RSS

Vielfalt-projekto


Ministeria projekto: Vielfalt tut gut

1.  Kantgrupo: Estis fondita Internacia Esperanto-Kantgrupo enkadre de la "Vielfalt tut gut"  (Bunteco bonas): projekto de Ministerio por Familioj, Maljunuloj, Virinoj kaj Junularo (Bundesministerium für Familie, Senioren, Frauen und Jugend).

Detalan prezentadon (en la germana lingvo), raportojn, fotojn, ktp. oni povas trovi ĉe la aparta hejmpaĝo 'Vielfalt tut gut'

La celo estas per helpo de kantoj alvoki al ekkono de diversaj kulturoj, lingvoj, instrui per kultura bunteco al amikeco, toleremo, interpopola kompreniĝo. En la repertuaro de la kantgrupo estas popolkantoj, kantoj pri paco, amikeco, libereco. 

La Esperanto kantgrupo 'Buntaj birdoj' konsistas el junaj kaj maljunaj kantemuloj, viroj kaj virinoj, lokuloj kaj enmigrintoj, homoj kun diversaj gepatraj lingvoj. Gravas la bonetoso, la kunkantado ĉu en Esperanto ĉu en aliaj lingvoj.
La grupo prezentas sin dum urbaj kaj regionaj renkontiĝoj, urbaj festoj, Esperanto-konferencoj, publikaj kunvenoj.

Ĉiuj estas bonvenaj aliĝi! Kunkantado en ĉiu mardo je 18a horo en Interkultura Centro Herzberg.


2. Tago de bunteco/Tag der Vielfalt: Agadoj enkadre de la projekto: 24.09.2010
Fotoalbumo pri aerbalona agado parelele en Góra, Pl, ĝemelurbo de Herzberg am Harz


3. 'Ambasadoro' sur radoj:  Surskribo en 4 lingvoj varbas por interpopola kompreniĝo kaj kontraŭ rasismo sur la malantaŭa surfaco de kamiono.  Distrikto Osterode uzas tiun ruliĝantan ambasadoron informi la publikon en la pola, angla, germana - kaj plej grandlitere - en Esperanto. La veturilo estis 'baptita' en 29a novembro 2010 kaj traveturos Eŭropon, kie troveblas la ĝemelurboj de Osterode: Ostróda en Pollando kaj Scarborough en Britio. Tiu ĉi varbagado estas bona rezulto de regula kunlaboro inter Osterode, Herzberg am Harz kaj Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg.

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts