RSS

Kultur-turisma semajnfino, ekskursoj, festo de Valpurga nokto


En la Harz-montaro estas fama festo la nokto de la 30a de aprilo al la 1a de majo, kiam laŭ la legendo flugadas sorĉistinoj sur Brocken, la plej alta montopinto de la Harz-montaro. En tiu periodo okazas multaj kunvenoj, muzikaj-dancaj kunestadoj, prezentadoj en pitoreskaj vilaĝoj, urbetoj de la regiono.
La semajnfina programo enhavos prezentadojn pri la Harz-montaro, intensan lingvo-ekzercadon, babiladon pri ĉiutagaj temoj en konversaciaj rondoj.
Ni planas ankaŭ ekskursojn al la montaro, arbaroj, kiuj mem ofertas siajn belajn printempajn aspektojn allogante al promenado, ĝuo de la naturo, vizito al la Nacia Parko Harz. Kotizo ne estas, tranoktadon kaj manĝojn la partoprenantoj povas aranĝi kiel memzorgantoj aŭ malmultkoste laŭ interkonsento kun Interkultura Centro Herzberg. Bonvenon al Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo! Kontaktu nin!

ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts