Somera Esperanto-Perfektigo - SEP
La duan fojon ni organizis someran intensan Esperanto-kursaron (SEP) en la Esperanto-Centro Herzberg. La evento estis dusemajna kaj internacia (el BG, CH, CU, HU, NL, PL), kelkaj kursanoj restis dum la tuta periodo, aliaj elektis unusemajnan blokon. En ambaŭ partoj la lingvoinstruado okazis en du grupoj: por la komencintoj (A1-B1) kaj por la perfektiĝemuloj (B2-C1). Post kvin instruhoroj ofte ni manĝis kune kaj organizis posttagmezajn vizitojn al belaj, interesaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo. Ni urborigardadis ne nur en Herzberg, sed ankaŭ en Sieber, Osterode, Bad Lauterberg, Duderstadt, Ebergötzen, Walkenried, ktp., vizitis muzeojn, banejojn, ekskursis en la arbaro, testadis promenvojojn en la Harz-montaro.
La programon riĉigis kulturaj kaj muzikaj eventoj, komuna kuirado, kantado, rakontado, prelegoj kaj prezentadoj. La partoprenintoj havis la eblon renkontiĝi, paroladi kun lokaj klubanoj, vizitantoj kaj aliaj Esperanto-parolantaj gastoj. Je la fino de la semajno ĉiuj ricevis atestilon pri partopreno. La tuttaga lingvouzo vere helpis ĉiujn perfektigi siajn lingvajn kapablojn kaj la tre amika, agrabla etoso certigis bonfarton. La regiona gazeto raportis pri juna prelegantino el Kubo, kiu prezentis sian landon en la urba biblioteko. Gazetartikolo, raporto sur la urba hejmpaĝo. Fotoalbumoj: semajno 1, semajno 2.
Reen
|