Grundtvig-projekto
Grundtvig-projekto 2013-2015
Partneroj: Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro (ICH/GEC, Germanio), Kultura Esperanto-Asocio (KEA, Budapest, Hungario), 'Fondaĵo' edukado.net (Den Haag, Nederlando), Centro de Interkultura Edukado (CIE, Nowy Sacz, Pollando)
Temo: Kultura diverseco kaj multlingvismo en Eŭropo - kiel lerni pri tio?
Informiloj: gazetartikoloj en la germana, hejmpaĝo de Harz Kurier
Komuna hejmpaĝo: 5-lingva paĝaro (Esperanta, germana, hungara, angla, pola), kun multaj informoj, fotoj, dokumentoj pri la 4-landa kunlaboro.
Historio:
2013 januaro-februaro: Halina Komar, prezidantino de CIE, iniciatis la projekton kaj poste ellaboris ĝin kun helpo de kunlaborantoj de ICH Zsófia Kóródy, Ewa Kukielka kaj Peter Zilvar en interkonsento kun la hungara kaj nederlanda partneroj.
2013 julio: la gvidantoj de tri partneraj institucioj renkontiĝis en Islando, dum la Universala Kongreso kaj havis la unuan komunan kunsidon por projektplanado: Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar de ICH/GEC, Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge de edukado.net kaj Halina Komar de CIE.
2013 oktobro: kun ĝojo ni eksciis, ke la hungara partnero, KEA, kiu estis sur atendolisto tamen ricevis subvencion por projektpartopreno. Per skype okazis pluraj priparoloj, nova tempoplanado por la realigo de la projekto.
2013 decembro: interŝanĝo de ideoj, kristnaskaj salutmesaĝoj, planado por la januara kunveno
2014 januaro 16-20: la unua projektrenkontiĝo por delegitoj de ĉiuj partneroj en Nowy Sacz, Pollando.
2014 majo 22-25: la dua projektrenkontiĝo en Sneek, Nederlando: konatiĝo kun Frislando, dancoj, historiaj turismaj lokoj
2014 junio: duontempa raporto pretigita
2014 septembro 11-14: la tria projektrenkontiĝo en Balatonszárszó, Hungario kun multaj kulturaj eventoj, studado de tradicioj rilate al vinproduktado, rikoltfesto
2014 oktobro 02-07: la kvara projektrenkontiĝo en Herzberg am Harz dum Torpedo-9, kunsido de projektgvidantoj. Raporto sur la hejmpaĝo de Herzberg
2015 januaro-marto: retaj konferencoj, diskutado pri projekttaskoj, farendaĵoj, organizaj demandoj
2015 aprilo: renkontiĝo kaj konsultiĝo de germanaj, hungaraj kaj polaj projektgvidantoj en Budapest, Hungario. Planado de la kvina partnera renkontiĝo.
2015 majo: raporto pri la jam plenumitaj taskoj, agadoj de la Grundtvig-projekto en la 92a Germana Esperanto-Kongreso en Hameln.
2015.05.23-27: la kvina partnera renkontiĝo en Germanio, partopreno en la pentekosta urba festo, procesio. Esperanto-kulturfestivalo por loka publiko.
2015 junio: preparo de projektmaterialoj, albumoj, filmoj, broŝuroj
2015 septembro: finraportado, fino de la projekto
Fotogalerio
Rezultoj, produktoj
Raportoj, gazetartikoloj
Grundtvig-asistanteco 2013-2014: Magdaléna Feifièová 10 monatojn pasigis ĉe Interkultura Centro Herzberg dank' al Eŭropa-projekto
Grundtvig-projekto 2009-2011
Partneroj: Pola Esperanto-Asocio (PEA, Pollando), Edukado@Interreto (E@I, Slovakio), Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro (ICH/GEC, Germanio)
Temo: La plej rekta vojo al aktivigo de la popolo 55+ pere de speciala eduka programo
Informiloj: gazetartikoloj en la germana, en la pola, en Esperanto
Komuna hejmpaĝo: 4-lingva paĝaro (Esperanta, germana, pola, slovaka), kun multaj informoj, fotoj, dokumentoj pri la 3-landa kunlaboro.
Historio
2009
2009 januaro
Halina Komar, prezidantino de PEA vizitis Interkulturan Centron Herzberg, skizis la projekton, kiun poste kune ellaboris kunlaborantoj de ICH Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar, kaj invitis trian partneron E@I el Slovakio.
Urbestro Gerhard Walter akceptis Halina Komar en la urbodomo de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo.
2009 septembro 10-13
Halina Komar PEA kaj Zsofia Kóródy reprezentiĝis ĉe la XIXa Monda Ekonomia Forumo en Krynica-Zdrój, kun la aliaj projektpartneroj ĉeestis en la konferenco de la Universitato de la Tria Aĝo, prezentis tie Esperanton kaj la planatan dujaran kunlaboron.
Reprezentantoj de la tri projektpartneroj kunvenis en Nowy Sancz, PL, por akordigi farendaĵojn, decidi pri la detala programo de la dujara projekto.
2009 oktobro 9-16
En 2009 jam la kvinan fojon okazis Tutlanda Oktobra Renkontiĝo Pedagogia (TORPEDO-5) en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo kun multaj interesaj fakprelegoj, programoj. Kiel novaĵo aldoniĝis partopreno de pola grupo, kiuj enkadre de Grundtvig projekto, subvenciata de EU en la Dumviva Lernado programo, alvenis por tutsemajna instruista trejnado.
La organizadon, fakan programon - kiel projektpartnero respondeca pri la klerigado - prizorgis Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy.
Multaj famaj prelegantoj, metodikistoj, instruistoj, konataj fakuloj el la Esperanto-movado venis por instrui, prezenti, gvidi la seminariojn:
Katalin Kováts (edukado.net), Stefan MacGill (prezidanto de ILEI), Gerald Tucker (fakestro de Germana Esperanto-Instituto), Lidia Ligeza (Krakovo/Poznano), Peter Balaz kaj Jevgenij Gaus (E@I).
Jen priskribo de la projekto.
Jen la programo de TORPEDO-5.
Jen 4-taga programo (Grundtvig-projekto)
Jen la nomlisto de partoprenantoj.
Fotoj
fotoj pri la trejnsesio en Herzberg am Harz (9-18 oktobro, 2009) estas videblaj en nia fotoalbumo
'Torpedo kun Grundtvig-trejnkurso - 2009'
fotoj de Andreo Sochacki pri Torpedo-5
Raportoj
Jen raporto en .pdf-formato aperinta ĉe pola retpaĝo (en la pola lingvo, kun fotoj)
2009 decembro 18
Delegacio el Herzberg kun urbestro Gerhard Walter, sekretariino Angelika Kiep, Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy nome de GEA/GEC kaj Interkultura Centro Herzberg partoprenis la jubilean Zamenhof-feston en Berlino. Dun la kunveno en la Esperanto-Domo ili prezentis inter aliaj ankaŭ la Grundtvig-projekton inter la multflanka poresperanta agado en la Esperanto-urbo Herzberg. En sia festprelego Halina Komar nome de PEA rakontis al la publiko ankaŭ pri la 3-landa kunlaboro enkadre de Grundtvig-partnereco.
2010
2010 aprilo 26
Reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg, Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy partoprenis en Grundtvig-semianario organizita de la germana nacia Grundtvig-agentejo en Bonn. La tuttaga trejnado informis la partoprenantojn pri projekt-novaĵoj kaj ebligis spertinterŝanĝon kun la organizantoj de aliaj Grundtvig-projektoj. Fotoj
2010 majo 22-29
En Rytro, Pollando estis organizita intensa lingvokurso sub gvido de Katalin Kováts (edukado.net) kun partopreno de la polaj Grundtvig-partneroj. Pro la ne akordigita organizado kaj malfrua komuniko kaj anonco, invito bedaŭrinde la germanaj trejnotoj ne povis partopreni.
2010 julio 2-9
Partoprenantoj el ĉiuj tri partneraj landoj povis spertiĝi en 1-semajna intensa kurso dum Somera Esperanto-Studado (SES) en Piestany, Slovakio. Ili povis plibonigi siajn lingvajn kapablojn en diversnivelaj lingvokursoj kaj ankaŭ spertiĝi pri kursorganizado respektive instrumetodoj. Ĉiuj tri projektpartneroj aktive kunlaboris. Pri la organizado zorgis Petro Balaz, rektmetodan kurson gvidis Stano Marcek (ambaŭ el Slovakio), preparkursojn al la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro gvidis Peter Zilvar (B1 nivelo) kaj Zsófia Kóródy (B2 kaj C1 niveloj) de Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro el Germanio.
Ĉiuj ofertoj bone servis la bezonojn de la projektpartoprenantoj el Slovakio, el Pollando kaj 8 delegitoj el Germanio. Pro la ĉeesto ankaŭ de Halina Komar, la gvidanto de la pola partnergrupo, la projektorganizantoj povis havi kunsidon por plani la estonajn agadojn, sekvajn kunvenojn por 2010 kaj 2011.
Estas ĝojige, ke dum SES multaj polaj kaj slovakaj trejnatoj sukcese trapasis ankaŭ la UEA-ITK KER-ekzamenojn: 4 kandidatoj en B1, 6 en B2 kaj 10 en C1 niveloj.
La unusemajna kunestado, kunlaborado postlasis kaj por la partoprenantoj kaj por la gvidantoj-organizantoj belajn travivaĵojn, neforgeseblajn memorojn.
Pri tio atestas ankaŭ la intervju-filmeto preparita dum SES de Zsófia Kóródy kun Halina Komar, ĉefa organizanto de la Grundtvig-projekto en Pollando. Ankaŭ aliaj projektmembroj tre pozitive rakontis pri siaj travivaĵoj kaj rezultoj.
Por la germana grupo estis aparta ĝojo viziti la Esperanto-muzeon, ekspozicion en Svitavy, Ĉeĥio. Survoje al SES, Slovakio ili haltis en tiu bela urbeto kaj konatiĝis kun la riĉenhava, bele prezentita kolektaĵo, memoraĵoj el la Esperanto-movado kaj valoraĵoj de Esperanto-literaturo, kulturo.
Fotoj
2010 septembro 8-11
Prezidanto de AGEI (germana ILEI-sekcio), reprezentanto de Interkultura Centro Herzberg (ICH) Zsófia Kóródy partoprenis en la renoma XXa Ekonomia Forumo en Krynica, Pollando, kie okazis ankaŭ diskuto pri ekonomiaj, sociaj kaj lingvaj problemoj en EU. Flanke de la Esperanto-movado partoprenis Sean O'Riain, Barbara Despiney, Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor kaj ankaŭ reprezentantoj de la Grundtvig-projekto 2009-2011, ellaborita por trejnado, instrukapabligo de la pli agxa generacio (50+): Halina Komar (PL), Petro Balaz (SK) kaj Zsófia Kóródy (DE), kiuj kunsidis dum la lasta tago de la Forumo.
2010 septembro 11
En Nowy Sacz, en la Forumo de la Universitato de la Tria Aĝo Zsófia Kóródy prezentis al cento da delegitoj la trilandan EU-projekton 'Grundtvig' (Esperanto 50+) kaj la laboron de ICH. Dank' al la bonega organiza laboro de Halina Komar eblis detale rakonti tie pri la trilanda kunlaboro kaj pri la ĝisnunaj rezultoj. Halina Komar pretigis belegan, enhavriĉan PowerPoint raporton pri la unua jaro de la projekto, Esperantistaj koleginoj starigis Esperanto informtablon apud la konferencejo.
2010 septembro 12
Dum sia vizito en Nowy Sacz Zsófia havis okazon transdoni la KER-lingvoekzamenajn atestilojn al pluraj partoprenantoj de la trilanda projekto Esperanto 50+ post ilia sukceso en la UEA/KER ekzamenoj, inter ili ankaŭ al Halina Komar, prezidanto de PEA kaj gvidanto de la Grundtvig-partnergrupo en Pollando. (Aliaj sukcesintoj ricevis sian diplomon dum Arkones en Poznan.)
Kelkaj bildoj pri la eventoj kaj
filmo pri la transdono de ekzamenaj atestiloj al la sukcesintoj.
2010 oktobro
Herzberg, TORPEDO-6 - Pedagogiaj Tagoj, spertinterŝanĝo por ĉiuj, kiuj okupiĝas kaj interesiĝas pri Esperanto-instruado. Ĝi estis organizita kun ILEI kaj estis samtempe seminario pri projektoj kaj subvencipetado.
Inter la ĉeftemoj estis traktataj ankaŭ la internaciaj projektoj kadre de la Dumviva Lernado Programo kaj la raporto pri la Grundtvig-prejekto inter Pollando, Slovakio kaj Germanio. La partoprenantoj ricevis multe da informoj kaj praktika helpo, havis ŝancon enrigardi la formularojn, lerni pri la ellaborado de projekto, konatiĝi kun organizaj taskoj kaj interŝanĝi spertojn pri internacia kunlaboro, instruado de Esperanto al diversnaciaj kursanoj ankaŭ per rekta metodo.
Fotoalbumo de Torpedo-6
2011 aprilo 30 - majo 07
Internacia renkontiĝo denove en Nowy Sacz. Dum la evento okazis multaj interesaj diskutoj kaj renkontiĝoj, sen ajnaj lingvaj baroj. Multajn kontaktojn ni daŭrigos ankaŭ estontece per interreto, pere de kutimaj komunik-programoj. Ekestis ankaŭ multaj internaciaj amikiĝoj.
2011 majo 24-25 Kleriga seminario ĉe la Nacia Agentejo en Bonn: same kiel pasintjare, ankaŭ en tiun jaron estroj de la germana teamo partoprenis la tre interesan klerigan Grundtvig-seminarion en Bonn.
Detaloj, rezultoj sur la komuna, 4-lingva paĝaro
|