RSS

Fotoalbumoj


Parada Marŝo
Kolektiĝo antaŭ la Esperanto-Centro 
Unu el la procesiaj ĉaroj - kun maketo de Nicolai-preĝejo La nova asocia flago de EGS (Esperanto-Gesellschaft Südharz) kun informoj pri gravaj Esperanto-datoj en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo Amaso atendas surstrate la komencon de la parado 
La Esperanto-grupo antaŭ la urbodomo 
Ĉe la urbodomo malantaŭ la ceremonia gvidanto staras Gerhard Walter, urbestro de Herzberg, poste sekvas vicurbestro Ulrich Schramke - la procesio komenciĝas Ĉevalĉaro de la patro de Esperanto-amiko Tambur-orkestro, kiu zorgis pri marŝmuziko La Esperanto-grupo ekmarŝas kun Esperanto-flagoj, ombreloj kaj aerbalonoj Survoje en varmaga sunbrilo, disdonante multajn Esperanto-balonojn al la spektantoj Stefanio fiere portas la belan novan flagon de EGS Sur la ĉefplaco kelkaj de la Esperanto-grupo, kiu konsistas el 3 ĝis 83-jaraj geamikoj La trafiko haltas sur la ĉefstrato - la blankmarmora Zamenhof-busto en la fono kontente rigardas nin inter la ombrelo kaj la flageto Petro donacas flageton al la ĉaristo La Esperanto-grupo alvenis al la granda tendo sur la festplaco. Lacaj pro la pli ol 30-grada vetero sed feliĉaj pro la agrabla kunmarŝado kaj interesa tago

Reen al la albumoj
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts