RSS

Interkultura Centro Herzberg


  • Interkultura Centro Herzberg prizorgas la Esperanto-agadon en la urbo: 
              estas kursejo, klerigejo, 
              loka, regiona kaj internacia movada centro,
              ofertas lernejan kaj eksterlernejan instruadon de Esperanto, 
              helpas al vizitantoj, 
              funkciigas bibliotekon kaj gazetarkivon, 
              organizas kunsidojn, seminariojn, konferencojn, kongresojn,
              donas ĉiutipan helpon rilate al Esperanto. 
  • Jen detaloj kaj mapo:
    Interkultura Centro Herzberg funkcias tutjare kaj ofertas kursojn, klerigsesiojn, fakseminariojn, ktp, do praktike temas pri loko kun konstanta atingeblo, konstanta deĵorpreteco.
    1. Biblioteko, arkivo: Ampleksa biblioteko (ĉ. 7000 libroj) kaj arkivo kun aparte riĉa, speciala fakkolekto pri lingvoinstruado: lernolibroj, vortaroj, pedagogia, metodika fakliteraturo, lingvistikaj, interlingvistikaj, esperantologiaj verkoj, instruhelpiloj. Duoblaĵoj prunteblaj laŭ interkonsento.
    1.1 Dekmilo da gazetoj (kompleta kolektaĵo ekz. de JA, IPR) kaj aliaj materialoj, elektronike katalogitaj
    1.2 sonarkivo kun ĉ.350 sonunuoj sur diskoj, kasedoj, kd-oj, muzikaj kaj ne-muzikaj, registritaj fakprelegoj, ktp.
    1.3 filmarkivo kun pli ol 250 filmoj en Espranto+ didaktikaj filmoj, registritaj lecionoj, fakprelegoj
    1.4 faka konsilado, serĉado, rekomendo, surloka helpo tutjare
    1.5 deponeblo de dokumentujoj, konservendaĵoj, libroj, gazetoj, varb- kaj ekspozicimaterialoj en seka, sekura loko (en la malnova urbodomo de Herzberg)
     
    2. Kursejo: tradiciaj dumsemajnaj, specialaj semajnfinaj, tutsemajnaj, intensaj lingvokursoj en ĉiuj niveloj, diversmetode
    2.1 eblecoj por studemuloj sperti praktikan Esperanto-instruadon en bazaj lernejoj, loka gimnazio, klubrondo
    2.2 eblas konversacii kun lokaj esperantistoj, vivi en E-lingva medio
    2.3 speciala atmosfero kaj infrastrukturo de E-urbo (manĝokartoj, informiloj, turismaj broŝuroj ktp.)
    2.4 estas ofertoj por volontuloj, kiuj serĉas lingvan kaj movadan perfektiĝon, spertiĝon
     
    3. Klerigejo: Kompetenta pedagogia-metodika centro ekde 1999, plenumante klerigadon, pluklerigadon de instruistoj, lingvoinstruantoj, klubgvidantoj por GEA
    3.1. Tradicio de t.n. Studsesioj, regula lingva-metodika-faka-movada klerigado laŭ aparta modul- kaj kreditpoent-sistemo
    3.2. eblas plenumi ĉi tie instrupraktikon kun faka gvidado
    3.3 spertaj instruistoj, kursgvidantoj kun E-fakdiplomo: Zsófia Kóródy (ELTE, Budapest, Hungario), Peter Zilvar (UAM, Poznan, Pollando)
    3.4 oftaj fakprelegantoj,fakuloj, seminari-gvidantoj el eksterlando
    3.5 ĉiujare metodika semajno aŭ/kaj Pedagogiaj Tagoj (TORPEDo): trejnado, spertinterŝanĝo, fakkonferenco por instruistoj, instruemuloj
    3.6 nove ellaborita modula klerigsistemo sekvanta la enhavon de la ILEI/UAM instruista trejnado. Por tio ni petas agnoskon de ILEI
     
    4. Ekzamenejo: eblas en antaŭanoncitaj sesioj trapasi E-ingvoekzamenojn sub la gvido de trejnitaj, spertaj ekzamenantoj por
    4.1 GEI/GEA (Germana Esperanto-Instituto/Germana Esperanto-Asocio): A, B, C niveloj
    4.2 ILEI/UEA: elementa kaj baza niveloj
    4.3 UEA/ITK (B1, B2, C1 ekzamenoj laŭ la normoj de la Komuna Eŭropa Referenckadro)
     
    5. Organiza centro: Interkultura Centro Herzberg (ICH) estas la sidejo de tri jure enskribitaj komunutilaj asocioj: Esperanto Gesellschaft Südharz (EGS), Germana Esperanto-Centro (GEC), Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo, kaj AGEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj), landa sekcio de ILEI
    5.1 organizado de kunvenoj, kunsidoj, konferencoj, kongresoj
    5.2 organiza helpo al aliaj organizaĵoj, kiuj ŝatus organizi ion en ICH aŭ per ĝi en la urbo
    5.3 seminariejoj, kursĉambroj, kunvenejoj (senkosta kunveneblo por ILEI-estrarkunsido, modestaj, preskaŭ simbolaj kostoj por ejoj por fakseminarioj, konferencoj)
    5.4 ĉiuj bezonataj teknikiloj: komputiloj, printiloj, kopiiloj, filmkamerao, sendrata reto, tabuloj, DVD, televidilo, magnetofono, laŭtparoliloj, ktp.
    5.5 loĝejo por volontuloj, staĝantoj
    5.6 tranoktejo por gastoj, prelegantoj
    5.7 perado de favorprezaj tranoktejoj, turismaj ofertoj
     
    6. Internaciaj projektoj: ICH ofertas sian fakan sperton kaj jurajn statusojn por internaciaj projektoj, povas doni helpon por ellaborado kaj praktika kunorganizado de du- aŭ multflankaj internaciaj projektoj (Comenius, Grundtvig, ktp.)
     
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts