Comenius-projekto: vizito al Sicilio
En aprilo okazis la unua vizito de la projektpartneroj el Herzberg am Harz, Germanio kaj Gyõr, Hungario al la gastiganta mezlernejo en Mazara del Vallo en Sicilio, Italio. La unusemajna restado inter 12-19.04 bone sukcesis: la lernantoj bonfartis ĉe siaj gastigantaj familioj, amikiĝis kun samaĝuloj kaj spertiĝis per vizito al la partnerlernejo "G. Grassa". La urborigardado kaj la ekskursoj bone kontribuis al la lerncelo: ekkoni lokan geografion, historion, kulturon, tradiciojn. Inter la projekttaskoj estis ankaŭ sinprezentado, rakontado pri propralandaj, regionaj legendoj, bildprezentado de la propra urbo, komparado de paskaj kutimoj. La lernantoj preparis kaj prezentis ankaŭ teatraĵetojn, scenetojn al la publiko. La loka televido ĉiutage raportis pri la eventoj kaj intervjuis lernantojn, instruistojn kaj la organizantojn de la Comenius-projekto.
8 televidaj raportoj el Italio, gazetartikolo en Harz Kurier, hejmpaĝa raporto de urbo Herzberg
Reen
|