RSS

Grundtvig-seminaria programo


Programo (98 KB .pdf)

Grundtvig-Seminario
 
23-27.05.2015
 
en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, Germanio

23.05.2015 (sabato)

alveno de la delegacioj el Hungario, Nederlando kaj Pollando
Tranoktado por poloj: Esperanto-Hotelo zum Pass, Sieber
Tranoktado por aliaj: Hotelo Jägerhof, Herzberg

24.05.2015 (Pentekosta dimanĉo)

10:00   Promenado en Sieber: Ponto de la Espero, St. Benedikto-preĝejo, Panoramo-vojo, Nudpieda pado 
             Sankta meso en Herzberg: St. Jozefo katolika preĝejo
12:00   Tagmanĝo en la itala restoracio Mamma Mia
13:15   Renkontiĝo ĉe Interkultura Centro Herzberg (ICH)
14:00   Komuna partopreno en la tradicia urba festmarŝado, stratfestivalo kun muzikgrupoj, organizita de la pli ol 475-jara klubo de  ĉasistoj/pafistoj.
             Publika prezentiĝo de la Grundtvig projekt-delegacioj kaj Esperanto-klubanoj kun eŭropaj kaj esperantaj flagoj
16:00   Vizito de la historia Welf-kastelo, gvidado, fotado en historiaj kostumoj, kafo-paŭzo en la kastela kafejo

18:00-19:00 Vespermanĝo
19:00-23:00 Grundtvig-seminaria programo (en Hotelo zum Pass) 
ĉ. 19a horo: Siebertaler (muzikgrupo el Sieber)
ĉ. 21a horo: Jomo-koncerto (rekordulo de kantado en la plej multaj lingvoj

25.05.2015 (Pentekosta lundo) 

10:00 Konatiĝo kun la historio kaj geografio de la Harz-montaro. Ekskurso al Osterode (historia muzeo), Clausthal-Zellerfeld (mineja muzeo), ktp.
13:00 Tagmanĝo
15:00-18:30 Esperanta muzikprogramo en la restoracio Domenico en Herzberg al multlingva kaj multkultura, internacia publiko 
            Harzklub Pöhlde (folklora muzikgrupo el Pöhlde)
            Siebertaler (muzikgrupo el Sieber)
            junaj kantistinoj el Pollando
            JOMO el Francio
19:00 Vespermanĝo (en Zum Pass)
            Seminaria programo: raportoj, spertinterŝanĝo de la projektpartneroj
20:30 Partopreno en la festa, tradicia pentekosta kermeso
            Alternativa programo: Tibeta muzikvespero kun filmprezentado (far la pola grupo)

26.05.2015 (mardo)

09:00 Urbestra akcepto por la projekt-delegacioj: diskutado pri multlingvismo, multkultureco, aktuala politiko pri enmigrantoj kaj integrigprogramoj 
10:00 Ekskurso en la Harz-regiono. Rhume-fonto, Duderstadt 
12:30 Tagmanĝo
14:00 Seminaria programo: Diskutado, resumado de rezultoj de la Grundtvig-projekto, planado de finproduktoj
19:00 Vespermanĝo: germanaj specialaĵoj kaj internaciaj pladoj 
20:00 Adiaŭa vespero: Kultura programo en la biblioteko de Interkultura Centro Herzberg
22:00 Partopreno en la fineventoj de la pentekosta kermeso, rigardado de spektakla piroteknikaĵo

27.05.15 (merkredo)

09:00 Adiaŭo, hejmenveturo
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts