RSS

Esperanto-urbo 10-jara


La 10-jara jubileo de Herzberg am Harz…la Esperanto-urbo estis elegante festata la 9a-an de julio 2016 en la kavalira salono de la Welf-kastelo. Aperis prezidantoj de diversaj lokaj asocioj, politikistoj, vicurbestroj, reprezentantoj kaj gastoj el la Esperanto-amikaro. Festparolis urbestro Lutz Peters, salutis la pli ol cent ĉeestantojn ankaŭ eksurbestro Gerhard Walter kaj urbestrino de la pola ĝemelurbo Góra, Irena Krzyszkiewicz kun kelkmembra pola delegacio, nome de UEA ĝia ĝenerala sekretario, Martin Schäffer kaj nome de GEA Sebastian Kirf, prezidanto. Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy per ampleksa bild-resumo memorigis pri la multaj eventoj kaj diverstipaj kulturagadoj dum la lastaj dek jaroj, la ĝemelurbaj junuloj, partoprenantoj de SALO-11 kontribuis al la festprogramo per kantado. Post tagmeza bufedo oni povis rigardi la ekspozicion de la Esperanto-Centro konsistantan el gazetartikoloj, fotoj, afiŝoj, memoraĵoj de la ĝemelurba agado kaj eldonaĵoj pri la Esperanto-urbo. Posttagmeze en la korto de la urbodomo la ĝemelurbaj urbestroj plantis rozujon nomatan „Rozo de la Espero“. Poste ĉiuj iris al la Esperanto-Centro por komuna festado kun kafo kaj kuko. En la sekva tago dank’ al Guido Brandenburg kaj donaco de GEFA por la Esperanto-urbo nova Esperanto-benko estis inaŭgurita en Domeyer-parko. Dum la posttagmezo okazis kradrostadfesto en la Esperanto-ĝardeno. Aperis ankaŭ BEMI-biciklantoj survoje al IJK en Vroclavo.
Pri la kelktaga festado raportis krom la regionaj gazetoj Harzkurier kaj HNA ankaŭ radio Göttingen kaj NDR. Grandaj afiŝoj pri la festo pendis en la urbo kaj la Esperanto-Centro eldonis memorlibron kun fotodokumentado. Raporto, fotoserio sur la urba hejmpaĝo. Fotoalbumo
 


Reen
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts