RSS

Tutsemajnaj intensaj lingvokursoj A1-B1, B2-C1 (VHS Bildungsurlaub) + metodika trejnado


Inter 25-29 aprilo 2016 intensa lingvo-kursaro de Interkultura Centro Herzberg okazos en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo

La kursoj okazos paralele, komencantoj, komencintoj (A1-B1 niveloj) kaj perfektiĝemuloj (B2-C1 niveloj laŭ KER) povos lerni aparte sub gvido de spertaj instruistoj. Okazos ankaŭ metodika trejnado sub gvido de Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar por tiuj, kiuj ŝatus spertiĝi pri instruado al komencantoj kaj lerni pri la uzado de diversaj lernolibroj, helpiloj, didaktikaj ludoj, ktp.
La kurshoroj estos inter 8:00-16:00, posttagmeze kaj vespere okazos urborigardado, ekskursoj, kunvenoj kun babilado, muziko kaj filmoj. La lernadon helpos la uzeblo de granda Esperanto-biblioteko kaj individua konsultiĝo kun la kursgvidantoj. Programskizo

La kurs-organizado okazas en kunlaboro kun KVHS Göttingen/Osterode kaj se estos min. 7 partoprenantoj, ĝi fariĝos oficiala kleriĝcela feriumado (Bildungsurlaub) kun KVHS-atestilo. (Detaloj pri tio ĉi tie.)

 

Favorprezaj tranoktado kaj manĝeblo en la Esperanto-domo. La tutsemajna kurso kostas 150 eur, rabato eblas, bv. kontakti la organizantojn. La kursanoj ricevos atestilon pri partopreno. Aliĝilo ĉi tie.

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts