RSS

Cirkulero 18


CIRKULERO  n-ro 18   2013.03

Granda Esperanto-Servokatalogo de Germana Esperanto-Centro (GEC) resp. Interkultura Centro Herzberg (ICH)
Esperanto-Societo Sudharco (germane: Esperanto-Gesellschaft Südharz / EGS) aktivadas ekde 1976.

Sub la komuna „tegmento“ troviĝas la Filio por Klerigado kaj Kulturo de Germana Esperanto-Asocio (GEA) kaj la sidejo de AGEI

La plej ampleksa Esperanto-Servokatalogo je via uzado (Stato: Februaro 2012)

A. Informlaborado por Esperanto kaj “Herzberg…la Esperanto-urbo”

1. Regula informlaborado ekde 1968, pli ol 1.500 gazetartikoloj en la germana (ofte kun fotoj)
2. Laŭokaza informlaborado en la reto kaj en esperantlingvaj gazetoj, per afiŝvarbado, manfolioj, Esperanto-montrofenestroj, informbudoj, prelegoj
3. Hejmpaĝo: http://www.esperanto-urbo.de. Krome informoj en almenaŭ 18 pluaj lingvoj
4. De tempo al tempo informoj per radiostacioj en Germanio kaj eksterlando
5. Konstanta Esperanto-ĉambro en la bela kastela muzeo Herzberg kun informportalo, informkomputilo, fakaj ekspozicioj rilate al Esperanto.

B. Regula kleriglaboro (lingve, fake, organize, informcele)

1. Lingvaj kursoj por komencantoj ĝis parolantoj
2. Klerigcela laborforpermesa semajno (VHS-Bildungsurlaub) en monato marto
3. Fakultativa Esperanto-instruado en la baza lernejo, meza lernejo & gimnazio
4. Lingvoscienca fakbiblioteko (apartenas al la plej grandaj), ekz. pli ol 8.000 libroj, ĉ. 20.000 diversaj gazetoj, 1.200 turismaj broŝuroj, pli ol 300 filmoj, pli ol 500 sonmediumoj, filatelaĵoj, fotoj, lumbildoj, glumarkoj, pingloj, malnovaj bildkartoj, insignoj, medaloj, ktp.
5. Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Klerigcentro de GEA) ekde 1999, mondvasta unikaĵo, konstantaj kaj kompetentaj klerigofertoj (studmoduloj), klerigado de Esperanto-fakuloj (organizado, informado, tradukado, ktp.) kaj de Esperanto-instruistoj, ktp. (Bv. demandi nin!)
6. Eŭropaj kaj aliaj klerigprojektoj, ekz. Comenius kaj Grundtvig
7. Perado de oficialaj lingvoekzamenoj laŭ la t.n. eŭropaj lingvonormoj (KER/Komuna Eŭropa Referenckadro): B1, B2, C1 (Preparseminarioj eblas.)

C Internaciaj kulturservoj, ekz.: 

1. Oficialaj kontaktoj “Esperanto kiel pontlingvo” kun nia pola ĝemelurbo Góra (jam 6 bilateralaj feriosemajnoj kun gelernantoj el ambaŭ urboj)
2. Gastiganta servo: Gastoj el pli ol 60 landoj jam estis en nia urbo
3. Regulaj klubkunvenoj, diverstipaj kulturrenkontiĝoj, ekz. „interkulturaj vesperoj“, „Esperanto-koruso“, ktp.
4. Kunlaborado kun lokaj asocioj, ekz. Futurateliero, kastela subtenasocio
5. Regionaj asocioj, ekz. “Bunteco bonas”, Karstmigradvojo
6. Novas: Ekstera Esp.-laborgrupo por “Nacia Parko Harz“ kaj tradukado
7. Organizado de lingvokursoj, fakseminarioj, konferencoj, ktp.
8. Organizado de diverstipaj ekspozicioj, ekz. en la kastela muzeo Herzberg
9. Eta eldonejo: Eldonado de faklibroj, broŝuroj, prospektoj, bildkartoj, KDj, DVDj, flagoj, elstaraj memormedaloj de Peter Güttler, ktp.
10. Esperanto-ĝardeno ĉe ICH kun nomŝildetoj, E-plantoj, Esperanto-Herbejo
11. „Ideoforĝejo" por realigeblaj kaj financeblaj projektoj

D) Por „Herzberg am Harz …la Esperanto-urbo“, ekz.: 

1. En 11.07.2006 la urbo Herzberg am Harz okaze de konsilia decido ricevis la oficialan kromnomon (titolon) „Herzberg am Harz.la Esperanto-urbo“.
2. Organizado de (internaciaj, eŭropaj) kongresoj, konferencoj, seminarioj, ktp.
3. „Joachim-Gießner-Memorejo“ ĉe la stacidomo Herzberg (mineja ĉareto kun dulingvaj informtabuloj, konstanta E-flagomasto, bonvenigtabuloj)
4. „D-ro Ludwig Zamenhof-Monumento“, konstruita en 15.12.09 okaze de la 150-a naskiĝtaga datreveno de la fondinto de Esperanto

5. Promenadvojoj, ktp.:
a. “Akvo-8” (Wasser-8) kun ĉ. 30 informtabuloj kun tekstresumoj en Esperanto  
b. Arbo-instrupado (Baumlehrpfad) kun multaj arbospecoj (minimume 53 div. nomŝildoj en la germana, latina kaj Esperanto) ĉirkaŭ la bela Jues-lago
c. “Geo-serĉado”(Geo-Caching/GPS), kelkaj interesaj serĉvojoj kun Esp-indikoj
d. Kelkaj migradvojoj en la proksima Nacia Parko Harz jam disponas pri esperantlingvaj informoj en la reto aŭ papere (ekz. La Animpado, Ĉirkaŭ Lonau)
e. “Esperanto-promenrondvojo” kaj “Esperanto-bicikladvojo” (en planado)
f. “Esperanto-migradvojo” de Herzberg …la Esperanto-urbo, tra Lonau, Hanskühnenburg, St. Andreasberg, Sieber, Granda Bulbo reen al Herzberg (realigado en 2014?)

6. Esperantlingvaj manĝaĵkartoj (inkl. restoracio “Granda Bulbo” –Großer Knollen en 7 restoracioj kaj 3 specialaj “Esperanto- manĝaĵkreaĵoj”
7. Diverstipaj informfolioj kaj broŝuroj en Esperanto, ekz. pri la urbo Herzberg
8. Starthelpo kaj kunhelpo por la nova „Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg“
9. Ŝildoj, indikiloj, informtabuloj en Herzberg, ekz. ĉe la ĉefstacidomo, ĉe la Malnova Urbodomo, ĉe la urba biblioteko (pli ol 170 div. en publikaj lokoj)
10. Informlaborado per reto, flugfolioj, montrofenestroj, ktp.
11. Urbestro Gerhard Walter kiel rajtigita civilstata oficisto povas organizi esperantlingvajn geedziĝoceremoniojn
12. Je specialaj tagoj flirtas ekz. antaŭ la urbodomo la Esperanto-flagoj

Fortigu tiun-ĉi realan kaj unikan Esperanto-Kulturoferto-katalogon! Subtenadu, membriĝu kaj fariĝu konstanta honorofica kunlaborant/in/o.

Esperanto-Centro, Grubenhagenstrato 6, DE-37412 Herzberg am Harz…la Esperanto-urbo,  telefono: 05521-5983; hejmpaĝo: http://esperanto-urbo.de,  e-poŝto: esperanto-zentrum@web.de

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts