RSS

ILEI modula trejnado


   125-jara Esperanto! Speciala jubilea oferto:
Intensa lingvokurso kun instrukapabligado laŭ ILEI-normoj 
13-20 kaj 20-27 julio, 2012 en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo

                                  Lernu Esperanton - lernu  instrui Esperanton!

UNIKA OFERTO: 2x1-semajna, 125 hora trejnado, eksterordinara ne nur por altnivela lingva ekzercado, perfektigo de ĉiuj kvar bazaj lingvaj kapabloj, sed instrukapabliga kurso por akiri ILEI-diplomon.

Antaŭ kvar jaroj ILEI iniciatis novan formon de instruista trejnado en kunlaboro kun universitato en Poznan (UAM). Tiu kursaro ĉi-jare ne okazos tie, sed estas eblo partopreni internacian kursaron de Interkultura Centro Herzberg (ICH) en Herzberg am Harz, Germanio, partnero de ILEI, kiu trejnos la partoprenantojn pri lingvo kaj metodiko, kaj disponigos la bazajn konojn necesajn por instruado de Esperanto.

SUBVENCIO: Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj Germana Esperanto-Centrum/Interkultura Centro Herzberg (ICH) subtenas la lernadon de junaj fakuloj por „kvalifikado de aktivuloj pri metodika-didaktika evoluado”.
Ni povas disdoni 12,5 subvenciojn! Junuloj sub 26 jaroj povas anonci sin ĉe la organizantoj por 50 %a rabato.

PROGRAMO: La faka programo estas kunmetita laŭ modula sistemo. Temas pri du sinsekvaj semajnoj, lernado en intensa formo, traktado de la fakoj de la 1-jara universitata klerigprogramo: gramatiko, interlingvistiko, literaturo, historio, lingvopedagogio, metodiko, Esperanto-kulturo. Aldoniĝas temoj pri movada informado, organizado, varbado, gazetara laboro, interkultura komunikado.
Distra programo: ekskursoj, geo-kaŝado, migrado en la plej belaj lokoj de la kaj Harz-montaro, Nacia Parko Harz, vizito al Hannover, Göttingen, Goslar (UNESCO-mondheredaĵo), muziko, filmoj, kantado, dancado.

JUBILEA FESTO: 26a de julio: 125-jara jubileo de Esperanto en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo

STRUKTURO: 125 kurshoroj: 8 instruhoroj/tago teorio, prelegoj, kaj 2-4 lernhoroj/tago ekzercado, praktiko, memlernado. La studojn helpos tuttaga praktika lingvouzo kaj uzo de la ICH-biblioteko kun aparte riĉa pedagogia-metodika fakkolektaĵo, son- kaj filmarkivo, instruhelpiloj, fakvortaroj, ktp.
Tiuj, kiuj ŝatus ricevi ILEI-diplomon, devos verki diplomlaboraĵon kaj trapasi ekzamenon.

DATO:

13-20.07.2012 intensa lingvo-perfektiga fazo modularo I
20-28.07.2012 pedagogia-metodika fazo modularo I


KOTIZOJ:
125 kurshoroj por 125 EUR=1 instruhoro por 1 EUR! aŭ eĉ malpli!

por 1 semajno/2 semajnoj € A-landoj B-landoj
ĝis 30.04.212 65/125 45/80
post 30.04.2012 80/140 65/125

SERVOJ: La kotizo enhavas senkostan tranoktadon por memzorgantoj en tendoj. Eblas elekti ankaŭ kelklitan ferioloĝejon aŭ 3-4 stelajn hotelojn (diversaj prezoj inter ĉ. 10-40 EUR).
Manĝado: gastkuirejoj, komuna pretigo de manĝaĵoj, ĝardena rostado, lokaj bufedoj, restoracioj.
Sendrata interreto en la Esperanto-domo kaj en la ĝardeno. Uzo de biblioteko, teknikiloj.
Subvencio pro la jubilea jaro (Esperanto 125) – subtenata de UEA, ILEI – estas petebla.

CELGRUPO: lernemuloj, perfektiĝemuloj proksime al B2-C1 niveloj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro; lernantoj, lernintoj per Lernu!-materialoj aŭ/kaj per Flugiloj-seminarioj; interesiĝantoj pri gramatiko, lingvistiko, historio kaj nuntempo de la Esperanto-movado, instruemuloj, kiuj volas ne nur teorion pri pedagogio, metodiko, sed ŝatus akiri instrukapablojn en la praktiko, ricevi gvidadon de spertaj movadaj fakuloj, instruantoj, instruistoj; aspirantoj je instrurajtiga diplomo de ILEI.

GVIDANTOJ: Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, kvalifikitaj Esperanto-instruistoj, kaj aliaj fakuloj

ALIĜO: Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6,
esperanto-zentrum@web.de aŭ ĉe Zsófia Kóródy, estrarano de ILEI por edukcentroj, ekzamenoj kaj instrukapabligo

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts