Erasmus-staĝanto el Madrid
Diego Grande, universitata studento el Madrid, Hispanio, pasigis tri monatojn en la Esperanto-Centro kiel praktikanto per Erasmus-stipendio. Liaj studoj pri tradukado kaj pedagogio finiĝis per tiu praktikperiodo, kies faka gvidanto estis Zsófia Kóródy, kiu havas specialan mentoran diplomon akiritan dum postdiploma studado ĉe Universitato ELTE, Budapest, Hungario.
Dum la staĝado Diego plenumis tre variajn taskojn en la Esperanto-biblioteko, katalogis sciencajn verkojn, faris traduk- kaj redaktolaborojn por la hejmpaĝoj, asistis por la internacia Comenius-projekto, prelegis pri Hispanio dum Interkultura Vespero kaj instruis ne nur en la Esperanto-klubo sed transprenis Esperanto-lecionojn de Zsófia kaj en la baza lernejo kaj en la gimnazio. Li havis la ŝancon partopreni ankaŭ plurajn Esperanto-eventojn, ekskursojn en Germanio, viziton al Hungario kaj kadre de Grundtvig-projekto al Nederlando. Kion li faris, spertis dum tiuj monatoj? Bv. rigardi en la albumo
Reen
|