RSS

Biblioteko


Jen informoj pri bibliotekoj kaj arkivoj en Herzberg am Harz.

Interkultura Centro Herzberg prizorgas multajn materialojn, kiuj estas kolektitaj de multaj jardekoj kaj situas en diversaj ejoj en la urbo.

1. Esperanto-Centro Herzberg (Grubenhagenstr. 6), 5 ejoj: libroj, gazetoj, son- kaj vidmaterialoj, filatelaĵoj, afiŝoj, turismaj broŝuroj, medaloj, insignoj, Esperanto-suveniroj, ktp. Ĉio en aparta katalogo, listo. Entute dekmiloj da registritaj objektoj.
Granda parto de niaj libroj (10194) estas troveblaj, serĉeblaj per la elektronika katalogo de GEA bibkat.de.

2. Urba biblioteko (Stadtbücherei): la Esperanto-sekcio estis inaŭgurita la 15an de marto 2015. Ĝi  ekestis el la materialoj de Esperanto-Centro Herzberg kaj donacoj de Esperanto-eldonejoj. Dank' al la decido de urbo Herzberg de tiu tempo parto de la biblioteko kun ĉ. 70 m bretaro estas disponita por Esperanto-libroj. 
Granda parto de la tie troveblaj libroj (1916) estas serĉeblaj per la elektronika katalogo de GEA bibkat.de.

3. Arkivejo en la malnova urbodomo: 2 ejoj, ĉefe libro- kaj gazetduoblaĵoj, ekspozicimaterialoj

4. Arkivejo en malnova lernejo en urboparto Sieber: 2 ejoj por la biblioteko de blinduloj kaj por arkivigendaj dokumentujoj, libroj, gazetoj, ktp.

Niaj katalogoj, listoj estas en Excel-tabeloj kaj estas regule aktualigataj. Ili taŭgas por interŝanĝoj, komparoj, eksportado de datumoj al aliaj sistemoj.
Interesiĝantoj bv. kontakti nin por aktuala versio.
 

katalogo, listoj de diversaj objektoj

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts