RSS

Bonvenon al Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo


 Deutsch |  Dansk |  English | Español |  Français |  Hrvatski |  Magyar |  Bahasa Indonesia |  Farsi |  Italiano |  한국어 |  Lietuvių |  Polski |  Português |  Românã |  Slovenèina |  Српски / Srpski |  Русский |  Sverige |  日本


HERZBERG AM HARZ - LA ESPERANTO-URBO: 10 JARA JUBILEO


►Prezentadmaterialo kun fotoj: Herzberg - la Esperanto-urbo (.pdf 3.4 MB)

Herzberg am Harz estas urbeto en la mezo de Germanio. La urbo havas ĉ. 900-jaran historion. Multon interesan vi povas trovi en Esperanto pri la urbo, ĝia historio, vizitindaĵoj, ĝemelurbaj kontaktoj, ktp. sur la urba hejmpaĝaro: http://herzberg.de
(serĉu en la maldekstra menuo Herzberg.la Esperanto-urbo).
 
La decido
Ekde la 12-a de julio 2006 uzas Herzberg am Harz la oficialan kromnomon „la Esperanto-urbo“. Por tio unuanime voĉdonis ĉiuj kvar partioj en la Herzberg-a urboparlamento la 11-an de julio. Poste urbestro Gerhard Walter ricevis centojn da gratuloj el la tuta mondo.

Esperanto jam de 100 jaroj en Herzberg
Antaŭ 100-jaroj, la 10-an de marto en 1910 aperis gazetartikolo en la regiona gazeto Kreis-Zeitung, kiu alvokas al fondo de Esperanto-kluboj en la Suda Harz-montaro kaj anoncas kunvenon en Herzberg am Harz! La artikolo, kiu estis retrovita en la urba arkivejo, menciias ankaŭ la nomojn de konataj lokuloj. Historian resumon en la germana lingvo vi povas legi ĉi tie. Kaj jen la originala gazetartikolo.

Ĝemelurbaj kontaktoj
Speciale sukcesa estas la apliko de Esperanto por vigligo de ĝemelurbaj kontaktoj inter Herzberg kaj Góra en Pollando. En aprilo 2005 la urbestroj Gerhard Walter kaj Tadeusz Wrotkowski interkonsentis uzi Esperanton kiel neŭtralan pontolingvon. Esperanto estas instruata en la lernejoj de ambaŭ urboj. En aŭgusto 2006 okazis per Esperanto la unua renkontiĝo de lernantoj el Herzberg kaj Góra en arbara junular-feriejo en Herzberg-Pöhlde. Similaj renkontiĝoj, kun eĉ pli internacia partoprenantaro, okazos laŭplane en ĉiu somero. 

Esperanto-pioniro
Esperanto-agado en Herzberg komenciĝis en la 1960-aj jaroj, kiam Joachim Gießner [:joahim gisner:] ekinstruis la neŭtralan pontolingvon. Li estis dum 46 jaroj tre aktiva prezidanto de la Germana Esperanta Fervojista Asocio, dum 22 jaroj prezidanto de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio kaj tradukis ĉirkaŭ 400 kantojn al Esperanto.

Agadoj
La regiona klubo Esperanto-Societo Sudharco (Südharz) festis en 2001 sian 25-jaran jubileon per kleriga kaj kultura aranĝo kun internacie elstaraj partoprenantoj en la kastelo super la urbo.
Klerigado kaj kulturo estas la precipaj laborkampoj de la Herzberg-aj esperantistoj. Interkultura Centro Herzberg funkcias interalie kiel filio por klerigado kaj kulturo de la Germana Esperanto-Asocio kaj klerigcentro por la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Dum la tuta jaro okazas Esperanto-kursoj, pluklerigaj studsesioj, fakaj kursoj kaj aliaj Esperanto-aranĝoj. Herzberg estas germania kaj internacia centro por klerigado de Esperanto-instruistoj.

Ni ŝatus, se Herzberg fariĝus Esperanto-modelurbo kun dulingvaj vojmontriloj, manĝokartoj en Esperanto kaj multaj aliaj ofertoj por esperantistaj gastoj. Unuaj paŝoj al tiu celo jam videblas: multloke vojmontriloj gvidas al „Esperanto-Centro“, kaj la restoracio sur monto „Großer Knollen“ en januaro 2007 surtabligis la unuajn Esperanto-manĝokartojn de la Esperanto-urbo. 

Herzberg estas vizitinda ne nur pro la klerigaj kaj kulturaj aranĝoj de la Interkultura Centro Herzberg, sed ankaŭ pro la bela pejzaĝo kaj la interesa historio. 

Atingeblo

Herzberg situas meze de Germanio, ĉe la suda flanko de la Harz-montaro. En la montaro komenciĝas tuj najbare la Nacia Parko Harz kun vastaj arbaroj, antaŭ la montaro troviĝas karsta pejzaĝo kun montetoj, rokoj kaj kavernoj. Interesajn ekskursocelojn oni trovas ankaŭ en la proksimaj vilaĝoj, agrablaj feriolokoj: Sieber, Lonau, Scharzfeld kaj Pöhlde.

Herzberg estas facile atingebla de la aŭtoŝoseo A7 sur vojoj B243 kaj B27. Proksimaj flughavenoj: Hannover, Paderborn, Halle/Leipzig, Berlin, sed nek Frankfurt kaj Dortmund estas tro for. 


Vizitu nin!
Herzberg - la Esperanto-urbo invitas al interesaj programoj!
Herzberg - la Esperanto-urbo atendas vin dum la tuta jaro. Bv. studi nian aktualan jarkalendaron kaj elekti taŭgan kurson, renkontiĝon, eventon.

En ĉiu jarsezono vi povas ĝui apartan Esperanto-etoson kaj la belecon de nia urbo,  kiu ofertas multajn vidindaĵojn ankaŭ en la ĉirkaŭanta alloga regiono, Unikaĵo estas kompreneble la multaj publike videblaj, sperteblaj Esperanto-objektoj, ŝildoj, vojmontriloj kaj aldonaj servoj por Esperanto-parolantoj.

Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro, la oficiala partnero por la urbo rilate al Esperanto, agadas multflanke, zorgas pri Esperanto-gastoj kaj estas kontaktebla tutjare.


ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts