|
||
![]() | ![]() | |
|
Novaĵoj*
Eŭropa Ta
Raportoj okaze de la Zamenhof-memorjaro 2017
LISTO de vendotaĵoj el la EGS-butiko (el la ofertoj de Interkultura Centro Herzberg)
Speciala ofertolisto: suveniroj el Herzberg am Harz…la Esperanto-urbo
Per via mendo, aĉeto vi ankaŭ finance helpas por multaj taskoj de GEA-Filio kaj Interkultura Centro En kunsido de la reprezentantoj de konstruado, naturprotektado kaj urboevoluigo en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo fine de novembro unuanime akceptis la iniciaton, proponon de la Esperanto-Centro: la placo, kie staras la Zamenhof-monumento, ricevu la nomon de la iniciatoro de Esperanto. Se la projekton akceptos en sekva kunsido ankaŭ la urba konisilio, la nomdona ceremonio povos okazi la 14-an de aprilo 2017, por memori la 100-jaran mortodatrevenon de Zamenhof.
FESTO: Esperanto-urbo Herzberg 10-jara!
Urbo Herzberg am Harz, kiu ekde la 12-a de julio 2006 oficiale uzas la kromnomon die Esperanto-Stadt / la Esperanto-urbo ĉi-jare, en 2016 festas sian 10 jaran jubileon en partnereco kun Germana Esperanto-Centro / Interkultura Centro Herzberg.
La festprogramo okazos dum du tagoj, inter 9-10 julio 2016. Al la festo alvenos delegacio el Pollando, el la ĝemelurbo Góra, sub gvido de urbestrino Irena Krzyszkiewicz. Partoprenos ankaŭ lernejanoj el ambaŭ urboj, kiuj inter 3-10 julio la 11-an fojon lernas kune Esperanton kaj pasigas agrablajn tagojn en la jam tradicia feriosemajno SALO (Somera Arbara Lernejo), kiu ĉi-jare la okan fojon renkontiĝas en Herzberg.
Jen informiloj kaj la programo.
Gazetaraj raportoj pri la evento:
Harz Kurier (2016.07.06): 2 artikoloj kaj mencio sur la frontpaĝo
1. Esperanto-urbo feiert zehnten Jahrestag (rete sur hejmpaĝo de Harz Kurier ĉi tie) 2. Weltruf auf Esperanto (rete sur la hejmpaĝo de Harz Kurier ĉi tie)
PARTNERURBA PROJEKTO! Diskutforumo dum la 101-a UK en Nitra, Slovakio:
Interkultura Centro Herzberg iniciatis gvidi kunvenon, strategian forumon en UK, Nitra kie ni planas trakti la sekvajn temojn:
- spertinterŝanĝo inter reprezentantoj de Esperanto-Centroj, bibliotekoj, muzeoj, ktp. jam agadantaj aŭ serĉantaj kunlaboron kun lokaj, urbaj instancoj
- raporto pri agadmaniero kaj atingitaj rezultoj dum 10 jaroj en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo
- diskutado pri ripetebla modelo, pri ebloj kaj agadterenoj por akiri, fortigi subtenon por Esperanto en aliaj urboj, vilaĝoj
- serĉado de komunaj agadoj, projektoj por regula kaj intensa kunlaboro
- studado de fareblaĵoj, farendaĵoj
- daŭrigo de la komencita projekto PUNTO de Interkultura Centro Herzberg: kreo de reto de partneraj urboj/vilaĝoj por reciproka informado, laŭbezona helpo, fortigo de lokaj agadoj kaj rilatado kun urbaj instancoj
- ellaboro de strategia plano, skizo de konkretaj farendaĵoj por la sekvaj jaroj
Atenton: ne temas pri ĝemelurba agado, kies kunsido dum UK jam havas tradicion kaj same gravas.
Temas pri nia nova iniciato por spertinterŝanĝo kaj kunlaboro por ’verdigo’ de urboj, komunumoj.
Serĉu informojn en la Kongresa libro kaj venu al la kunveno! Kontaktu nin aparte por kunlaboro.
Kurso por komencantoj kaj perfektiĝemuloj (kun metodika trejnado). (Kaze de sufiĉaj partoprenantoj ankaŭ kiel KVHS Bildungsurlaub.)
Granda fakbiblioteko (tute novordigita) ankaŭ estos je via dispono.
Rilate al favorpreza tranoktado, rabatoj, ktp. vi povos demandi nin.
La SAT-kongreso okazos tuj antaŭ la 101-a UK en Nitra, Slovakio. Eblos rekte, kune veturi tien.
Bv. rigardi ĉe menupunkto Programoj 2015 la eventojn en la tutjara programkalendaro. Bonvenon al klubkunvenoj, kursoj, klerigseminarioj, konferencoj, ktp.! Vizitu la Esperanto-Centron kaj bibliotekon en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo! AGRABLAN KRISTNASKON KAJ FELIĈAN NOVAN JARON en la nomo de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg, dankante pro la amikeco, pro la kunlaboro al ĉiuj gesamideanoj el la tuta mondo, al helpemaj subtenantoj de nia agado por kaj per Esperanto en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Agrablan festadon, bondezirojn, sukcesojn por la nova jaro 2015!
HELPO bezonata! Ni bezonas tujan helpon, bv. klaki ĉi tien por la detaloj.
Novaĵoj, alvokoj 2014
Niaj kataloglistoj estas en .xls-formato kaj ĉio estas bone ordigebla kaj serĉebla. De tiuj tabeloj kun granda verŝajneco eblas importi dokumentojn al aliaj programoj, sistemoj. Ili estas jam bone uzeblaj, ankaŭ la diversaj listoj de duoblaĵoj. Ili ankoraŭ bezonas kontroladon, poluradon, etajn korektojn pro tajperaroj, ktp., sed ni regule utiligadas ilin por realigi interŝanĝojn kun aliaj kolektantoj, kolektaĵoj. La listojn paŝo post paŝo ni aperigos sur nia retpaĝo kaj faradas planojn pri programita sistemo por reta prezentado.
SEP = Semajnoj de Esperanto-Perfektigo: 2x1 semajnoj kun intensa lingvolernado, lingva perfektigo kaj metodika-instrukapabliga trejnado.
27 februaro: Novaĵoj, alvokoj 2013 SANO-4: alternativa jarŝanĝa renkontiĝo, seminario, prezentadoj pri sana vivmaniero, muziko, bonfarto 29.12.2013-02.01.2014. Detaloj, informilo ĉi tie. La tradicia Zamenhof-festo kaj la festo de la Esperanto-libro okazos la 14an de decembro en restoracio Harzklause en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Detaloj, invitilo ĉi tie. Intensa semajnfina lingvokurso: 25-27 oktobro 2014. Paroligaj taskoj, ludoj. Konversaciado, gramatikaj ekzercoj. La 46a ILEI-konferenco okazos inter 12-18 julio 2013 en urboparto Sieber. Detaloj, programo, aliĝilo ĉi tie. Novaj, detalaj programeroj en la jarkalendaro, aldona tabelo por 2014. Bv. studi la programoferton. AGRABLAN PASKOFESTON! Marto 4-8: Intensaj kursoj. Agnoskita klerigcela laborforpermeso 'Bildungsurlaub' ĉe KVHS Popolaltlernejo, Osterode kaj Herzberg. Februaro 8-10: 58a Studsesio. Klerigmodulo pri internaciaj kaj naciaj projektoj, tradukado de faktekstoj, praktika realigado de la grandprojekto "Nacia Parko Harz kaj Esperanto", ktp. GEA-membroj pagas rabatitan studkotizon kaj GEJ-membroj ricevos 100% subvencion!
Januaro 12: Esperanto-hotelo Zum Pass en Herzberg-Sieber (Teresa kaj Zygmunt Liberski) invitas al "Novjarakcepto" ekde la 19a horo. 11-13 januaro: Intensaj semajnfinaj lingvokursoj de komencantoj ĝis fluparolantoj, en grupoj, kun spertaj instruistoj. Multe de paroleblo, gramatika helpo, studeblo en la Esperanto-biblioteko.
Ni elkonstruas Esperanto-urbon
2011.09.21 CIRKULERO 15
2010.07.12 CIRKULERO 10 |