprezentantoj de ICH havis la okazon renkonti kun Heinrich Julius von Hannover, la princo, kiu jam ne plu vivas en la kastelo, sed kiu regule vizitas ĝin dum gravaj eventoj. Fotojn vi trovas en la fotoalbumo, inter eventoj.
|
Montru ĉion (63) || Unua | Antaŭa | 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | Sekva | Lasta
|