RSS

Memormedaloj


Memormedaloj
La fama germana artisto Peter Götz Güttler kreis por Germana Esperanto-Centro / Interkultura Centro Herzberg (ICH) du memormedalojn.
1) Medalo okaze de la 2-a naskiĝtago de Esperanto-urbo (12.07.2008)
mezuroj: diametro ĉ. 11 cm       pezo ĉ. 300 g        materialo: bronzeca metalo
Teksto:  sur la frontflanko: Saluton el Herzberg 2008 Kastelo de la Welf-familio
            sur la dorsflanko: La Esperanto-urbo Herzberg am Harz - Die Esperanto-Stadt - Kromnomo de 12.07.2006
 bildo:    sur la frontflanko: la kastelo de Herzberg ĉirkaŭita de 5-pinta stelo
            sur la dorsflanko: blazono de urbo Herzberg (leono kaj cervo)
 2) Medalo okaze de la 3-a naskiĝtago de Esperanto-urbo (12.07.2009) kaj Zamenhof-jaro
mezuroj: diametro ĉ. 10,5 cm      pezo: ĉ. 400 g       materialo: bronzeca metalo    
Teksto sur la frontflanko: Ludoviko Lazaro Zamenhof - (1859-1917) Kreinto de Esperanto 150-a naskiĝtago 15-a de Decembro 2009
          sur la dorsflanko: same kiel sur medalo 1
 bildo   sur la frontflanko: portreto de Zamenhof
          sur la dorsflanko: same kiel sur medalo 1

Fotojn de la belegaj medaloj vi povas vidi en nia Fotoalbumo.

Dum GEK - EEK 2009 Peter Zilvar en Herzberg - la Esperanto-urbo povis honorigi nome de GEC/ICH urbestron Gerhard Walter pro la sukcesa lobiado por "Herzberg - la Esperanto-urbo" per la belega artisma Zamenhof-medalo. Same d-ro Rudolf Fischer (prezidanto de GEA) pro la kelkjardeka aktiva kaj sukcesa agado estis distingita per la medalo de la artisto Peter Götz Güttler.


Reen
ESPERANTO-URBO © 2008 LA-Arts