LINGVOKURSOJ, KLERIGSESIOJ
2022: Ankaŭ ĉi-jare ni ofertas serion de prelegoj, prezentadoj pri vere diversaj, variaj temoj. Krom la regulaj ĉeestaj klubkunvenoj, kursoj, en ĉi
u mardo inter 19-21:15 en la Esperanto-Centro Herzberg ni funkciigas Zoom-ĉambron enkadre de la t.n. Buntaj Vesperoj, kiujn ni realigas en kunlaboro kun LEB (regiona kleriginstituto en Malsupra Saksio).
Aliro: https://us02web.zoom.us/j/88011804771 Kodo: 18872021
Jen la listo de la prelegtemoj, titoloj:
Buntaj Vesperoj – programoj de Interkultura Centro Herzberg per Zoom en kunlaboro kun LEB (Regiona Plenkreskula Klerigejo). Detalojn pri la temoj, aliro, ktp. oni trovas laŭ la datoj ĉe eventaservo.org de UEA. 
04.01.22 Kiuj mondorganizaĵoj, ekz. UNO kaj UNESCO ekzistas kaj kion tiuj ĉi organizas resp. prizorgas?
11.01.22 Kontribui al la plibonigado de la mediprotektado
18.01.22 Nia volontulino Jade el Francio prelegas pri Francio, lingvo kaj kulturo.
25.01.22 Kion atingis Johann Wolfgang von Goethe por la germana lingvo kaj kulturo?
01.02.22 Kion principe ĉiu homo povas kontribui en la senco de la komunutileco?
08.02.22 La Nacia Parko Harz havas grandan servooferton. Ni esploras pri tio.
15.02.22 Nek malriĉaj nek riĉaj civitanoj, ktp. Grandaj ideoj de Silvio Gesell.
22.02.22 La ideo pri pacolaborado. Kiuj organizaĵoj ankoraŭ ekzistas?
01.03.22 Ekovilaĝoj, modernaj vivkomunumoj, ktp. (Modeloj por strukturplibonigota estonteco resp. t.n. alternativa vivokoncepto)
08.03.22 Internacia Tago de Virinoj
15.03.22 Konataj migradvojoj en la Harz-regiono.
22.03.22 Kiel oni povus organizi internacian koruson por nia regiono?
29.03.22 FUEN – Eŭropa organizaĵo por lingvaj kaj minoritataj rajtoj.
05.04.22 La eŭropa ideo pri „Futurateliero“ por ĉiuj regionoj kaj ĉiuj lokoj
12.04.22 Kasteloj kaj monaĥejoj en la distrikto Göttingen.
19.04.22 Kiujn arbojn kaj arbedojn ni devus planti?
26.04.22 Kiujn printempajn kantojn vi konas?
03.05.22 Kion ni povas kultivi resp. kreskigi en niaj ĝardenoj?
10.05.22 Festotagoj en Germanio resp. en la unuopaj federaciaj landoj
17.05.22 Kion vi kolektas konscie resp. nekonscie? Preskaŭ ĉiu kolektas ion.
24.05.22 Ĉu ni transiru al vegetaraj manĝaĵoj?
31.05.22 Kion ni povas fari por nia ĝenerala sanstato?
07.06.22 Kiuj minoritatoj ekzistas en Germanio?
14.06.22 Ĉu ni pretas por t.n. „mediafabla“ estonteco kaj kion ni mem povas fari por tio?
21.06.22 Lingvistiko kaj interlingvistiko, kio estas tiuj ĉi studfakoj kaj por kiuj celoj?
28.06.22 Migrado kaj biciklado protektas la medion kaj naturon.
05.07.22 Internaciajn amikecojn eltrovi kaj subteni.
12.07.22 Kiuj Eŭropaj projektoj ekzistas?
19.07.22 Naciaj parkoj en Germanio.
26.07.22. Ĝemelurbajn partnerecojn flegi kaj subteni.
2021: Buntaj Vesperoj – programoj de Interkultura Centro Herzberg per Zoom en kunlaboro kun LEB (Regiona Plenkreskula Klerigejo)
Detalojn pri la temoj, aliro, ktp. oni trovas laŭ la datoj ĉe eventaservo.org de UEA.
26.01. Atlantis: Kion ni (ne) scias pri la „perdita” insulo de Atlantido? (Ottmar Jareb)
02.02. Julio Baghy, la fama verkisto kaj prezentado de liaj verkoj, okaze de lia 130a naskiĝdatreveno
09.02. Miaj travivaĵoj kiel hungaro en Germanio (Ottmar Jareb)
16.02. Virtuala vizito al la Esperanto-biblioteko kaj arkivejo en Herzberg, prezentado de la Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo
23.02. La unika kolektaĵo de esperantlingvaj historiaj urboprospektoj (Peter Zilvar)
02.03. Miaj travivaĵoj en Irano per Esperanto (Ottmar Jareb)
09.03. La kolektaĵo de Esperanto-moneroj kaj medaloj (Peter Zilvar)
16.03. Miaj travivaĵoj, aventuroj en Hindio (Ottmar Jareb)
23.03. Kia estas bona informado, efika varbado? Prezentado de variaj, interesaj Esperanto-informiloj, varbiloj, varbmetodoj (Peter Zilvar)
30.03. Miskomprenoj pri jogo (Ottmar Jareb)
06.04. Esperanta filatelo (Peter Zilvar)
13.04. Esperanto-biblioteko en Aalen (Ottmar Jareb)
20.04. Unikaj specialkolektaĵoj (P. Zilvar
27.04. Esperanto-ekspozicioj en la muzeo de la Welf-kastelo en Herzberg (P. Zilvar)
04.05. Pola historio kaj festo de konstitucio (Jerzy Dryja)
11.05. Lingvaj kaj kultur-minoritatoj en Eŭropo (Peter Zilvar)
18.05. Migradvojoj en la Harz-montaro kaj kreado de Esperanto-migradatestilo (P. Zilvar)
25.05. Internacia kunlaboro kaj eŭropaj klerigprojektoj (P. Zilvar)
01.06. Pola literaturo kaj Sinjoro Tadeo (Jerzy Dryja)
08.06. UNESCO-Kuriero: prezentado de la gazeto, enhavo kaj artikoloj (P. Zilvar)
15.06. Ekovilaĝoj en Eŭropo – avantaĝoj kaj malavantaĝoj (P. Zilvar + Walter Jakowski)
22.06. La Harz-vojaĝo (la fabeleca bildpriskribo) (P. Zilvar)
29.06. Andragogio (plenkreskula klerigado) - kio estas tio? (P. Zilvar)
06.07.15-jara jubileo de Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo (P. Zilvar kaj aliaj)
13.07. Kial ni bezonas UNESKOn? (P. Zilvar)
20.07. Loĝkomunumoj – avantaĝoj kaj malavantaĝoj (P. Zilvar)
27.07. Ĝardenumado sur ekologiaj principoj (P. Zilvar)
03.08. Utilo de lernado de fremdlingvoj (P. Zilvar)
10.08. Ĉu klerigas la vojaĝoj al fremdaj landoj? (P. Zilvar)
17.08. Pri la partopreno en EU-projektoj – el propraj spertoj (Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar)
24.08. Agadoj kaj spertoj rilate al ĝemelurbaj laboroj (P. Zilvar)
31.08. Ĉu ni bezonas por EU komunan lingvon krom la propraj gepatraj lingvoj? (P. Zilvar)
07.09. Ĉu modernaj komputilaj programoj helpas al ni? (P. Zilvar)
14.09. Mondliteraturo en Esperanto (P. Zilvar)
21.09. Kiel oni povas utiligi la servojn de bibliotekoj, ekz. per distancluado? (P. Zilvar)
28.09. Kiujn landojn vi ankoraŭ volas viziti kaj kial? (P. Zilvar)
05.10. Konataj migradkantoj el diversaj landoj. (P. Zilvar)
12.10. Kiujn famajn pentristojn vi konas kaj kiujn vi ŝatas? (P. Zilvar)
19.10. Informoj pri numismatiko (P. Zilvar)
26.10. Ĉu helpas la kolektado de poŝtmarkoj en la nuna tempo? (P. Zilvar)
02.11. Asizo - la urbo de la ĉi-jara Itala Kongreso de Esperanto (J. Dryja) / Organizantoj de plenkreskula klerigado en Germanio. (P. Zilvar)
09.11. Ĉu vi mem jam verkis poemojn, ktp.? (P. Zilvar)
16.11. Historia rondpromeno tra la sudharca urbo Nordhausen (P. Zilvar)
23.11. Bazaj principoj de la hungara lingvo (Zsófia Kóródy)
30.11. Kiuj lingvokursoj ekzistas en la reto? (P. Zilvar)
07.12. Vidindaĵoj en la universitata urbo Göttingen. (P. Zilvar)
14.12. Kristnaskaj kutimoj en diversaj landoj (P. Zilvar)
21.12 Kristnaskaj kantoj el la tuta mondo (P. Zilvar)
Kursoj 2021: Atenton: la trastrekitaj kursoj ne povas okazi pro la kronvirusa pandemio!
marto 05-07: Multfaka Klerigseminario far GEA-Filio por Klerigado & Kulturo
marto 19-21: Esperanto Semajnfina kurso / Esperanto-Wochenendsprachkurse, als Netzkurs
aprilo 30 -majo 02: Esperanto-Wochenendsprachkurse im ICH (Esperanto-Centro Herzberg)
aŭgusto 06-14: SOMERA ESPERANTO-PERFEKTIGO: Esperanto intensa kursaro A1-A2, B1-B2, konversacia perfektiga kurso C1
oktobro 01-03: TORPEDo 2021: Pedagogiaj Tagoj (prelegoj, prezentadoj, diskutado, spertinterŝanĝo) de AGEI kaj GEC/GEA kaj klerigseminario
novembro 11-14: Semajnfina Esperanto-kurso
decembro 10-12: GEA-klerigseminario
Atenton: la trastrekitaj kursoj ne povas okazi pro la kronvirusa pandemio!
2020 marto 09-13 - INTENSA LINGVOKURSO (agnoskita ankaŭ kiel VHS BILDUNGSURLAUB): Esperanto Intensiv 1-semajna intensa kursaro (por ĉiuj niveloj). 8 instruhoroj/tago, inter 8:30-16:30 en Herzberg am Harz, en la Esperanto-Centro. Aliĝeblo al ĉiuj interesitoj! Alvokteksto (germana) kaj detala priskribo de la instruprogramo, kun horaro, tematiko, spertoj.
2020 marto 14-15 - Intensa semajnfina lingvokurso kun ekskursoj. Tuttaga uzado de Esperanto por lernemuloj, perfektiĝemuloj
2020 julio 10-17 kaj 18-26 - SEP-5: Somera Esperanto-Perfektigo - 2x1 semajna lingvokurso por komencantoj, komencintoj, perfektiĝemuloj (niveloj: A1-A2, B1-B2 kaj perfektiga, instrukapabliga sesio por C-1). Detaloj, aliĝilo (pdf).
2020 aŭgusto 08-15 - SALO-15: (rete) Somera Arbara Lernejo por ĝemelurbaj gejunuloj el Herzberg kaj Góra (PL)
2020 novembro 13-15 - Intensa semajnfina lingvokurso por komencantoj, komencintoj kaj konversaciemuloj (A1, A2, B1, B2) kaj perfektiga konversaciado por C1-nivelo.
KLERIGSESIOJ - Studsemajnfinoj
2020 februaro 21-23: planado de klerigofertoj, diskutado pri enhavo, formo, postularo
2020 majo 01-03: modulo pri kulturo, movadaj konoj
2020 oktobro 02-04: (virtuale) TORPEDO-15 - modulo pri metodiko, instrukapabliga trejnado, tradukado, terminologio
2020 decembro 11-13: modulo pri literaturo, historio, varbado, organizado
LINGVOKURSOJ
2019 februaro 08-10 - Intensa semajnfina lingvokurso por komencantoj, komencintoj kaj konversaciemuloj (A1, A2, B1, B2) kaj perfektiga konversaciado por C1-nivelo.
2019 marto 18-22 - INTENSA LINGVOKURSO (agnoskita ankaŭ kiel VHS BILDUNGSURLAUB): Esperanto Intensiv 1-semajna intensa kursaro (por ĉiuj niveloj). 8 instruhoroj/tago, inter 8:30-16:30 en Herzberg am Harz, en la Esperanto-Centro. Aliĝeblo al ĉiuj interesitoj! Alvokteksto (germana) kaj detala priskribo de la instruprogramo, kun horaro, tematiko, spertoj.
2019 julio 07-14 kaj 14-21 - 2x1 semajna lingvokurso por komencantoj, komencintoj, perfektiĝemuloj (niveloj: A1-A2, B1-B2 kaj perfektiga, instrukapabliga sesio por C-1)
2019 novembro 08-10 - Intensa semajnfina lingvokurso por komencantoj, komencintoj kaj konversaciemuloj (A1, A2, B1, B2) kaj perfektiga konversaciado por C1-nivelo.
KLERIGSESIOJ
2019 marto 29-31: modulo pri literaturo, historio, Esperanto-kulturo
2019 junio 28-30: modulo pri gramatiko, lingvistiko
2019 oktobro 03-06: modulo pri metodiko, instrukapabliga trejnado (TORPEDO)
2019 decembro 13-15: modulo pri literaturo, historio, varbado
2018: marto 5-9:
INTENSA LINGVOKURSO (agnoskita ankaŭ kiel VHS BILDUNGSURLAUB): Esperanto Weltweit. 1-semajna intensa kursaro (por ĉiuj niveloj). 8 instruhoroj/tago, inter 8:30-16:30en Osterode am Harz (aŭ laŭ interkonsento en Herzberg am Harz, en la Esperanto-Centro). Aliĝeblo al ĉiuj interesitoj! Jen detala priskribo de la instruprogramo, kun horaro, tematiko, spertoj.
2018: februaro 16-18: - Intensa semajnfina lingvokurso por komencantoj, komencintoj kaj konversaciemuloj (A1, A2, B1, B2)
2017: decembro 8-10: - 80a GEA-Studsesio, modulo pri Esperanto-literaturo, historio, movado, organizado, varbado kaj Zamenhof-festo
2017: novembro 11-12 - Intensa semajnfina lingvokurso por komencantoj, komencintoj kaj konversaciemuloj (A1, A2, B1, B2)
2017: sept. 29-okt. 03: TORPEDO-12 - Pedagogiaj Tagoj: PROGRAMO: prelegoj, prezentadoj, spertinterŝanĝo pri instruado de Esperanto.
79a GEA-Studsesio, modulo pri metodiko, didaktiko, instrukapabligo. Ĝemelurba pedagogia seminario. Partnera renkontiĝo de Erasmus+ projekto. KEKSO organizita de GEJ.
2017: julio 9-15 kaj 15-23: SEP - Semajnoj de Esperanto-Perfektigo. Intensaj lingvokursoj en pluraj niveloj, de komencantoj ĝis perfektiĝemuloj.
2017: KVHS-kursoferto:
februaro 11: 9:30-16:00 - Intensa tuttaga kursaro por komencantoj, komencintoj, konversaciemuloj (A1, A2, B1, B2), kun KVHS Osterode
marto 17-19: Intensa semajnfina kursaro por komencantoj, komencintoj, konversaciemuloj (A1, A2, B1, B2), kun KVHS Osterode
2016: KVHS-kursofertoj:
1. februaro 12: en KVHS Northeim (kursnumero: P4881P1) - Enkonduko kaj 3-hora rapidkurso
2. aprilo 25-29: INTENSA KURSO (agnoskebla ankaŭ kiel BILDUNGSURLAUB): Esperanto - von Anfang an. 1-semajna intensa kursaro (por ĉiuj niveloj). Ĉiutage inter 8:30-16:30 en Herzberg am Harz (en la Esperanto-Centro, 37412, Grubenhagenstr. 6).
Aliĝeblo al ĉiuj interesitoj!
Klerigado:
30.09-03.10 TORPEDo 11: Pedagogiaj Tagoj, 75a Studsesio: studmodulo pri didaktiko, metodiko, instrukapabliga trejnado
KVHS-kursofertoj 2014-2015:
2.
Esperanto Weltweit (Schnupperkurs) en Osterode am Harz 10.10.2014 18:30 - 20:45, t.e. 3 hora enkonduka kurso, detaloj:
3.
INTENSA KURSO (agnoskebla ankaŭ kiel BILDUNGSURLAUB): Esperanto - von Anfang an. 1-semajna intensa kursaro (por ĉiuj niveloj)
09.-13.03.2015 8:30-16:30 en Osterode am Harz (aŭ laŭ interkonsento en Herzberg am Harz, en la Esperanto-Centro). Aliĝeblo al ĉiuj interesitoj!
TORPEDo 9 - Tradicia Oktobra Renkontiĝo PEDagogia (samtempe 66a studsesio): 2-5 oktobro, 2014 en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo
SEMAJNOJ de ESPERANTO-PERFEKTIGO (SEP)! Speciala 2-semajna oferto inter 19 julio - 03 aŭgusto 2014 (laŭ la modelo de ILEI-trejnado en intensa somera kursaro 13-20 kaj 20-27 julio, 2012). Intensa lingvolernado, perfektigo kaj aldonaj faka klerigado kun instrukapabliga trejnado.
Lernu Esperanton kaj perfektigu vian lingvoscion en Interkultura Centro Herzberg (ICH), kie Esperanto estas ĉiutage uzata hejma kaj laborlingvo.
Vizitu Herzberg am Harz en la mezo de Germanio, ekkonu la Esperanto-urbon kaj ekskursu lernante, ekzercante Esperanton en la belega regiono de la Harz-montaro! Herzberg estas vizitinda en ĉiu jarsezono! Specialaĵo estas la 1-semajnaj kursoj kun ekskursoj.
Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro (GEC), la oficiala klerigejo de Germana Esperanto-Asocio (GEA), ofertas regule, dum la tuta jaro:
- lingvokursojn en ĉiuj niveloj (de komencantoj ĝis perfektiĝemuloj), ankaŭ en formo de
- agnoskita klerigcela forpermeso (Bildungsurlaub)
- klerigkursojn, studsesiojn laŭ diversaj temoj kaj zorgas pri la
- klerigado kaj pluklerigado de Esperanto-instruantoj, kursgvidantoj
Gvidantoj de ICH, instruistoj:
Zsófia Kóródy: GEA-komisiito por instruado (pli ol 30-jara instrupraktiko, universitata diplomo de ELTE Univ., Budapest, Hungario, pri Esperanto, la angla kaj hungara lingvoj kaj literaturo, rajtigita ekzamenanto de GEI, UEA/ILEI, ITK por KER-ekzamenoj)
Peter Zilvar: GEA-komsiito por klerigado (studis andragogion en Hago, interlingvistikon ĉe UAM, Poznan, Pollando, rajtigita ekzamenanto de GEI, ILEI kaj ITK por KER-ekzamenoj)
Lingvokursoj:
1. Esperanto-lingvokursoj dum la tuta jaro de unutaga ĝis tutsemajna, de enkonduka ĝis perfektiga, do:
-
je ĉiu nivelo (A1-C2 laŭ la niveloj de la Komuna Eŭropa Referenckadro KER)
-
laŭ tradiciaj kaj modernaj metodoj, ankaŭ direkt- kaj Cseh-metode
-
per modernaj instruhelpiloj, ofte kun lingvaj ludoj
-
konversaciaj kursoj, atentante individuajn bezonojn
-
preparkursoj por ekzamenoj (GEI, UEA/ILEI, UEA/ITK-KER)
-
provekzamena testado
La kursoj ĝenerale enhavas po 5 instruhorojn per tago (9:30-12:45) kaj posttagmezan lingvoekzercadon enkadre de variaj interesaj libertempaj programoj.
La partoprenantoj ricevas oficialan kursfinan atestilon de GEC.
2. Agnoskita lingvokurso, klerigcela forpermeso (Bildungsurlaub)
Eblas lerni Esperanton ankaŭ en formo de intensa klerigcela forpermeso (Bildungsurlaub). Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg organizas tian oficialan lingvokurson kun la popolaltlernejo KVHS Osterode. Ĝi taŭgas kaj por progresintoj kaj por komencantoj. Laŭ niveloj vi povos lerni, eĉ spertiĝi pri metodiko dum 40 instruhoroj gvidataj de Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar.
Jen detala priskribo de la instruprogramo, kun horaro, tematiko, spertoj.
3. Kursoj por mem- kaj retlernantoj
Lernu leĝere, senŝvite tamen efike! Lernu konversaciante aŭ rektmetode! Se vi lernas aŭtodidakte, per helpo de reta kurso, uzu niajn servojn:
-
ekzercigaj ĉeestaj kursoj
-
kelkaj tagoj en E-lingva medio
-
eblas elprovi la lingvon en ĉiutaga vivo
-
evoluigo de parolkapablo
-
plilarĝigo de vortprovizo, leksiko
-
gramatika perfektigo
-
renkontiĝo kun aliaj E-parolantoj
-
faka, persona helpo de spertaj instruistoj
-
lingva prepariĝo antaŭ gravaj E-renkontiĝoj
Laŭdezire, laŭbezone (se estas min. 5 personoj) post antaŭa interkonsento ni organizos ĉeestajn kursojn en tempo plej konvena por vi!
4. Specialaj fakaj kursoj, seminarioj
Esperanto por Esperantistoj estas ne nur nova ebleco por interhoma komunikado, sed ankaŭ perilo de fakaj scioj. Per organizado de specialaj fakaj kursoj ni havas tri ĉefajn celojn:
-
perfektigi lingvajn kapablojn, instrui fakvortojn, fakesprimojn, instigi kursanojn, prelegantojn uzi fakterminojn;
-
lernigi ne nur la lingvon, sed provizi interesiĝantojn per interesaj temoj, novaj scioj;
-
ebligi spert- kaj opiniointerŝanĝon
5. Klerigkursoj, studsesioj
Celo:
En Germanio ĉe neniu ŝtata institucio (altlernejo, universitato, instituto, ktp.) estas eble ricevi kvalifikon, diplomon por fariĝi Esperanto-instruisto, instruanto kun atestilo. Germana Esperanto-Centro estas oficiale komisiita de Germana Esperanto-Asocio por klerigi kaj kvalifiki estontajn E-fakulojn, kursgvidantojn kaj zorgi pri instrukapabligo.
Studprogramo:
La studprogramo sekvas la modelojn de universitatoj, kie funkcias E-fakoj. La ĉefaj studobjekoj, studmoduloj estas:
-
Esperanto-gramatiko, esperantologio, interlingvistiko,
-
Esperanto-literaturo, historio
-
didaktiko, metodologio
-
movadaj konoj, organizado kaj financado de E-kluboj, ktp.
-
varbado, informado pri Esperanto
Prelegantoj:
Krom la konstantaj kunlaborantoj, instruistoj ĉe ICH multaj famaj germanaj kaj eksterlandaj lingvistoj, profesoroj kaj fakprelegantoj helpas la kleriglaboron, regule venas invititaj gastprelegantoj. Jen kelkaj fakuloj, kiuj lekciis ĉi tie: Detlev Blanke, Stefan MacGill, Katalin Kováts, Erich-Dieter Krause, Katarina Bodnárova, Dr.Ilona Koutny, Ana Montesinos, Dr. Sean O'Riain, Atilio O. Rojas, Prof. John C.Wells.
Partopreno:
La trejnkursoj okazas ĉiam semajnfine, komencante vendrede posttagmeze. Sabate estas tuttage prelegoj, diskutoj, dimanĉe la programo finiĝas fruposttagmeze.
Eblas partopreni unuopajn kursojn laŭ la interesiĝterenoj, t.e. viziti nur elektitan studadsemajnfinon. Laŭteman fakkursliston kun datoj vi trovas ankaŭ en la Programkalendaro de ICH. Eblas partopreni serion de unuopaj semajnfinaj kursoj kaj kolekti studpoentojn. Por ricevi kvalifikon oni bezonas difinitan nombron de studpoentoj. Al interesiĝantoj ni sendos la detalan regularon por fariĝi kursestro, instruisto. Adreso, atingeble ĉe Kontaktoj.
Aliĝo:
Aliĝkondiĉo: bona lingvoscio. Se necese, ni prizorgas la lingvan perfektigon de la kandidato ĝis la bezonata nivelo. Kotizo: 60€/persono/semajnfino (ĝenerale 16 studhoroj), GEA-membroj 45€, EGS-membroj: 30€, GEJ-membroj: senpage