RSS

Fotoalbumoj


Desegnaĵoj pri SALO-5
Ĵaneta Nowak, ege talenta partopreninto de SALO-5 desegnis la historion de la 1-semajna Somera Arbara Lernejo por ĝemelurbaj lernantoj.
Trarigardo de la 1-semajna programo per desegnaĵoj Alveno de polaj kaj germanaj 12-17-jaraj lernantoj al Herzberg/Sieber Vizito al Herzberg en varma vetero - bonas leki glaciaĵon Spectaculum - mezepokstila festo en la kastelo kun multaj spektaklaĵoj. Dum la ĉiutage 5-hora, intensa lingvolernado la pensoj foje vagadas al aliaj temoj :-) Diversaj grupaj ludoj donis bonan ŝancon por babilado, kunagado kaj entuziasmigis ĉiujn Ĉiuj prezentis ion: kantis, aktoris, muzikis, dancis je propra kaj komuna ĝojo :-) Maloftis sunaj tagoj, sed ni ĝojis pri ĉiu senpluva minuto kaj ludis, sportis en la naturo La vizito al la moderna kinejo en Herzberg ebligis al ni vidi 3-dimensian filmon. Estis interesa travivaĵo! La juna delegacio el la ĝemelurbo Góra ricevis inviton kune kun la germanaj partneroj al la urbodomo, kie vicurbestro Weippert akceptis la SALO-partoprenantaron. La lernantoj petis, ke ankaŭ en 2011 okazu Somera Arbara Lernejo. Per buso ni ekskursis al la belega Harz-montaro, rigardis ekspozicion pri la regiono, la arbaro, rara bestoj, ktp. kaj ĝuis mallongan urborigardadon en historia Goslar, urbo de monda kulturheredaĵo de UNESCO. Arbara ludejo en Sieber, kie ĉiuj trovis interesajn lertigajn ludilojn, sportilojn. Bone gustis la mem preparitaj rostitaĵoj en la arbara rostadejo. Partoprenis la vespermanĝon ankaŭ kelkaj gepatroj kaj aliaj Esperanto-gastoj. Naĝado en la plezurbanejo en Bad Lauterberg kun posta urborigardado, butikumado plenigis la lasttagan programon. Ĝis revido Herzberg/Sieber, SALO-5, dum kiu ankaŭ André Müller (nome de Germana Esperanto-Junularo) multe helpis en la kurso kaj libertempaj aktivecoj.

Reen al la albumoj
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts