RSS

SEP4 2019 - Trejnado


Lernu Esperanton - lernu  instrui Esperanton!

Perfektiga lingvokurso kun instrukapabliga trejnado
07-14 kaj 14-21 julio, 2019 en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo

UNIKA OFERTO

  • 2x1-semajna kursperiodo,
  • altnivela lingva ekzercado
  • perfektigo de ĉiuj kvar bazaj lingvaj kapabloj
  • instrukapabliga, metodika trejnado kun observeblo de lecionoj kaj instrupraktiko (laŭ la nova modulara sistemo de Germana Esperanto-Centro, en kunlaboro kun AGEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj)

Partoprenu la internacian kursaron de Interkultura Centro Herzberg (ICH) en Herzberg am Harz, Germanio, kiu trejnos la partoprenantojn pri lingvo kaj metodiko, kaj disponigos la bazajn konojn necesajn por instruado de Esperanto.

SUBVENCIO: Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg (ICH) subtenas la lernadon de junaj fakuloj por „kvalifikado de aktivuloj pri metodika-didaktika evoluado”.
Ni povas disdoni 10 subvenciojn! Junuloj sub 26 jaroj povas anonci sin ĉe la organizantoj por 50 %a rabato.
Vian subvencipeton bv. sendi al: esperanto-zentrum@web.de

PROGRAMO: Krom la intensa lingvolernado, perfektiĝo eblas partopreni ankaŭ en la faka programo, kiu estas kunmetita laŭ modula sistemo. Temas pri du sinsekvaj semajnoj, lernado en intensa formo, traktado de la fakoj de universitata klerigprogramo:

  • gramatiko
  • interlingvistiko
  • literaturo
  • movadhistorio
  • lingvopedagogio
  • metodiko
  • Esperanto-kulturo
  • aldonaj temoj: movada informado, organizado, varbado, gazetara laboro, interkultura komunikado

Distraj programeroj: ekskursoj, migrado en la plej belaj lokoj de la kaj Harz-montaro, Nacia Parko Harz, vizito al famaj kaj pitoreskaj urboj, vilaĝoj en la regiono, muziko, filmoj, kantado, tamtamado, dancado.

STRUKTURO:  lingvo-perfektigaj instruhoroj ĉiutage, prelegoj kaj 2-4 lernhoroj/tago kun ekzercado, praktiko, memlernado.
La studojn helpos tuttaga praktika lingvouzo kaj uzo de la ICH-biblioteko kun aparte riĉa pedagogia-metodika fakkolektaĵo, son- kaj filmarkivo, instruhelpiloj, fakvortaroj, ktp.

DATOJ:

07-14.07.2019 intensa lingvolernado kaj perfektiga fazo,
observado de lecionoj, metodikaj konsiloj por instruemuloj
modularo I
14-21.07.2019 intensa lingvoekzercado kaj pedagogia-metodika trejnfazo modularo II
 
 

Kurskotizoj:        
1 semajno  120,00 €    
14 tagoj
     195,00 €
-  Eblas peti stipendion. Bv. skribi al: esperanto-zentrum@web.de
-  Rabatitaj kotizoj: ekz. por studentoj, dank' al GEJ kaj Interkultura Centro Herzberg

SERVOJ: La kotizo enhavas senkostan tranoktadon por memzorgantoj en tendoj. Eblas elekti ankaŭ kelklitan ferioloĝejon aŭ 3-4 stelajn hotelojn (diversaj prezoj inter ĉ. 15-60 EUR/persono/tago).

Manĝado: gastkuirejoj, komuna pretigo de manĝaĵoj, ĝardena rostado, lokaj bufedoj, restoracioj.
WLAN: Sendrata interreto en la Esperanto-domo kaj en la ĝardeno. Uzo de Esperanto-biblioteko, teknikiloj.

CELGRUPOj:

  • lernemuloj, perfektiĝemuloj proksime al B1-B2 niveloj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro
  • lernantoj, lernintoj per retkursoj, Duolingo aŭ Lernu!-materialoj
  • interesiĝantoj pri gramatiko, lingvistiko, historio kaj nuntempo de la Esperanto-movado,
  • instruemuloj, kiuj volas ne nur teorion pri pedagogio, metodiko, sed ŝatus akiri instrukapablojn en la praktiko, ricevi gvidadon de spertaj movadaj fakuloj,
  • instruantoj, instruistoj

GVIDANTOJ: Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, kvalifikitaj Esperanto-instruistoj

ALIĜO: Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6,
esperanto-zentrum@web.de

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts