Buntaj Vesperoj
BUNTAJ VESPEROJ
Jen la programo de Buntaj Vesperoj en ĉiu mardo inter 19-21:15h de februaro ĝis junio 2021. Ni uzos Zoom por la prezentadoj kaj esperas renkonti vin virtuale por partopreni, diskutadi! Bonvenon!
Detalojn, aliĝeblon vi trovas ĉe http://eventaservo.org ĉe la koncerna tago.
26.01. Atlantis: Kion ni (ne) scias pri la „perdita” insulo de Atlantido? (Ottmar Jareb)
02.02. Julio Baghy, la fama verkisto kaj prezentado de liaj verkoj, okaze de lia 130a naskiĝdatreveno
09.02. Miaj travivaĵoj kiel hungaro en Germanio (Ottmar Jareb)
16.02. Virtuala vizito al la Esperanto-biblioteko kaj arkivejo en Herzberg, prezentado de la Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo
23.02. La unika kolektaĵo de esperantlingvaj historiaj urboprospektoj (Peter Zilvar)
02.03. Miaj travivaĵoj en Iran per Esperanto (Ottmar Jareb)
09.03. La kolektaĵo de Esperanto-moneroj kaj medaloj (Peter Zilvar) 16.03. Miaj travivaĵoj, aventuroj en Hindio (Ottmar Jareb)
23.03. Kia estas bona informado, efika varbado? Prezentado de variaj, interesaj Esperanto-informiloj, varbiloj, varbmetodoj (Peter Zilvar)
30.03. Miskomprenoj pri jogo (Ottmar Jareb)
06.04. Esperanta filatelo (Peter Zilvar)
13.04. Esperanto-biblioteko en Aalen (Ottmar Jareb)
20.04. Unikaj specialkolektaĵoj (P. Zilvar)
27.04. Esperanto-ekspozicioj en la muzeo de la Welf-kastelo en Herzberg (P. Zilvar)
04.05. Kulturaj, historiaj kaj literaturaj interesaĵoj el Pollando (okaze de la Nacia Tago en 03.05) (Jerzy Dryja)
11.05. Lingvaj kaj kultur-minoritatoj en Eŭropo (Peter Zilvar)
18.05. Migradvojoj en la Harz-montaro kaj kreado de Esperanto-migradatestilo (P. Zilvar)
25.05. Internacia kunlaboro kaj eŭropaj klerigprojektoj (P. Zilvar)
|