RSS

Agnoskita klerigsemajno


Organizado
La kursoferton ellaboris Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar, gvidantoj de Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro. La kurso okazis sub la organiza strukturo de la Regiona Popolaltlernejo (KVHS Osterode am Harz). La kurso ricevis agnoskon de la Edukministerio kaj jen la alvoko por 2012 (resuma alvoko por 2011) de la Popolaltlerneja kajero.
Por helpi la lingvan kapablon de dungitoj, helpantoj en la urbo, kelkaj partoprenantoj ricevis subvencion de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo.

Loko, ejoj
Post priparoloj kun la Popolaltlernejo ni decidis organizi la kurson en Interkultura Centro Herzberg (ICH), ja multaj partoprenantoj loĝas en Herzberg, aliaj tranoktis en la urbo, do estintus malavantaĝe ĉiutage veturi al Osterode. La kursĉambroj en ICH kaj la biblioteko kun la pedagogia fakkolektaĵo estis ideala loko por la intensa lernado: ekipaĵoj, lernolibroj, vortaroj, didaktikaj helpiloj, teknikaj aparatoj, kopiilo, komputiloj, interreto, ktp. bone servis kaj la kursanojn kaj la kursgvidantojn.

La strukturo
La intensa lernado enhavis 40 studhorojn, ĉiutage 8x45 minutojn dum 5 tagoj, de lundo ĝis vendredo. La partoprenantoj malsamnivele parolis jam iom Esperanton sed estis inter ili ankaŭ komencantoj. Por kontentigi la bezonon de ĉiuj partoprenantoj ni dividis la grupon al du partoj.

Lernhoroj, paŭzoj
Por bone dividi la tempon kaj havi sufiĉajn paŭzojn ni uzis la sekvan tagan horaron:

ANTAŬTAGMEZE     lernhoroj
09:00-10:30              (1-2) 
10:30-10:50             kafopaŭzo
10:50-12:20              (3-4)
12:20-13:05               (5)
TAGMEZE
13:05-13:45             tagmanĝo
POSTTAGMEZE
13:45-14:30               (6)
14:30-14:45             kafopaŭzo
14:45-16:15               (7-8)

Niveloj: pro la grandaj diferencoj ni dividis la partoprenantaron al du grupoj
A. Komencintoj sub gvido de Peter Zilvar. La uzata lernolibro por germanaj kursanoj estis la rektmetoda lernolibro de Stano Marcek. Ĝi ebligis la konatigon de baza gramatiko, la ekhavon de baza vortprovizo kaj lernadon kun helpo de bildoj, ilustraĵoj. La kursanoj lernis diligente, kun granda entuziasmo kaj bonhumoro. En la paŭzoj kaj dum la komuna manĝado, dum la ekskursoj la kursanoj estis ĉiuj kune kaj konversaciis unu kun la aliaj en Esperanto.

B. Progresintoj sub gvido de Zsófia Kóródy. Ĉefa celo: refreŝigo de gramatiko, perfektigo per multaj ekzercoj kaj konstanta kontrolo, ĝustigoj; multe da konversaciado pri ĉiutagaj temoj, en tipaj situacioj;  altigo de la lingva nivelo kaj en parolado kaj en skribado. Por evoluigi la parolkapablon estis bezonate ampleksigi la vortprovizon per bildvortaroj, vortludoj, kartoj, bildoj, ktp. kaj uzi la novajn vortojn por rakonti eventojn, komenti agojn, priskribi homojn, lokojn, objektojn, esti pretaj reagi al impulsoj de ĉiutagaj vivsituacioj.

La ĉeftemoj: po 1 por ĉiu tago
1. Tago
enkonduko, personaj datumoj, sinprezentado, familio, loĝloko, domo
2. Tago
laboro, laborejo, profesio, laboriloj, kolegoj
3. Tago
hobio, libertempo, sporto, kulturo, lernado
4. Tago
manĝado, kuirado, aĉetado, hejma laboro, ĝardeno
5. Tago
ferio, veturado, turismo, ekskursoj, vidindaĵoj

Posttagmezaj, vesperaj programeroj

- Fakaj programoj
Ni provis zorgi pri tio, ke laŭeble dum la posttagmezo kaj vespero la lernado, lingvouzo daŭru. La kursanoj ricevis iom da hejmtasko kaj ni ofertis vesperan lernadon per komputilo, interreto. La kursanoj enrigardis en plurajn programojn, ekuzis ilin ekzerccele, paroladis kun aliaj esperantistoj per skajpo kaj konatiĝis kun retaj vortaroj. El la biblioteko ili povis prunti librojn, filmojn, KD-ojn.

- Distraj programoj
Merkredposttagmeze la kursanoj renkontis la klubanojn, kiuj ĉiusemajne kunvenas en ICH. Estis agrabla tempo kune, kun kafoklaĉo, vigla parolado, spontanea komuna kantado.
Vendrede ni organizis kursfinan feston kun komuna fotado, resumado de lernitaĵoj kaj vigla babilado pri la dumsemajnaj travivaĵoj. Vizitis nin la ĉefo de la Popolaltlernejo, s-ro Rüdiger Brakel (kiu venis ankaŭ lunde por malfermi la trejnsemajnon). Li aŭskultis la babiladon de la kursanoj kaj al li multe plaĉis la bona etoso, la amika rondo de Esperanto-parolantoj kaj ricevis la unuan lecionon kun bazaj informoj pri la lingvo.  

- Ekskursoj 
Estis ofertataj kune organizitaj ekskursoj: urborigardado en Herzberg - la Esperanto-urbo, kie ni organizis ĉiĉeronadon kaj la vidindaĵoj, publikaj dulingvaj ŝildoj, tabuloj same helpis la lingvolernadon, ekzercadon. En la programo estis vizito al la kastelo en Herzberg, al la muzeo, kie legeblas elektronika gvidprogramo en Esperanto, al la Esperanto-ekspozicio pri infan- kaj  junulara literaturo, kaj en alia tago aŭtoekskurso al la Harz-montaro kun rondrigardo en Walkenried (muzeo, ruinoj de monaĥinejo), en Zorge (viskifabriko kaj vendejo) kaj en Bad Sachsa (kuracloko kun belaj parko, lago).

Atestilo
Je la fino de la kurso la partoprenintoj ricevis de la Popolaltlernejo, el la manoj de s-ro Brakel atestilon pri ĉeesto kaj alian oficialan dokumenton por la labordonanto, kiu atestas la sukcesan plenumon de la plenkreskula klerigado.

Fotoj, albumo
Jen albumo kun fotoj pri ĉiuj gravaj momentoj de la tutsemajna kurso. Pri la kurso aperis gazetartikoloj kaj raportas pri ĝi ankaŭ la urba hejmpaĝo.

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts