|
Comenius-projekto
COMENIUS-projekto 2012-2014
por 11-18 jaraj lernantoj enkadre de la Dumviva Lernado Programo (Lifelong Learning Programme)
Titolo: GUTO - A Guided Tour from the Local Castle to the European House
PARTNERLERNEJOJ
1. Germanio: Ernst-Moritz-Arndt-Gymnasium, Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo
2. Hungario: Pálffy Miklós Kereskedelmi Szakképzõ Iskola, Gyõr
3. Italio: Scuola Secondaria di 1 grado "G. Grassa", Mazara del Vallo
2012 aŭgusto: Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar vizitas la lernejon en Hungario, renkontas la direktoron kaj la Esperanto-instruiston
2012 septembro 26: Okaze de la Tago de Eŭropaj Lingvoj ni organizis informtagon kaj pendigis la flagbendon ricevitan por la Comenius-projekto en la antaŭhalo de la gimnazio
2012 oktobro: inaŭguro de la Comenius-ŝildo ĉe la enirejo de E-M-A-Gimnazio. Kontaktado kun la hungara lernejo
2012 novembro: kontaktado kun la itala lernejo. Comenius-tagoj en E-M-A-Gimnazio: preparo de ekspozicio pri la projekto
2012 decembro: interŝanĝado de kristnaskaj kaj novjaraj salutkartoj, mesaĝoj inter la partnerurbaj lernantoj
2013 januaro: raportoj pri la Comenius-ekspozicio, traktado de la nova temo: lokaj tradicioj, kutimoj
2013 februraro: partnera kontaktado: prepariĝo al la unua vizito en Italio
2013 marto: preparo de informmaterialoj por la koridora vitrino kaj por la lerneja hejmpaĝo de E-M-A-Gimnazio. Paskaj salutoj al la partneroj. Ellaboro de prezentadmaterialoj pri legendoj, historioj de la Harz-regiono
2013 aprilo12-19: vizito al Mazara del Vallo, Sicilio, restado ĉe familioj, vizito al la partnerlernejo, urborigardado, ekskursoj. Televida programo pri la projekto en ĉiu tago
2013 majo: ekspozicio en Herzberg, ekspozicio en Győr pri la vizito al Sicilio
2013 junio: pretigo de duontempaj raportoj al la Comenius Naciaj Agentejoj
2013 septembro: pretigo de fotoj, albumoj, filmetoj pri la turismaj vidindaĵoj de niaj urboj kaj la ĉirkaŭaĵo
2013 septembro 22-29: partnera renkontiĝo en Győr, Hungario: lernado de Esperanto, vizito de lecionoj, sportkonkurso, naĝado, komuna projektlaboro, gvidata urborigardado en Győr, ekskursoj al Komárom, Mosonmagyaróvár kaj Pannonhalma, tuttaga vizito al Budapest, adiaŭa ĝardena rostadfesto
2013 septembro 26: la tri projektgrupoj organizis lingvan kvizon kaj kune festis la Eŭropan Tagon de Lingvoj / European Day of Languages (artikolo en Harz Kurier, raporto sur la hejmpaĝo de Herzberg)
2013 novembro-decembro: eskpozicio en E-M-A-Gimnazio pri la vizito al Hungario
2013 decembro 29 - januaro 03, 2014: vizito de la hungara partnero al Herzberg: ekskursoj al Osterode, Lonau, Hannover kaj Berlin. Prelegoj, prezentadoj, manlaborado, dancado, muziko kaj kantado (fotoj, gazetarikolo kaj raporto sur la urba hejmpaĝo
2014 januaro-marto: lernado pri lokaj famuloj, preparo de prezentadmaterialoj, ekzercoj
2014 aprilo: sendado de salutkartoj al la partneroj okaze de Pasko
2014 aprilo 23-29: la tria, lasta partnera renkontiĝo en Herzberg am Harz. Okazis plenumado de projekttaskoj en E-M-A-Gimnazio, sportkonkurso, urborigardado, vizito al la Kastelo, Esperanto-Centro, ekskurso al Goslar, Göttingen kaj tuttaga vizito al Berlin. Raporto sur la hejmpaĝo de Harz Kurier kaj gazetartikolo
2014 aprilo 28: adiaŭa festo en la aŭlo de la gimnazio kun partopreno de 500 lernantoj, instruistoj, gastoj: prezentado de projekteventoj, rezultoj. Detala programo paĝo 1, paĝo 2 (.pdf, 330 KB).
2014 majo-junio: ekspozicio en la gimnazio pri la tria projektrenkontiĝo kaj pri la tuta projekto
2014 julio-septembro: resuma lernado pri lokaj vidindaĵoj, pretigo de filmetoj pri junaj ĉiĉeronoj, raportado, pretigo de finproduktoj
2014 septembro: ekspozicio en la gimnazio pri la aperintaj gazetartikoloj kaj projekt-produktoj
Kvarlingva projekt-paĝaro kun detaloj, dokumentoj, fotoj, filmoj (en Esperanto, germana, hungara, itala)
COMENIUS-PROJEKTO por 6-12 jaraj lernejanoj enkadre de la Dumviva Lernado Programo (Lifelong Learning Programme) inter 2008-2010
PARTNEROJ:
1. Bar Hill School apud Cambridge, Britio
2. Komlóstetõi Általános Iskola, Miskolc, Hungario
3. Nicolai Grundschule, Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio kun
4. Esperanto-Gesellschaft Südharz, Herzberg am Harz, projektsubtenanto
Jen informtabuloj, afiŝoj kun bildoj, fotoj, kiuj prezentas la partnerlernejojn, la ĝisnunajn vizitojn, la infanojn
KADROTEMO:
La 3-landa projekto Komenio realiĝas sub la nomo 'Springboard to Languages'. Kune la partneroj preparas 3-aktan muzikalon, kaj akompanan libron.
'Landoj kaj lingvoj' estis la temo de la unua akto, filmita dum la vizito al Britio en Junio 2009.
La temo de la dua akto: 'Kulturo kaj Tradicioj' - jen kial oni dancas, kantas, rakontas.
La tria akto - preparota - okazos en Germanio kun la titolo: 'Urbo kaj Lernejo'.
Pedagogia fakulo en la universitato de Manĉestro pritaksas la tuton.
PROGRAMO:
dum la 2 jaroj la partneroj 3-foje renkontiĝis reciproke vizitante unu la alian. Ili loĝis ĉe gastfamilioj kaj vizitis la partnerlernejojn, kie la infanoj komune ludis, kantis, babiladis.
VIZITOJ:
1) 2009 aprilo: vizito al Bar Hill, apud Cambridge, Britio
2) 2009 oktobro: vizito al Miskolc, Hungario
3) 2010 aprilo 9-13: vizito al Herzberg am Harz, Germanio
HISTORIO DE VIZITOJ:
3. Inter 9-13.04.2010 en Herzberg am Harz okazis la lasta persona renkontiĝo de la projekt-partoprenantoj. Estis kortuŝa kunestado, agrable pasigita tempo kun komuna lernado, kantado, ekskursoj kaj urborigardado en Herzberg kaj famaj najbaraj urboj.
Jen detala raporto (Zsófia Kóródy, .pdf) kaj kelkaj fotoj.
Jen artikolo sendita al Ondo de Esperanto (Malgosia Komarnicka, .pdf)
Jen raporto en Esperanto kaj en la angla (Zsófia Kóródy, angla traduko: David Curtis, .pdf)
2. Inter 17-20 oktobro 2009 okazis la dua renkontiĝo de lernejanoj el Bar Hill (Britio), Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo (Germanio) kaj Miskolc (Hungario) enkadre de Komenio-projekto.
La tre sukcesan kunlaboron de infanoj, instruistoj kaj gepatroj plej bone prezentas la fotoj, filmetoj faritaj dum la bonetosa, programriĉa 4-taga vizito al Miskolc, al la hungaraj projektpartneroj en Komlóstetõi Általános Iskola.
Jen raporto pri la trilanda renkontiĝo en Miskolc (Stefan MacGill, .pdf)
Jen kelkaj bildoj kaj hungara folklora danco por saluti la gastojn el Britio kaj Germanio
Jen televida raporto pri la evento (Miskolc TV, 5,3 Mb)
Jen filmeto kaj daŭrigo: la prezentado de Maĉjo Ansera (Lúdas Matyi) dum la festvespero
Jen kanto pri 'flava sub-marŝip' prezentata de la brita grupo (bv. serĉi kaj alklaki la film-titolon: Comenius-projekto) kaj tradicia danco kun daŭrigo el Britio
Jen filmeto pri la prezentado de lernantoj el Herzberg am Harz: fabela kanto pri sorĉistinoj en la Harz-montaro
1. En aprilo la partneroj renkontiĝis en Bar Hill, kie konatiĝis kun la lernejo kaj spertis la lernejan projekton Springboard, prezentis la unuan bonsukcesan teatraĵeton pri bestoj, ekhavis siajn unuajn amikojn kaj ĝuis la urborigardadon en Cambridge kaj la tuttagan viziton al London.
ALDONAJ INFORMOJ:
Bildraporto kaj intervjuo kun Zsófia Kóródy pri Esperanto-instruado en Nicolai-lernejo (Herzberg am Harz), farita de Judit Révész, hungara studentino, kiu pasigis sian praktikjaron pri ĵurnalismo en Dortmund.
Sceneto 'Nun ni komprenas' prezentate de dua klasanoj de bazlernejo Komlostetõi en Miskolc, gelernantoj de Ilona Fedor
|
|