RSS

Comenius-projekto ’GUTO’ lanĉita


Post kelkaj antaŭaj preparpaŝoj kaj organizaj kunsidoj la kunordiganto de la eŭropa Comenius-projekto, la Ernst-Moritz-Arndt Gimnazio en Herzberg am Harz en kunlaboro kun Interkultura Centro Herzberg oficiale anoncas la starton de la projekto, kiu daŭros inter 2012-2014. GUTO estas mallongigo el la originala anglalingva titolo: A Guided Tour from the Local Castle to the European House (Ĉiĉeronata vizito de la loka kastelo al la Eŭropa Domo). La projekto celas kunlaborigi lernejanojn, ke ili estu kapablaj rakonti unu al la aliaj pri loka historio, geografio, popolkutimoj, tradicioj, kulturaj specifaĵoj, do ili fariĝos junaj turismaj gvidantoj por sia loĝurbo, regiono.
La ĵusa aŭtuna periodo servas por virtuala interkonatiĝo, ellaboro de projektmaterialoj por ekspozicioj en la partnerlernejoj en novembro kaj por la unua renkontiĝo en Italio en printempo 2013. Sekvos vizito al Hungario en aŭtuno 2013 kaj la lasta kunveno okazos en Herzberg en printempo 2014.
En ĉeesto de lerneja direktoro Hans-Joachim Bötel estis fiksitaj flagobendo kun eŭropaj naciaj flagetoj en la ĉefhalo de la Ernst-Moritz-Arndt Gimnazio kaj projektŝildeto (ricevita de la Nacia Comenius-Agentejo) sur la muron ĉe la enirejo. Harz Kurier, la regiona gazeto raportis pri la evento, kiun ĉeestis la entuziasmaj lernantoj, la respondecaj instruistoj kaj la projektgvidantaj Esperanto-instruistoj el la Esperanto-Centro.
Albumo kun fotoj  |  Raporto sur la urba hejmpaĝo |  Gazetartikolo en Harz Kurier
 


Reen
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts