RSS

Nobel-premiito Selten en Göttingen


Okaze de la distingo de honordoktora titolo al Nobel-premiito prof-ro Reinhard Selten far la ekonomia fakultato de la Universitato Göttingen partoprenis i.a. kelkaj membroj de Esperanto-Societo Südharz.
En la laŭdado prof-ino Claudia Keser (kiu iam eklernis Esperanton), diris kelkajn frazojn en bonkvalita Esperanto al la tuta aŭskultantaro.
Partoprenis multaj eminentaj profesoroj el Germanio kaj eksterlando. Dum la festo oni kelkfoje menciis Esperanton kaj sian fakprelegon prof-ro Selten mem komencis en la internacia lingvo.
Peter Zilvar el Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo gratulis la profesoron pro la eksterordinara honorigo ankaŭ je nomo de Interkultura Centro Herzberg (ICH), fak-kunlaborantino Zsófia Kóródy gratulis ankaŭ je nomo de la filio de Germana Esperanto-Asocio en Herzberg kaj transdonis malgrandan memoraĵon el la Esperanto-urbo.

En nia galerio: Fotoalbumoj vi vidas kelkajn bildojn pri la fest-evento, pri la Nobel-premiito kune kun ICH-membroj.
Pliaj informoj en Göttinger Tageblatt (en la germana) kun mencio de Esperanto:
http://www.goettinger-tageblatt.de/Nachrichten/Wissen/Regionale-Wissenschaft/Prof.-Reinhard-Selten-von-Wirtschaftwissenschaften-gewuerdigt


Reen
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts