Torpedo 9
TORPEDo 9
Tradicia Oktobra Renkontiĝo PEDagogia (samtempe 66a studsesio)
2-5 oktobro 2014, Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo
Organizantoj:
-
AGEI (germana landa sekcio de ILEI)
-
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg, klerigejo de GEA
Ĉeftemoj
1. Instruado per arto kaj moderna teknologio
1.1 Ĉu niaj instrumetodoj kapablas sekvi la rapidan teknikan evoluon en la mondo? Ĉu ni povas reagi al la ŝanĝoj kaj bone utiligi novajn teknikilojn por Esperanto-instruado? Ĉu ni scias sufiĉe pri la novaj medioj, aparatoj, realaj kaj virtualaj eblecoj?
1.2 La uzo de bildoj kaj filmoj por motivado al lernado kaj por lingvoinstruado. Kiel ni uzu desegnaĵojn, pentraĵojn, muzikon, kantojn, filmojn dum la Esperanto-lecionoj? Kiel ni instigu lingvolernadon per arto, artaĵoj?
1.3 Forumo pri edukaj-movadaj temoj, prezentado, komparado de lernolibroj, lernmaterialoj, instruhelpiloj el la riĉa kolektaĵo de la ICH-biblioteko.
Prelegoj, diskutado, spertinterŝanĝo, praktika konsilado.
2. Internaciaj projektoj, ekstermovadaj subvenciebloj
2.1 Subvencioj por lernejaj grupoj: Comenius kaj Grundtvig-projektoj,
2.2 Subvencioj por plenkreskuloj: Grundtvig, Grundtvig-asistanto
2.3 Subvencioj por universitatanoj: Erasmus
2.4 Subvenciebloj por ĉiuj: Erasmus+ (nova sistemo de 2014)
2.5 Projekto PUNTO (partnerurba kunlaboro)
2.6 Kunsido de nunaj projektpartneroj, konsultado, konsilado al novaj interesiĝantoj
2.7 Simpozio por la gvidantoj de nuna Grundtvig-projekto: Instruistoj por interkultura edukado
Temogvidantoj: Peter Zilvar, Zsófia Kóródy, Halina Komar
3. Internacia filmfestivalo (Welf-kastelo, 04.10.2014, 19:00)
- prezentado de filmetoj, videaĵoj (ankaŭ por neesperantista publiko)
- filmkonkurso
- analizado, prijuĝo de filmoj
- premiado
Temogvidanto: Rainer Kurz
::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::
Bonvenon al ĉiuj studemuloj, interesiĝantoj! Favoraj loĝ- kaj manĝebloj. Parttempa partopreno eblas.
Kotizo: 40 EUR (studentoj, EGS kaj GEA-membroj 30 EUR, GEJ-membroj senpage) pagenda al
1. En Germanio: Esperanto-Gesellschaft Südharz en 37412 Herzberg; kontonumero: 101457927, bankindikilo (BLZ): 26351015
2. internacie: (IBAN) DE28263510150101457927 SWIFT/BIC: NOLADE21HZB
3. UEA-konto ikch-a
Aliĝo per
poŝto: Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6
interreto: reta aliĝilo
retletero: esperanto-zentrum@web.de aŭ zsofia.korody@esperanto.de
telefono, fakso: 0049-55215983
|